Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Okazis en Pekino Akademia Forumo pri Esperanto

Posttagmeze de la 17-a de decembro okazis la Akademia Forumo de 2005 en la Pekina Normala Universitato. La forumo konsistis el multaj programeroj, inter kiuj estas forumo pri Esperanto.

Dum la forumo, Liu Haitao, profesoro de la Ĉina Komunika Universitato, faris prelegon titolitan per “Lingva egaleco en internacia interŝanĝo”; Yu Tao, ĝenerala sekretario de ĈEL kaj estrarano de UEA, faris prelegon kun la titolo “La utileco de Esperanto en la konstruado de harmonia socio” , kaj prelegis ankaŭ aliaj famaj esperantistoj.

La forumon ĉeestis pli ol 60 esperantistoj, inkluzive de izraela samideano Adrian Kuppermann kaj esperantisto el Shanxi-provinco.