Unua paĝo >> E-Novaĵoj


"La sporta lingvo en Esperanto" en STEB!

En la 70/80-aj jaroj estis tre populara kaj konata la verko "La sporta libro en Esperanto", kiu detale prezentis ĉ. 30 sportbranĉojn kun priskribo, reguloj, ĉefaj esprimoj ktp.

La supra verko jam de jardekoj ne plu estas aĉetebla aŭ havebla, kvankam la intereso daŭre kreskis ankaŭ de terminologia flanko.

La teamo de Eventoj en Budapeŝto, antaŭ Julio, redisponigas la tutan verkon en senpaga elektronika formo. Ĝi estas legebla kaj elŝutebla en la retejo de Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko (STEB) ĉe http://www.eventoj.hu/steb/ provizore en la sekcio "sociaj sciencoj".

“La sporta lingvo en Esperanto” estas verkita de Tibor Ujlaky-Nagy. La libro kiel labora versio por kunlaborontoj aperis en 1972 en 500 ekzempleroj, dissenditaj al ĉiuj partoj de la mondo. La fakuloj kaj estraroj de landaj Esperanto-Asocioj ricevis la libron antaŭ la Olimpiko en München (Munkeno), kaj surbaze de tiu ĉi libro estis kompilita la trilingva vortareto "Saluton Amiko" en formo de broŝuro.

La akcepto de “La sporta lingvo en Esperanto” estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis, ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton kun Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.

En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.

Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.

(István Mészáros kaj László Szilvási)