Unua paĝo >> Esperantujo >> Kiu estas kiu en E-ujo


Adiaŭ, kara Yosikazu!

Funebre al Takeuti Yasikazu (1931-2005)

de LAŬLUM

Adiaŭ, kara Yosikazu, ho, amiko!
Foriris vi de l’ homsuferoj al Tomiko?
Tomiko milda, laborema kaj afabla,
Por vin prizorgi, certe estas tre agrabla?

Tomikon mi renkontis ĉe la Nigra Maro,
Serene ŝi ridetis en kongresanaro*.
Kvin jarojn poste ŝi salutis, en Tokio,
Varme: Bonvenon, geamikoj el Ĉinio!

Vi poste min renkontis ĉe l’ fervojstacio**;
Rakontis al mi pri la KLEG-a historio.
Ni estas vere idealaj kamaradoj,
Ligitaj firme de samcelaj aktivadoj.

Ankoraŭ nun sonoras flame viaj vortoj,
Ĉe la oreloj miaj eĉ post viaj mortoj.
Vi ambaŭ vizitadis la najbaran landon,
Por flegi amikecon, krome Esperanton.

En la lernej’ de Changzhou***, nome L’ Oriento,
La Arb’ de Amikeco verdas en kontento.
Vi propramane plantis ĝin ja por prospero
De amikeco kaj la Esperant-afero.

Vi diris, ke por Esperanto vi oferis
Tempon kaj energion, mankojn vi suferis,
Pro la elspezoj ekster privata bezono --
Vi ja ne estas granda posedant’ de mono.

Neeviteblas por la homaj korpoj morto,
Ja tia estas nia tutegala sorto.
Se iutage eble ree ni kunvenos,
Por Esperant’ ni kunagadon entreprenos.

Kunvenos ni kaj ĝoje kantos la Esperon,
Kun nia Majstro por celebri la prosperon
Esperantisman ankaŭ en alia mondo,
Progreson de la verda vera frata rondo.

------------------------

* En 1978 Tomiko kaj mi kune ĉeestis la 63-an UK en la havenurbo Varna, Bulgario.

** En 1982, kiam mi venis al Japanio por ĉeesti la landan kongreson en Kamakura, mi renkontis Yosikazu ĉe la fervojstacio de Kioto.

*** Dank’ al klopodoj de Yosikazu k. a. esperantistoj ĉinaj kaj japanaj, Changzhou kaj Takatuki fariĝis ĝemelaj urboj.