Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Raporto el Kabulo

Mi havas la deziron disvastigi Esperanton. Laŭ mia eblo de lingvoposedo, kaj bonŝance laŭ deziro de KAEM kaj ĝiaj estraranoj, estimataj Hori Yasuo kaj Fukuda Tosihiro kaj certe kontribuinte/ante kun UEA-prezidanto, estimata Renato orsetti, mi venis al Kabulo por instrui verdan ideon al afganaj KAAdEM-anoj en la Kabula Universitato (KAAdEM estas nomo de la esperantista kaj Esperanto-simpatianta grupo en Kabulo). 

Komence, enskribiĝis pli ol 150 lernantoj, sed pro tempo-manko je ilia flanko povis partopreni nur pli ol duono. Vere estis diskutite, ke mi instruos al KAAdEM-anoj dum 2 monatoj, sed bedaŭrinde pro internaj kialoj de KAAdEM-anoj mi ne povis plu resti post unu monato, tamen estis diskutitaj programoj, laŭ kiuj plej verŝajne ili denove invitos min aŭ iu alian instruanton al Kabulo.

Estis organizitaj 4 post-tagmezaj senpaŭzaj kursoj, kiuj unue estis distribuitaj inter la 1-a horo ptm ĝis la 5-a horo ptm, sed poste pro ramadano estis iome ŝanĝitaj la tempoj laŭ ordono de la universitata rektoro, sed la samaj grupoj daŭris. Ĉi-tie oni ferias vendrede, sed malgraŭ tio mi ankaŭ en ĉi-tago instruis al kelkaj dezirantoj en gastodomo, kie mi restis, al tiuj, kiuj plu interesiĝas pri la lingvo de paco. Ĉiuj bezonas pacon, sed ĉi tiu lando ege bezonas ĝin. Malgraŭ malfacilaĵoj mi instruis sincere kaj sindone en ĉigrava Esperanta vivperiodo mia kaj multe mi klopodis por pruvi al mia koro, ke ĉipaĝo de mia sorto ne estas hazarda.

Ĉiujn matenojn mi okupiĝis pri instruado. Instruante al novaj dezirantoj, kiuj ne povis partopreni en la pasintaj lecionoj, mi distribuis ilin al diversaj grupoj laŭ ilia nivelo kaj samtempe kore mi instruis la estimatan doktorinon de la universitato.

En la fino de la kurso mi skribis en la tabulo multajn retadresojn kaj ĉi-tie mi petas ĉiujn, kiuj ricevos mesaĝojn el KAAdEM-anoj, bonvole korespondi kun ili. Libro- kaj vortaro-bezono estas grandega.

Alvoko al ĉiuj: Estigu Esperanton en Afganio per via helpo!

Saidnabi Saidilhomzoda (Vicprezidanto de la Taĝika Esperanto-Asocio)