1 -uj- Suf. signifanta: 1 Vazon por enteni tion, kion esprimas la radiko: sal~o, mon~o. 2 Vegetaĵon kies frukton esprimas la radiko (= -arb-): pir~o, pom~o. 3 Landon loĝatan de la popolo montrata de la radiko: Franc~o, Angl~o, Rus~o.
|
Paperon tenas paperujo,
Sukeron tenas sukerujo, |
Abelojn havas abelujo,
Riveron havas riverujo. |
1 -ul- Suf. signifanta: 1 Personon kun ecoj esprimitaj de la radiko: riĉ~o, saĝ~o, bon~o. 2 Nomon de animala grupo: rampuloj, mam~oj.
|
Nebulo estas ja ne bulo,
Regulo ja ne rega ulo, |
Postulo ja ne posta ulo,
Kalkulo ja ne kalka ulo. |
1 -um- Suf. sen difinita senco, uzata por derivi vortojn, kies rilato al la radiko estas malpreciza kaj ne esprimebla per alia suf.: plen~i, malvarm~i, kol~o, pland~o.
|
Ni cerbumas per la cerbo,
Okulumas per l’ okuloj, |
Ni brakumas per la brakoj
Kaj pendumas ni per ŝnuroj. |
1 unu 1 Numeralo esprimanta la nombron post 0 en la serio de entjeroj. 2 Senfleksia adj. por montri ke io estas sola en sia speco (= ~nura): Celon ni ĉiuj havas unu kaj klaran. 3 Nedifina pron. por reprezenti ion: Unu orienten, alia okcidenten. 4 Certa: Tie vivas ~ tigro.
|
Unu homo havas kelk najbarojn,
Unu homo havas unu kapon. |
Unu kapo havas multajn harojn,
Unu kapo portas unu ĉapon. |
3 urbo 1 Vasta domaro, aranĝita laŭ stratoj kun diversaj servoj. 2 Granda homamasiĝo, kiu perdis sian senperan kontakton kun la kamparo. 3 Vasta domaro kun loĝantoj, rigardata kiel administra tuto.
|
En urbo vivas riĉaj homoj,
En urbo multas belaj domoj, |
Por la urbanoj gravas mono,
Samkiel panoj kaj legomoj. |
4 utila Tia, ke ĝia uzo, efiko, rezulto aŭ ago profitigas, helpas.
|
Esperanto estas ne nur tre facila,
Ĝi ja estas ankaŭ tre utila. |
Se l’ popoloj lernos kaj ĝin uzos,
Nia vivo iĝos pli trankvila. |
3 uzi 1 (ilon, rimedon) por atingi celon: ~i manon, tranĉilon, ĉion eblan. 2 Konsumi por sia utilo: ~i salon, tagojn.
|
Ni uzas buŝon por parolo,
Ni uzas kapon por memoro, |
Ni uzas nazon por spirado,
Ni uzas manon por laboro. |
|