Unua paĝo >> Esperantujo >> Kiu estas kiu en E-ujo


Girlando

-- Omaĝe al la forpasinta samideano Chen Yuan

de DAO ANH KHA*

Ĉar la vortoj vibradis en viaj koraj fibroj
Kaj eldonoj postsekvis senlace viajn paŝojn
Mi steleon la vian kronadus per la libroj
Sur piedojn la viajn elverŝus miajn glasojn

Ĉar por lingvoj plej karaj vi faris monumenton
Tra l’ tagnoktoj meditis, edifis lingvistikon
Mi lingvano ellernu ja de vi la prudenton
Mi poeto elĉerpu de vi mem la etikon

Ĉar tre alte verdstelon levadis viaj manoj
Brilis MONDO, belegis ĈINIO kaj JUSTECO
Al vi karis, ho vi, el plej indaj homaranoj
Benu min per kelkgutoj da vino de apreco!

Ĉar delonge vi estis firma verda ponto
Kunliganta Ĉinion kun via frata lando
Kapokline mi restas, gardante en korfundo
Vian bildon, jen apud la tombo, kun girlando.

------------------------

* Poeto, honora membro de UEA, akademiano.