4 vagono Surrela veturilo.
|
Vagonaro, vagonaro
Kuras laŭ la relo-paro. |
Per vagono ni veturas,
Same ankaŭ ĉia varo. |
3 valori 1 Esti taksata laŭ la utileco aŭ dezirindo: Pli ~as io ol nenio. 2 Esti rigardata kiel inda je io: La profito ~as la penon. 3 Esti rigardata kiel ŝatinda: Pli ~as tuj ovo, ol poste bovo. 4 Esti taksata je ia prezo: Tiu ŝtofo ~as pli ol du dolarojn por metro. 5 Validi: La pasporto ~as nur por 5 jaroj.
|
Brila vera oro
Altas je valoro. |
Sed ĝi ne uzeblas
Por ni en laboro. |
5 vaporo 1 Humida aermiksaĵo el malsekaĵo pro varmiĝo. 2 Gasa formo de normale likva aŭ solida substanco.
|
El akvo dum bolo
Aperas vaporo. |
Nebulo kaj nubo –
Vapor’ en koloro. |
5 vasta 1 Tia, ke ĝi kovras grandan spacon, ke ĝi havas grandajn dimensiojn en ĉiu direkto: ~a ĝardeno, arbaro. 2 Tia, ke ĝi ne strikte kovras la korpon: ~a vesto. 3 Tia, ke ĝi havas grandan amplekson: ~a programo, kulturo, klereco, senco de vorto.
|
Vasta estas la ĉielo,
Vasta estas same l’ tero. |
Sed pro kio tute mankas
Al iuj homoj la libero? |
4 veki 1 Interrompi ies dormon. 2 Ĉesigi la kvieton de io, kion oni vigligas. 3 Naski, estigi: ~i la deziron legi.
|
La kokoj vekis la dormantojn
Kaj birdoj donas gajajn kantojn. |
Surkampe homoj eklaboras
Por bone flegi la grenplantojn. |
2 veni 1 Moviĝi al la parolanto. 2 Moviĝi ĝis alia loko. 3 Atingi celitan lokon aŭ rezulton. 4 Esti la rezulto de: De tro da pano ~as malsano. 5 Okazi siatempe: Bona ideo ~as post la pereo...
|
Printempo venas
Kaj ĉion benas. |
La tero verdas,
Je floroj plenas. |
4 vendi 1 Doni ion kontraŭ pago. 2 Oferi kontraŭ mono aŭ alispeca profito tion, kio havas moralan valoron: Ili ne volas ~i sian konsciencon.
|
Florojn ŝi vendas,
Longe atendas. |
Venas kliento,
Manon etendas. |
5 vendredo La kvina tago de la semajno.
|
La kvina semajntago ‘stas vendredo.
Maldormon ofte sekvas ja oscedo. |
Por plej perfekta task-plenumo,
Necesas bonaj plano kaj rimedo. |
3 vento 1 Daŭra aerfluo. 2 Tiu fenomeno en la ordinara vivo. 3 Tiu aerfluo, rigardata kiel simbolo de io vana, vanta.
|
Aero fluas,
Fariĝas vento. |
Ventego bruas,
Leviĝas ondoj en torento. |
3 vero Tio, kio estas konforma al la faktoj, al la realaĵo.
|
Nokto venas post vespero.
Tio estas pura vero. |
Same kiel la sezono
De aŭtuno post somero. |
4 verda 1 Samkolora kiel juna herbo aŭ folioj. 2 Kovrita de herbo aŭ folioj. 3 Ankoraŭ juna, ne sekiĝinta. 4 Ne matura.
|
Verda lumo – iru,
Ruĝa lumo – haltu. |
Gason ne enspiru,
Ne en fajron saltu. |
3 vespero 1 La lasta parto de la tago, kun la suno subiranta. 2 Kunveno en tiu tempo.
|
Jen ekbrilas ora stelo,
En vespero de somero.
