Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Zamenhof-strato por Zamenhof-tago

Esperanto-Societo "Bude Borjan" pripensis kiel festi Zamenhof-tagon en 2005. Ni decidis provi enmeti la libron "Zamenhof-strato" de R. Dobrzynski en la televidan elsendon pri la plej multe aĉetataj libroj. Tiucele pluraj membroj decidis samsemajne aĉeti la libron en la librovendejoj ĉe kiuj certa TV-programo kutimas mezuri la interesiĝon de la publiko. Niaj membroj ja posedas tiun libron, ĉar ni aĉetis ĝin etpreze antaŭ ol ĝi aperis per antaŭ­pago. Nun ni decidis investi en plian libroaĉeton ĉe publika loko, sen rabato.

Rezulto de la unua semajno: "Zamenhof-strato" aperis en la kroata gazeto "Veĉernji list" de la 21-a de novembro je la 4-a loko el 5 eblaj lokoj.

(S. Ŝtimec)