Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Wuhan-aj esperantistoj kunvenis memore al la 101-a datreveno de la naskiĝo de Bakin

La 25-an de novembro wuhan-aj esperantistoj kunvenis en la Provinca Biblioteko de Hubei de Ĉinio, memore al la 101-a datreveno de la naskiĝo de Bakin, granda literatura majstro de Ĉinio kaj elstara esperantisto. La kunvenon kun 29 partoprenantoj prezidis Ding Ji. Oni parolis pri la personeco de Bakin, liaj E-verkoj, E-agadoj, rolo kaj influo al disvolviĝo de Esperanto-movado, esprimante sian profundan sopiron kaj estimon al Bakin.

En la kunveno, rilataj respondeculoj de la provinca kaj urba E-asocioj donacis al la biblioteko Esperantajn librojn kaj gazetojn kun subskribo de Bakin. Post kunveno la partoprenantoj fotiĝis kune.

La eduka kanalo de la Wuhan-a Televida Stacio faris intervjuon pri tio.