Unua paĝo >> Esperantujo >> Kiu estas kiu en E-ujo


Mi skribas okaze de la forpaso de via, iel ankaŭ nia granda verkisto Bakin, pri tio mi informiĝis antaŭ nelonge. Unue mi kun granda respekto kondolencas vin kaj ĉiujn ĉinajn esperantistojn pri la grava perdo, ankaŭ kiel komisiito de ILEI por Azio.

Post tiu dato aperis artikolo en mia nederlanda ĵurnalo, kiu ne tute kontentigis pro kaŝo de lia esperantisteco. Mi sendis al la redakcio de la koncerna ĵurnalo, NRC-Handelsblad, aldonajn informojn pri la Esperanta agado de Bakin, sed verŝajne la redaktoro ne akceptos, pro la konata obskurantismo de NRC, kiu pretendas esti objektiva. Tamen ni provas. Sed jen la teksto:

Rob Moerbeek

Bakin (1904 – 2005) --- Instruisto pri homeco

de ANNE SYTSE KEYSER (Nederlando)

Bakin, kiu forpasis lunde (17 okt.) centjara, estas konsiderata unu el la plej gravaj ĉinaj aŭtoroj de la dudeka jarcento. En 2003 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio konfirmis lian statuson, aljuĝante al li la honoran titolon “Popola Verkisto”. Li verkis romanojn, mallongajn rakontojn, novelojn, eseojn, kaj tradukis inter aliaj el Turgenjev kaj Gorkij.

Bakin jam de multaj jaroj suferis la parkinsonan kaj aliajn malsanojn. De 1989 li estis flegata en ŝanhaja malsanulejo. Li mortis pro kancero.

Bakin naskiĝis kiel Li Yaotang en la okcidenta provinco Sichuan. Post lernado en Nankino kaj Ŝanhajo, li studis en 1927-28 en Francio, kiel unu el multaj kosmopolitemaj modernaj intelektuloj, kiuj tiam konscie plivastigis sian horizonton. Onidire, por sia plumnomo li pruntis de Bakunin (Ba) kaj Kropotkin (Kin), rusaj anarkiistoj, kies verkoj fine de la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento forte influis Bakin.

Bakin vekis furoron per sia duon-aŭtobiografia romano “La Familio” (1933), la unua volumo de trilogio. “La Familio” skizas familion en Chengdu, rigide regata de la avo kaj en kiu la juna generacio defendas siajn rajtojn, ĉu koncerne la liberan elekton edz(in)iĝi kun la dezirata aŭ la realigon de revoluciaj idealoj. Virina emancipo, rompo kun la tradicio kaj la familio, jen la temoj kun kiuj identiĝis junuloj. La romano balanciĝas rande de melodramo, sed estis sukcesega – ankoraŭ multe legata kaj plurfoje filmita.

Literature pli matura verko estas “Frosta Nokto” (1947), psikologia romano pri virino, kiu sin liberigis de sia malsana edzo kaj superrega bopatrino.

Post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949 Bakin samkiel pluraj aliaj aŭtoroj ĉesis verki. Dum la Granda Kultura Revolucio (1967 – 1976) li venis en probleman situacion pro siaj familia fono kaj fruaj anarkiismaj simpatioj. Post 1978, kiam forvelkis la maŭisma epoko kaj aperis ia malstreĉo kaj liberiĝo en la literaturo kaj arto, li rekomencis verki.Mallongajn impresionismajn eseojn, kies temoj lin emociis, kiel la morto de lia edzino en 1972. La eseojn – kelkajn personajn, aliajn kun klara socia engaĝiĝo – oni faskis en la kvinvoluma “Kion mi ekpensas”, kiu estis tre bone akceptita. En tiuj eseoj Bakin montras sin malpli sentimentala ol en siaj fruaj romanoj. Li temigis la traŭmaton de la Granda Kultura Revolucio kaj akcentis la personan respondecon pri ĝi kontraŭ tiu de la kolektivo.

La graveco de la Bakina verkaro internacie, inter ĉinologoj, estas firma fakto, sed la verkaro ĉiam estas prezentata en la soci-historia kunteksto de Ĉinio. Pro tio kelkaj literaturaj aspektoj restas malsufiĉe eksponitaj.

En ĉinaj retpaĝaroj de post lundo prezentiĝas pluraj kondolencregistroj kaj forumoj por Bakin, amase vizitataj. En siaj mesaĝoj al Avĉjo Bakin, kiel oni lin karese nomas, la homoj citas ne nur ofte la romanon “La Familio”, sed ankaŭ la humanisme nuancitan “Kion mi ekpensas”. Ĉinaj interretuloj glorigas Bakin pro lia ekzempleco: “Vi instruis nin esti homoj.”

“La Familio” estis nederlandigita el la franca (Manteaux 1986). La revuo “Het trage vuur” (la lanta fajro) akceptis tri mallongajn rakontojn: “La generalo” (1997), “La hundo” (1998) kaj “La sorĉoperlo” (2002).

Anne Sytse Keyser estas ĉinologo kaj laboras ĉe la Lejdena Universitato.

Tiel tekstis. Do eblis akcenti ke Bakin estas unu el la plej gravaj pioniroj de la ĉina Esperanto-movado. Ankaŭ la dua nomo Li Feigan ne atingis la nederlandan publikon. Unu detalon mi ne precize memoras: ĉu vi povus sciigi, kiujare li ricevis la premion Dante Alighieri, aŭ ĉu tio estis nur kandidatigo? Ĉu entute nia movado provis kandidatigi lin por la Nobel-premio literatura? Mi havas nur malklaran memoron pri tio.