Unua paĝo >> Esperantujo >> Kiu estas kiu en E-ujo


Mi fotis Bakin

Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG, fotisto de EPĈ

Vespere de la 17-a de oktobro radio de Ĉinio anoncis forpason de literatura majstro Bakin. Mi estis surprizita de la malĝojiga informo. Bakin estis turmentata de malsano dum longa tempo kaj lia spirito emociis min. Li oferis sian tutan vivon al la amata literaturo, kaj liaj virto, spirito kaj pasio jam kunfandiĝis kun la centjara historio de la nova literaturo de Ĉinio.

Mi vidis lin nur unu fojon, sed mi estis tute fascinita de lia personeco. Mi fieris, ke mi fotis lin antaŭ 10 jaroj.

Novembre de 1994 estis la 90-a datreveno de lia naskiĝo. Mia kolego s-ro Xu Senrong kaj mi veturis al Ŝanhajo por viziti lin.

Pere de helpo de ŝanhaja samideano ni havis la feliĉon viziti Bakin en la sekvanta tago post nia atingo al Ŝanhajo. Tio multe ekscitis nin. Kiam mi estis mezlernejano, mi legis lian trilogion “Torenta Fluo” el “La Familio”, “Printempo” kaj “Aŭtuno”. Tiuj verkoj gvidis min en la unuaj paŝoj de mia vivo, kaj nun mi ankoraŭ povas trovi iliajn spurojn en mia ideologio. La trilogio kuraĝigis generacion da gejunuloj en ilia strebado al la vero kaj lumo, kaj multaj gejunuloj sin ĵetis en la revolucian torenton leginte la verkojn de Bakin.

Post la fondiĝo de la nova Ĉinio li daŭrigis sian verkadon por la nova Ĉinio kaj la popolamasoj. De decembro de 1978 ĝis julio de 1986 li plenumis la verkon “Sencelaj Pensoj” el 400 mil ideogramoj, per kiu li petegis la homojn kuraĝe diri la verojn. La verko markis novan kulminon de lia literatura kreado kaj faris lin modelo kun marka signifo en la aparta epoko. Tiu ĉi verko havas influon ne malpli grandan ol tiu de la trilogio. Same kiel Lusin, flagoportanto de la ĉina literaturo, marko de karaktero kaj volo de la nacio, Bakin estas respektata kiel standardo de la nacio.

Mi bone sciis la gravecon de la intervidiĝo. Mi elprenis 2 fotilojn kaj atente viŝis ilin. En la sekvanta tago post kiam ni atingis Ŝanhajon, mi ellitiĝis tre frue. Mi refoje ekzamenis miajn fotilojn kaj ŝargis ilin per filmo. Je la 9-a horo ni venis al la hejmo de Bakin kaj vidis, ke li jam estis atendanta nin en la salono. Li varme manpremis kun ni kaj dankis nin pro la vizito.

S-ro Xu prezentis al li kelke da numeroj de la revuo EPĈ kaj Esperantaj libroj. Li ĝoje prenis unu el la numeroj kaj foliumis. Li diris: “EPĈ aperis tre frue kaj havas longan historion.” Kaj tiam mi tuj kaptis la ŝancon kaj fotis lin legantan la gazeton. Foliumante la gazeton, li interparolis kun Xu en tre bona humoro. Oni ne povis kredi, ke li estas 90-jara maljunulo turmentata de malsano.

Pasis unu horo kaj mi fotis lin per tri filmoj. Konsidere lian nebonan sanstaton, ni leviĝis por adiŭi lin. Li estis suferanta de Parkinson-malsano kaj liaj membroj ne estis tiel liberaj, sed li insiste akompanis nin ĝis la pordo subapogate de flegisto. La flegisto diris al ni, ke li tion faris por ĉiuj gastoj.Elirinte el la domo en la korton, mi returnis min kaj larme fotis lin ĉe la pordo.

Estimata Bakin donacis al mi subskribitan verkon “SencelajPensoj”. Kiam mi informiĝis pri lia forpaso, mi elprenis la libron de libroŝranko, palpis lian subskribon sur la libro kaj miaj okuloj pleniĝis de larmoj.

Forpasis nia estimata Bakin. Li heredigis al ni sian penson, sian virton kaj sian spiriton kaj ni troviĝas en senfina sopiro.