Pasintjare Avo Frosto ricevis preskaŭ unu milionon da leteroj kaj respondis en 37 lingvoj, inkluzive la brajlan kaj Esperanton. Kompreneble Avo Frosto ankaŭ ĉi-jare ne forgesis Esperanton, kaj respondos al la Esperantaj leteroj.
Estas utile, se sur la koverto en bone videbla maniero vi indikas, ke temas pri Esperanto. Estas ja plurdek volontuloj ĉe la
Nordpolusa Poŝtoficejo, kaj foje ili ne scias, en kiu lingvo
oni skribis la leteron.
Vian leteron sendu al: Avo Frosto, Norda Poluso, Kanado HOH OHO, Canada.
(Normand Fleury <esperanto@sympatico.ca>)
|