Unua paĝo >> E-Novaĵoj


La unua televidkanalo en Esperanto premieras en interreto

La 5-an de novembro la unua televidkanalo en Esperanto, Internacia Televido, estas spektebla de retuzantoj en la tuta mondo. Ĝi estis lanĉita de la entreprenisto Flavio Rebelo, ĉefdirektoro de CIDKON el la urbo San Paulo, Brazilo. La televidkanalo prezentas variajn programojn, uzante la teknologion de radio, televido kaj interreto. Inter la programoj de Internacia Televido estas ĵurnalismo, dokumentarioj, intervjuoj, muziko, kino, ekzotaj kulturoj kaj turismo. En ĝia retejo (http://internacia.tv) eblas havi informojn en pluraj lingvoj pri la televidkanalo kaj pri la lingvo Esperanto.