Unua paĝo >> Esperantujo >> Lernado


Vortareto por lernantoj (S)

de LAŬLUM

5 sabato La sesa tago de la semajno.

  La sesa semajntago ‘stas sabato.
Promenu en arbaro, ne sur strato.
En la arbaroj freŝas la aero,
Kiu utilas al la sanostato.

5 sako 1 Granda ujo el teksaĵo por enteni grenon ks. 2 Monujo: ~o ne sonas, amiko ne konas; vortoj ~on ne plenigas.

  Papera sako, plasta sako, leda sako...
Diversaj sakoj por diversaj celoj.
Sed la plej grava sako estas la stomako;
Ĝi estas pli valora ol juveloj.

4 salti 1 Subite sin ĵeti supren aŭ foren: Li saltis en la veturilon. 2 Rapide pasi de afero al afero: La konversacio ~is de unu temo al alia.

  “Se infan’ ne saltas,
ĝi ne bone fartas,”
diras la proverbo
al ni, kiuj vartas.

4 saluti 1 Montri al iu sian respekton, estimon per gesto aŭ vortoj. 2 Deklari sian admiron aŭ intereson al iu aŭ io.

  “Saluton!” diras li ĝentile.
“Saluton!” diras ŝi simile.
La vivo de l’ popolo iras
Senĝene, pace kaj trankvile.

2 sama Ne alia, identa, ne alispeca.

  Johano estas lia nomo.
Li estas diligenta homo.
La patro same laboremas,
Kaj loĝas en la sama domo.

4 sana Bone, normale funkcianta. mal~a Malbone funkcianta, nenormala. ~ulo Homo ~a. ~igi Kuraci. Mal~ul-ej-o Hospitalo. Mal~em-a Tia, kiu ofte mal~iĝas.

  En vintro prenu vi rafanon,
Zingibron prenu en somero.
Tiel vi tenos vian sanon
Kaj fartos bone sen sufero.

4 sango 1 La ruĝa fluaĵo en la korpo de la homoj kaj bestoj. 2 Tiu fluaĵo, kiel simbolo de murdo, ofero, perforto ks: virina lango buĉas sen ~o; atingi sian celon per fero kaj ~o. 3 Tiu fluaĵo, kiel simbolo de la temperamento, pasio: ~o bolas, juneco petolas. 4 Tiu fluaĵo, kiel simbolo de la raso: princo el reĝa ~o, ĉevalo de pura ~o. 5 Tiu fluaĵo kiel simbolo de parenceco, ofte de deveno: ~o ne silentas, sian ~on ĝi sentas.

  “Maldolĉa por la lango,
Saniga por la sango.”
Medikamenton prenu,
Ne palu via vango.

4 sata 1 Sufiĉe manĝinta. 2 Tia, ke ties deziro estas plene kontentigita: vivi ~e kaj glate.

  Al sata homo plenstomaka
Kaj malsatulo stomakvaka
Okazis arda disputado
Pri la bezon’ de forno baka.

2 scii 1 Koni precize kaj plene. 2 Esti instruita, ekzercita, kapabla por io.

  Deklaris Konfucio:
Se vi ne scias ion,
Konfesu do pri tio.
Tio signifas scion.

1 se 1 Subj. signifanta: “en la okazo, kiam”, “kun la supozo, ke”, “sub la kondiĉo, ke”: ~ vi povas, ankaŭ mi povas; ~ mi estus sana, mi estus feliĉa. 2 Konj. Esprimanta deziron neefektivigitan: Ho, se mi havus rifuĝejon!

  Se vi amas la gaston,
Do prizorgu la paston;
Se foriras la katoj,
Do festenas la ratoj.

  Se ĉiuj homoj penlaborus,
Se l’ homoj pacon ne ignorus,
Se ĉiuj frate interhelpus,
La mondo nia bele florus.

1 sed Konj. montranta kontraŭecon aŭ malsamecon inter la sinsekvaj ideoj: Dion fidu, ~ senfare ne sidu.

  Kun lango miela,
sed koro kruela,
li celis prosperon,
sed restis mizera.

4 seĝo Sidilo kun apogilo por unu persono.

  Trono estas speciala seĝo
Ornamita por regnestro-reĝo.
Ne aliaj rajtas sidi sur ĝi
Libervole laŭ la ŝtata leĝo.

