Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Prelegoj pri Esperanto kaj infana E-kurso al urbanoj de Pekino

Posttagmeze de la 15-a de decembro, la Pekina E-Asocio (PEA) aranĝis prelegojn pri Esperanto kaj infana E-kurso en la Laborista Sportejo de Pekino. La prelegoj estis faritaj de sinjoro Li Weilun, prezidanto de PEA kaj Zhao Guangzhou, membro de PEA. Pli ol 40 personoj aŭskultis la prelegojn. Post la prelegoj, ĉeestantoj faris multajn demandojn pri Esperanto kaj E-kurso. Iuj el ili aĉetis la lernolibron “Moderna Esperanto” kompilita de Li Weilun.

La prelegoj okazis dum la 2-a Lerno-Festivalo de Pekinaj Junuloj kaj la 5-a Vintra Libro-Festivalo, kiu okazis de la 9-a ĝis la 19-a de decembro en la Laborista Sportejo de Pekino.