Unua paĝo >> E-Novaĵoj


E-novaĵoj el Liaoning-provinco de Ĉinio

* Posttagmeze de la 14-a de decembro, Liu Zhengkun, prezidanto de la Liaoning-a Esperanto-Asocio (LEA), faris prelegon pri Esperanto en la Liaoning-a Universitato. Tio allogis pli ol 200 instruistojn kaj studentojn. Post la prelego, s-ro Liu respondis demandojn de aŭskultantoj.

* La 17-an de decembro 124 studentoj de la Liaoning-a Universitato sukcese akiris 4 studpoentojn de Esperanto-kurso. Ekde la 1-a de septembro, 2005, la universitato oficiale prenis Esperanton kiel nedevigan studobjekton, kaj pli ol 500 instruistoj kaj studentoj anoncis sin al la kurso, sed nur 1/5 de ili povis lerni en la kurso pro limiĝo de la klasĉambro. Indas mencii, ke la agado de la universitato vekis reagojn de aliaj altlernejoj. La Shenyang-a Normala Universitato, Nordorienta Universitato (en la urbo Shengyang), Liaoning-a Petrolkemia Universitato (en la urbo Fushun) speciale sendis junajn ge-instruistojn al la kurso por E-trejnado.

* La 18-an de decembro LEA festis la 146-an datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof en la urbo Dandong. Ĝin ĉeestis pli ol 30 personoj. Oni prezentis spertojn de LEA pri popularigo de Esperanto en altlernejo kaj E-aplikadon de la Dandong-a Esperanto-Asocio en komercado.

 (Wu Guojiang)