5 seka 1 Senakva. 2 Sensuka. 3 Simpla, sen aldonaĵo: ~a pano, vino. 4 Seninteresa, senornama: ~a stilo. 5 Malvarma, sensenta, nesimpatia: ~a respondo, akcepto de la vizitantoj. 6 Nesonora, nedaŭra.

  Seka estis l’ artikolo,
Seka estis ĉies humoro.
Post la seka laŭtlegado,
Ridoj sekis sen sonoro.

2 sekvi 1 Iri post iu aŭ io: La hundo ~is la ŝteliston. 2 Agi laŭ io, kio gvidas: ~u lian ekzemplon. 3 Rezulti el, esti motivita aŭ kaŭzita de: El tiel konfuzaj debatoj ~is nenia decido. 4 Kapti la signifon de io, la ideojn de iu: Estas malfacile ~i viajn pensojn.

  La nokton sekvas tago,
Aĉeton sekvas pago,
Neglekton de l’ medio
Nature sekvas plago.

3 semajno 1 Periodo de sep tagoj. 2 La ses tagoj antaŭ dimanĉo (aŭ kvin tagoj antaŭ sabato) dum kiuj oni laboras.

  Post lundo, mardo kaj merkredo,
Alvenas ĵaŭdo kaj vendredo.
Kaj post sabato kaj dimanĉo
Semajno nova en ripeto.

1 sen Prep. esprimanta foreston, aŭ iom esceptan mankon de objekto, persono aŭ stato. ~dependa Memstara.

  Sen lerni ni ne povas regi
Eĉ la facilan Esperanton;
Sen lerni ni ne povas legi
Eĉ vere simplan popol-kanton.

  Tago sen la suno,
Nokto sen la luno
Estas tempo nigra
Sen natura lumo.

5 senco 1 Maniero, kiel vorto aŭ frazo estas komprenota. 2 Ĉiu el la du manieroj, laŭ kiuj oni kalkulas kvanton: pozitiva ~o ( kun valoro pli ol nulo), negativa ~o (kun valoro malpli ol nulo).

  De tekniko kaj scienco
Venas forto kaj potenco,
Por klerulo tute klare
Kompreneblas ĝia senco.

2 sendi 1 Irigi iun al difinita loko, por io. 2 Fari, ke io atingu malproksiman lokon: ~i al iu ŝtonon per ĵetilo. 3 Portigi ion al iu: ~i librojn per la poŝto.

  Mi sendis kanton en la aeron,
Ne scias kie ĝi falis teron.
Sed dum la interbabila horo
Mi trovis ĝin en amika koro.

3 senti 1 Ekscii per tuŝo aŭ interna sensorgano: ~i varmon, malsaton, soifon. 2 Ricevi en la konscio impreson agrablan aŭ malagrablan: ~i timon, ĝojon, enuon, ĝenon, bezonon, doloron. 3 Havi konscion pri tio, pri kio ni ne kapablas doni racian klarigon: Mi sentas, ke tiel devas esti.

  Sentas mi bezonon
Pruntepreni monon;
Sed neniu volas
Fari pruntedonon.

1 sep Numeralo ses kaj unu ( 7, VII).

  Sep soldatoj ekbatalis.
Kvin vundiĝis, du mortfalis.
La feliĉaj postvivantoj
Per suferoj sin regalis.

5 septembro La naŭa monato de la jaro.

  Septembro, la monato naŭa
Por la turismo hodiaŭa
Agrablas pleje en Pekino,
Kun belaj lokoj la ĉirkaŭaj.

3 serĉi 1 Rigardi, aŭskulti, klopodi por ekscii, kie estas iu aŭ io. 2 Pene iri al loko kutima, preferata: Akvo ĉiam ~as sian nivelon, mortinta ~u ĉielon 3 Esplori por ekscii, kiel fari ion: Li ~is rimedon de riĉiĝo… 4 Peni havigi al si, strebi akiri: ~i gloron, helpon, feliĉon.

  Johan’ ricevis vento-frapon,
Kiu forportis lian ĉapon.
Li serĉis kaj ĝin tuj retrovis
Kaj ĝin remetis sur la kapon.

