Unua paĝo >> Esperantujo >> Kiu estas kiu en E-ujo


Eterne Bakin vivos en memoro
--- Funebre al Bakin (1904 – 2005)

de LAŬLUM

Foriris Bakin en la aĝo de fabelo,
Kun la spirito brava de ribelo,
Post la cent-unu-jara vivbatalo,
Por la popol’, por nobla idealo.

Lerninda por ni estas li modelo;
Al Esperant’ konstantis lia fidelo;
Ekzemplo lia brila en moralo
Meritas premion de ormedalo.

Ĉesis batado de la nobla koro,
Plenplena je fervoro por l’ afero,
Entuziasma, pena en laboro.

Eterne fluos nia viv-rivero,
Eterne Bakin vivos en memoro,
Pro lia am’ al vero kaj sincero.