En la 12-a de novembro, la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) okazigis kunvenon pri infana E-kurso. Ĝin ĉeestis pli ol 20 esperantistoj, kiuj plejparte estas junuloj. La kunvenon prezidis Li Weilun, prezidanto de PEA.
Dum la kunveno la ĉeestantoj prezentis siajn proponojn pri infana E-kurso kaj diskutis pri instruaj metodoj kaj lernomaterialoj laŭ la infanaj karakterizaĵoj.
PEA planas okazigi en Pekino infanan E-kurson por infanoj pli-ol-5-jaraj en la venonta februaro, cele altigi ilian kapablon por lerni aliajn lingvojn pere de duon-jara E-lernado antaŭ ilia lernado en elementa lernejo.
|