5 serioza 1 Pripensanta, senfantazia, senkaprica: Zamenhof estas ne nur ~a okulisto. 2 Konsiderinda, grava: ~a danĝero, malsano, akcidento. 3 Neironia, neŝerca, sincera: Neniu donis al mi ~an klarigon.

  Ŝercema estas la sinjoro,
Sed pikas lin l’ edzina ploro,
Pro malsaniĝo serioza.
Doloras al li lia koro.

4 servi 1 Regule labori por iu kontraŭ pago. 2 Sindediĉe helpi: ~i sian patrion. 3 Utili al iu aŭ io: Eĉ bagatelo povas ~i al celo; akvo kaj pano servas al sano; ne servas larmo anstataŭ armo.

  Soldato servas al ĉevalo;
Ĉevalo al la generalo;
Kaj la generalo servas
Al milito per batalo.

1 ses Numeralo kvin kaj unu (6, VI)

  Kvin plu unu faras ses.
Ĉu kalkulo ĝusta? Jes.
Ni nin ekzercu diligente,
Por progresi plu sen ĉes’.

6 sezono 1 Kvarono de jaro: Printempo, somero, aŭtuno kaj vintro estas la 4 ~oj de la jaro. 2 Parto de la jaro kun karakterizaj klimataj kondiĉoj: La seka, la pluva ~o. 3 Jarparto, aparte taŭga por ia aktivado: la ~o de ĉaso, fiŝado, semado, rikoltado.

  Printempo estas la sezono
En kiu ŝvelas la burĝonoj.
Somero estas tempo varma,
En kiu belas floroj ĉarmaj.
Aŭtuno estas fruktoriĉa,
Kaj vintro estas temp’ frostiĝa.

1 si Refleksiva pron. de la tria persono uzata por reprezenti la subjekton de la laste esprimita ago: Li banis ~n; li ordonis la serviston vesti ~n rapide; tia flatado al si estas naŭza.

  Mi banas min.
Vi banas vin.
Li banas sin.
Ni banas nin.

2 sidi 1 Resti kun la postaĵo sur seĝo, benko ks. 2 Troviĝi en ia situacio: Li ~as en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj. 3 Havi bonan aŭ malbonan aspekton (de vesto sur iu): La mantelo bone ~as al li.

  Sur mia kapo sidas ĉapo,
Kaj mi mem sidas sur kanapo.
Sur tablo staras vekhorloĝo,
Kaj sur la muro pendas mapo.

4 silenti 1 Ne paroli, krii, ĝemi ktp.: sciu elokventi, sciu ankaŭ ~i. 2 Ne paroli pri io, ne diskuti, ne pritrakti: Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas. 3 Sin ne montri; ne plu efiki: Kie regas forto, tie rajto ~as; ~as nun ĉiuj disputoj.

  Silento,
Konsento.
Sen pretendo,
Do kontento.

5 simila Ne tute sama, sed kun iuj ecoj samaj.

  Akveron similas akvero,
Ne forkon similas kulero.
Ne tigron similas leono.
Diablon similis Hitlero.

3 simpla 1 Konsistanta el unu sola elemento, ne kunmetita, ne dividebla en partojn: ~a ringo. 2 Konsistanta el malmultaj partoj: ~a maŝino, aparato. 3 Facile komprenebla, solvebla, farebla: ~a problemo, poemo, legaĵo. 4 Nura: ~a mensogo, oficisto. 5 Senornama, senluksa, senafekta: vivi ~an vivon. 6 Senruza, naiva, natura: ~a animo, ~a kamparano.

  Jen estas simpla frazo:
“Ĉi tio estas nazo.”
Nazo havas truojn,
Ĝi ne estas vazo.

2 sinjoro 1 Titolo de ĝentileco, uzata por la viroj. 2 Nobela landestro. 3 Mastro de sklavo, dunginto de servisto. 4 Edzo kiel ĉefo de la familio. 5 Titolo de respektego pri Dio aŭ adorato.

  La mastro-sinjoro
Kun multe da oro,
Okupas sin eĉ per
Nenia laboro.

  Sinjoro Petro penlaboras,
Sinjoro Mastro direktoras,
Sinjoro Pastro oratoras,
Sinjor’ Dolaro ĉie gloras.

