Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Konferenco pri naturkuracado en Ŝanhajo

En la 5-9-a de decembro 2005 okazis en Ŝanhajo de Ĉinio la 2-a Konferenco de la Internacia Naturkuraca Asocio (INA). La konferencon partoprenis pli ol 40 esperantistoj el Koreio, Germanio, Litovio kaj Ĉinio. Inter ili estas Yu Tao, estrarano de UEA kaj ĝenerala sekretario de ĈEL, Puramo Chong, prezidanto de INA kaj Zhu Yaoren, ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Federacio de Soci-Sciencaj Asocioj (supera instanco de Ŝanhaja E-Asocio). Kun la temo “Maljuniĝo kaj Naturkuracado”, la konferenco havis riĉajn programojn, ekz. prelegoj pri sano, vizito al hospitalo de Ŝanhajo, lernado de Tajĝiĉuan, ktp.

(Jiang Limin)