5 ŝafo 1 Remaĉa besto timema kaj multe bredata pro sia lano kaj viando. 2 Tiu sama besto rigardata kiel emblemo de mildeco, savindeco. 3 Tiu sama besto rigardata kiel simbolo de stulteco aŭ grega imitemo.
|
Ŝafo estas milda besto,
En natura lana vesto. |
Kaj krom lano ĝi produktas
Ankaŭ viandon por festo. |
2 ŝajni 1 Ekstere aspekti simile al io alia, tiel ke povas okazi aŭ efektive okazas interkonfuzo aŭ eraro: La vojo ~as ĝusta; ~as al mi, ke mi sonĝas; ŝi aŭskultis kaj – kiel ~is – komprenis ŝiajn vortojn. 2 Esti opiniata, kredata, supozata, kvankam ne certa: Nia ĝojo kaj entuziasmo eble ~as al ili naiva kaj infana; ~as al mi, ke la afero nun iras en ordo; la maljunulino, ~as, estas pli ol sepdekjara.
|
Ŝajne ŝin li ne komprenas,
Kiel edzinon li ŝin prenas. |
Dum kunvivo li ektrovas,
Ke ŝi ĉiam ĉiujn ĝenas. |
3 ŝanĝi 1 Anstataŭigi ion per io alia: ~i veston, trajnon. 2 Aliigi, fari ion diferenca. 3 Aliformigi: La feino ~is la frukton en veturilon.
|
Lupo ŝanĝas la harojn,
Sed neniam la farojn. |
Por ekstermi la lupojn,
Bone faru preparojn. |
5 ŝati 1 Rigardi ion kiel valoran, gravan: Oni ~as ĉion novan. 2 Havi altan opinion pri io: Ŝi vin estimas kaj ~as, kvankam ankoraŭ ne amas.
|
Ŝteliston oni batas,
Ŝtelegiston oni ŝatas. |
Ĉu tio ne absurdas?
Sed la mondo tiel statas. |
1 ŝi Singulara, inseksa pron. de la tria persono.
|
Ŝi estis fraŭlino,
Ŝi estas edzino, |
Ŝi estos patrino,
Foriros je l’ fino. |
4 ŝipo Ĉiasurakva veturilo sufiĉe granda.
|
Ŝipo estas veturilo,
Sur rivero aŭ sur maro. |
Ŝipo bela sen gvidilo,
Ĉiam iras en eraro. |
5 ŝlosi 1 Fermi per seruro. 2 Malhelpi ies eliron: Ili perdis la vojon, kaj la dezerto ilin ~is.
|
Ni ŝlosas nokte l’ pordon,
Kaj hundo tenas ordon. |
Se ŝtelisteto venos,
Ricevos hundan mordon. |
5 ŝteli Kaŝe forpreni kaj proprigi alies posedaĵon sen permeso.
|
Ŝteli estas ne ŝerc-ludo,
Ŝteli estas fikonduto. |
La ŝtelistoj kaŝe prenas.
Kontraŭ ili persekuto! |
4 ŝtono Natura, malmola ereto ordinare movebla de monto.
|
Koro el malvarma ŝtono
Kruelemas por malbono. |
Sed malmolaj ŝtonoj bonas,
Por konstruo de loĝdomo. |
5 ŝtupo 1 Ĉiu el la transversaj ŝtonaj platoj aŭ lignaj tabuloj, metitaj unu super alia por iri supren kaj malsupren. 2 Ĉiu el la gradoj en progresado kaj malprogresado ktp.
|
En l’ etaĝaj domoj
Helpe de ŝtuparoj |
Supreniras homoj,
Dum vizito-faroj. |
8 ŝuti 1 Ĵeti substancon el multaj malmolaj eroj. 2 Tre abunde aŭ grandkvante doni.
|
Ni ŝutas kampe la semerojn,
Kreskigas tiel ni esperojn. |
Por riĉrikolto en aŭtuno,
Ni ne domaĝas pen-ŝviterojn. |
|