2 skribi 1 Desegni vortojn sur io. 2 Verki aŭ komponi: ~i romanon. 3 sciigi: ~u tuj al mi la rezultojn.

  Oni skribas historion,
Oni skribas dokumenton.
Kiuj ja observas tion?
Kiuj tenas la prudenton?

3 sola 1 Senkunula, senkompana. 2 Ne helpata de alia(j).

  Ni havas unu solan sunon,
Ni havas unu solan lunon,
Ni havas unu solan teron,
Ni havas unu solan junon.

4 somero La dua sezono de la jaro (de la 21-a de junio ĝis la 21-a de sept.)

  En somero
De sufero
Tre varmegas
La vetero.

3 soni 1 Estigi aŭdeblan vibradon de la aero: Sako ne ~as, amiko ne konas. 2 Per tiaj aervibroj doni ian impreson: Ŝia voĉo ~as agrable. 3 Aŭdeble esprimiĝi: En la tono de lia voĉo ~is malkontenteco. 4 Estigi tiajn aervibrojn, por sciigi ion: ~i pri alarmo.

  Pepado birda sonas tre agrable,
Parolo peta sonas tre afable,
Pluvego peza sonas susurade,
Kolera krio sonas, ho, diable.

6 sorto 1 Povo, kiu decidas kio okazos. 2 Antaŭfiksita destino de iu aŭ io.

  Kio estas sorto?
Nevenkebla forto,
Kiu findecidas
Ankaŭ pri la morto.

4 speco Aro de vivestaĵoj aŭ objektoj kun komunaj ecoj kaj aspektoj: ~o de pomo, ĉevalo, hundo. 2 = specio.

  Ja ĉiu speco de terpomo
Utilas al la viv’ de homo.
Tubero ĝia vere estas
Tre bona speco de legomo.

5 spiri Entiri aeron en la pulmojn aŭ eligi aeron el la pulmoj: Li iris en la ĝardenon por ~i freŝan aeron.

  Per la kruroj homoj iras,
Per la nazo homoj spiras,
Per l’ okuloj homoj vidas,
Per la buŝo ĉion diras.

5 spirito 1 La nemateria parto de vivanta homo: Li ellasis sian ~on (mortis). 2 Supernatura estraĵo.

  Se la korpo estas domo,
La spirito estas homo.
Domo sena je loĝanto
Estas senvalora nomo.

4 stacio 1 Loko ĉe vojlinio, kie haltas publikaj veturiloj, por preni aŭ ellasi la pasaĝerojn kaj varojn. 2 Loko por konstantaj sciencaj esploroj. 3 Loko, kie funkcias aparatoj aŭ maŝinoj por konstanta servo: Televida ~o, radio~o.

  Radiostacio informojn dissendas,
Fervoja stacio la trajnojn atendas,
Scienca stacio faradas esplorojn,
Polica stacio popolon defendas.

2 stari 1 Resti sur la piedoj aŭ genuoj. 2 Resti senmove, senflue, senire.

  Kiel lertas la infanoj!
Ili staras sur la manoj!
Iuj longe tiel restas.
Ilin laŭdas samlokanoj.

4 stato Maniero, en kiu io estas: solida, likva, gasa ~o de materio; malriĉulo en mizera stato.

  Tertremo trafis lian fraton,
Kaj malbonigis la vivstaton.
La dom’ disfalis, brutoj mortis,
Fajrego donis plian baton.

5 stelo 1 Natura brilaĵo en la nokta ĉielo, ŝajne malpli granda ol la luno, sedefektive estas pli malproksima kaj pli granda. 2 La ĉefa aktoro aŭ aktorino en baleto, teatra trupo, filmo ktp.

  La steloj brilas sur ĉielo.
La suno estas taga stelo.
La steloj estas malproksimaj.
Sed filmaj steloj sur la tero.

4 strato Vojo inter konstruaĵoj

  Mi promenis sur la strato.
Jen alvenis postkurato.
Li kuradis spiregante --
Persekutas lin soldato.

5 studi 1 Science esplori. 2 Viziti kursojn aŭ legadi librojn, por akiri sciojn de iu fako. 3 Esti studento.

  Ludu kiam vi ludas,
Studu kiam vi studas.
Tiel do vi plezure
Sen eraro kondutas.

