Unua paĝo >> Esperantujo >> Kiu estas kiu en E-ujo


Forpasis Bakin, granda literatura majstro de Ĉinio

En la 17-a de oktobro, forpasis en Ŝanhajo Bakin, granda literatura majstro de Ĉinio.

Bakin, kies origina nomo estas Li Yaotang kaj alia nomo Li Feigan, naskiĝis la 25-an de novembro de 1904 en Chengdu de Sichuan-provinco en okcidenta Ĉinio.

Bakin funkciis kiel vicprezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, prezidanto de la Asocio de Ĉinaj Verkistoj. En Esperantujo, li estis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA kaj honora prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo. La 25-an de novembro, 2003, ĉe la 100-jara jubileo de lia naskiĝo, la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio honoris lin per la titolo “Popola Verkisto”.

En la jaro 1921 publikiĝis lia unua verko, en 1927 eldoniĝis lia unua romano “Pereo”, en februaro de 1999, li finis sian lastan artikolon “Memore al Zhenduo” — sume li plenumis verkojn kaj tradukojn de pli ol 13 milionoj da ideogramoj. Liaj verkoj, ekzemple, “Trilogio de Torento” el “La Familio”, “Printempo” kaj “Aŭtuno”, “Trilogio de Amo” el “Nebulo”, “Pluvo” kaj “Fulmo”, “Frosta Nokto”, “La Kvara Malsanulejo” fariĝis monumento de la ĉina literaturo.

Bakin estis elstara eldonisto, redaktisto kaj tradukisto. Li posedis la anglan, francan, germanan, rusan kaj japanan lingvojn kaj Esperanton.

Bakin ankaŭ estis elstara esperantisto. En la jaro 1921, li komencis lerni Esperanton. Poste, li ne nur ĉinigis multajn alilandajn progresemajn verkojn el Esperanto, ekzemple, “Printempo en la Aŭtuno”, “La Morto de Danton” kaj “La Floro de la Pasinto”, sed ankaŭ verkis multajn artikolojn en Esperanto, ekzemple, “En la Malluma Nokto” kaj “Gefratoj”. Krome, li ofte publikigis artikolojn pri Esperanto en gazetoj.

En la jaro 1929, li aliĝis al la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, kaj helpis laboron por la organo de la asocio “Verda Lumo”. Li instruis Esperanton en la Ŝanhaja Koresponda E-Lernejo, kaj estis membro de konsilantaro kaj tiu de konstanta konsilantaro de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio.

Post fondiĝo de la Ĉina Esperanto-Ligo en 1951, Bakin estis elektita kiel membro de ĝia unua konsilantaro.

En la jaro 1980, Bakin estis elektita kiel vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo. En la sama jaro, li gvidis la ĉinan E-delegacion al la 65-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazinta en Stokholmo, ĉefurbo de Svedio, kaj faris salutvortojn en la inaŭguro de la kongreso. En la sekvanta jaro, li estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA en la 66-a UK en Brazilo. En la sama jaro, li iniciatis kaj fondis kune kun Hujucz, Chu Tunan kaj Xie Bingxin la societon “Amikoj de Esperanto”. En la jaro 1986, li estis membro de la Honora Komitato de la 71-a UK. De la jaro 1990, li estis honora prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo.

Kvankam tre okupita, tamen Bakin mem respondis leterojn de esperantistoj, akceptis ĉinajn kaj alilandajn samideanojn, konsultis ilin pri Esperanto-movado kaj prezentis siajn proponojn por ĝi. Li plurfoje dediĉis memorajn skribaĵojn por la revuoj “El Popola Ĉinio” kaj “La Mondo”.

En oktobro de 2003, la partoprenantoj de la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto sendis al li salutleteron por gratuli lin pro lia 100-jariĝo. En 2004, li estis honora prezidanto de la Honora Komitato de la 89-a UK. Salut-letero en la nomo de ĉiuj kongresanoj estis voĉlegita en la solena fermo de la 89-a UK kun jenaj vortoj al Bakin: “Ni, 2000 esperantistoj, kiuj venis el diversaj landoj por ĉeesti la 89-a UK en Pekino, salutas vin kun plena respekto. Via fideleco al la idealo de Esperanto ĉiam inspiros nin antaŭenmarŝi!”

Kvankam Bakin forpasis, sed por la ĉinaj popolo kaj esperantistoj li ankoraŭ vivas. Li, simile al brilanta lampo, ĉiam lumigos la ĉinan literaturan rondon kaj ankaŭ la koron de ĉinaj esperantistoj.

Salutletero al Bakin, membro de la Honora Patrona Komitato de la Universala Esperanto-Asocio