1 sub Prep. signifanta: 1 “en loko pli malalta tuŝe aŭ ne tuŝe”: Viro staranta ~ arbo; sub la nuba ĉielo. 3 “en ŝajna aspekto”: Ŝi aperis sub la formo de maljunulino. 3 “en dependeco”: servi ~ ies ordono.

  Sub la premo de mono-manko,
Maltrankvilas tuta l’ banko.
Sub la pezo de l’ piedoj
Ĝeme bruas ĝene l’ planko.

4 suferi 1 Senti, elporti fizikan doloron: Kapo pekas, piedoj ~as. 2 Troviĝi en malagrabla, ĝena, turmenta stato pro ia kaŭzo: ~i de soifo, malsano. 3 Esti trafita de difekto, damaĝo, malprosperi: ~i pro multlingveco. 4 Elporti, dolore sperti: ~i malsaton, perdon. 5 Ricevi la efikon de ago: la regulo ne ~as escepton.

  Ŝi suferas de malsano,
Pro ŝvitego post la bano.
Tial kuŝas ŝi sur lito
Sub kovrilo el ŝaf-lano.

4 sufiĉa Esti en la bezonata kvanto.

  La sinjoro estas riĉa,
Lia mono tre sufiĉa
Por aĉeti ĉian aĵon,
Sed li estas ne feliĉa.

5 sukcesi 1 Havi kontentigan rezulton: La laboro ne ~as. 2 Atingi la deziratan, celitan rezulton: Li ~is en la ekzameno. 3 Fariĝi riĉa, fama, altranga ks: Se malriĉulo ~as, li ĉiujn forgesas.

  Li neniam ĉesis
Lerni kaj progresis,
Tial en laboro
Ĉiam li sukcesis.

4 sukero Kristala dolĉa substanco el iuj plantoj kiel beto, ~kano k.a.

  Dolĉa estas la sukero,
Sed maldolĉa la sufero.
Se vi volas dolĉan vivon,
Penu por pli granda klero.

5 sumo 1 Rezulto de adicio: 4 estas la ~o de 3 kaj 1. 2 Certa kvanto da mono.

  Mi pagis etan sumon,
Aĉetis fontoplumon,
Por noti per la ilo
Detale la mastrumon.

2 suno 1 La brilega objekto en la ĉielo, ĉirkaŭ kiu rondiras la terglobo. 2 Radioj de la ~o: Ili sin banas en la ~o.

  La suno estas luma fonto,
Plej grava por la tuta mondo.
Se l’ suno ĉesus brili al ni,
Pereus ĉio en l’ estonto.

1 super Prep. signifanta: 1 en pli alta loko ne tuŝe: La brovoj estas ~ la okuloj. 2 En pli alta grado, rango ks: Tio estas ~ ĉiuj homaj fortoj; 3 En atento pri iu okupo: Li ĉiam sidas ~ laboro.

  Super nia buŝo
Estas la naz-truoj.
Super la naz-truoj
Estas la okuloj.

4 supre Adv. Signifanta: 1 En alta loko ĉe la ekstremo kontraŭa al la bazo: Mi sidiĝis ~e de la kesto. 2 En la alta parto de baseno de rivero, urbo: Li loĝas ~e de la valo 3 En unu el la antaŭaj paĝoj: Mi ne ripetos, kion mi diris ~e. 4 En pli alta socia situacio: Hodiaŭ ~e, morgaŭ mal~e. 5 En la ĉielo: Iliaj animoj ĝuos eternan feliĉon ~e.

  Supre de la kapo
Kuŝas la hararo,
Kontraŭ suna frapo,
Kiel bona baro.

1 sur Prep. signifanta: 1 En la loko pli alta ol alia tuŝate. 2 En pozicio de objekto, kiu tute aŭ parte kovras alian ne pli malaltan ol ĝi mem: Pentraĵo pendas ~ la muro, nuboj ~ la ĉielo. 3 = ĉe: ~ la flanko de sunleviĝo; ~ la horizonto; se mi estus ~ ŝia loko, mi ne farus tion: ~ ĉiu paŝo ni renkontis barojn.

  En boato sur rivero,
Viro pentras sur papero.
Fiŝoj festas en la akvo,
Knaboj kantas sur la tero.