Milda vento ĉe l’ momento |
Min inspiras per espero:
Se konsentos ĉiuj gentoj
Kunekzisti sen turmentoj... |
3 vesti 1 Kovri per jako, pantalono, ĉemizo ks. la korpon. 2 Elfari ~ojn por iu: La tajloro tre ŝike ~as. 3 Kovri: Tiu ĉi robo ~as vin belege.
|
Sin kovras la homoj per vestoj,
Ne tion bezonas la bestoj. |
Sed estas kruelaj homaĉoj
En ŝajna vestaĵa majesto. |
4 vetero Stato de la atmosfero en difinita punkto kaj por mallonga tempo.
|
Hodiaŭ belas la vetero,
Abeloj flugas en l’ aero. |
Plezure homoj sin amuzas
En parkoj, remas sur rivero. |
2 veturi Esti portata de loko al loko per transportilo.
|
En boato ni veturas,
Niaj koroj tre plezuras. |
Tra arbaro blovas vento,
Gaje l’ foliar’ susuras. |
2 vidi 1 Esti kapabla percepti per la okuloj: Aliaj gvidas, kaj mem ne ~as. 2 Percepti per la okuloj: Li ~as sin en la spegulo. 3 Distingi per la okuloj, rimarki, observi: Li ~as nur ĝis la pinto de sia nazo. 4 Renkonti, viziti, akcepti: Dina eliris, por ~i la filinojn de la lando. 5 Koni, ~ante iun; sperti, ~ante ion: Li vidis kvin reĝadojn. 6 Percepti per la spiritaj okuloj, kompreni, konstati: Kiu vivos, tiu ~os.
|
Mi rigardas kaj ekvidas,
Ke l’ standardo ĉe ŝi staras. |
Mi ekstaras, alrapidas,
Sed bovido l’ vojon baras. |
4 vilaĝo Malvasta aro da domoj, kortoj ks, kies loĝantoj vivas precipe el la terkulturado.
|
Mi naskiĝis en vilaĝo,
Kie ĉiuj en ĉiu aĝo |
Luktas kontraŭ malfaciloj
Kun obstino kaj kuraĝo. |
5 vino 1 Trinkaĵo preparita per vaporumado de vinbera suko fermentinta. 2 Trinkaĵo farita el fermentinta suko de aliaj fruktoj aŭ grenoj.
|
Sanon de l’ stomako
Vino subfosaĉas, |
Vino kaj tabako
Do al mi ne plaĉas. |
4 vintro La kvara sezono de la jaro, malvarmega en la nordo.
|
Printempe floroj ĉarmas,
Somere l’ sun’ varmegas. |
Aŭtune fruktoj svarmas,
En vintro frosto regas. |
2 viro 1 Homo samseksa kiel la patro. 2 Tia homo rigardata en la matura aĝo kontraste kun la infano.
|
La patro estas viro
Kaj la patrin’, virino. |
La viro por plugilo,
Kaj la virin’ por ŝpino. |
4 vitro 1 Malmola travidebla materialo por fari glasojn, ŝirmilojn de fenestro, spegulojn ks. 2 Plato el tiu substanco por ŝirmi kaj tralasi lumon.
|
Vitro estas en bezono
Por fenestroj de salono. |
Vitro estas travidebla
Kaj malmola kiel ŝtono. |
2 vivi Esti kapabla kreski, spiri, agi, moviĝi. Malmorti.
|
Ni manĝas por vivi,
Ne vivas por manĝi. |
Ni devas aktivi
Por mondon ŝanĝi. |
3 vizaĝo 1 La antaŭa parto de la homa kapo. 2 Esprimo de tiu korpoparto: Se en la kor’ io sidas, la ~o perfidas.
|
Vizaĝo estas grava parto
Por homo kiel la standardo |
Por trupo sur batala fronto,
Kaj indas je zorgema gardo. |
5 viziti Iri al homo aŭ loko por io.
|
Mi en mia domo sidas.
Jen amiko min vizitas. |
Ni babilas tre agrable,
Tempopason ni ne vidas. |
5 voĉo 1 Sono klare aŭdebla el la buŝo kaj nazo. 2 Tiu sono uzata por paroli. 3 Esprimo de la opinio de ĉiu pri demando, decido aŭ elekto: Li estis elektita per 69 ~oj kontraŭ 6.
|
Aŭskultu l’ voĉojn de l’ popolo,
Ne agu nur laŭ propra volo. |
La mondo apartenas al ĝi.
Aŭskultu do al ĝia parolo. |
2 vojo 1 Kutima trairejo de homoj kaj veturiloj. 2 ~iro: laca de la ~o. 3 Agmaniero, rimedo, por aliri al io celata: Kie estas volo, tie estas ~o.
|
Sur vojoj homoj iras;
Survoja ir’ facilas. |
Aperas voj’ pro iro,
Bravuloj pioniras. |
3 vojaĝi Iri, veturi por atingi alian lokon malproksiman.
|
El daŭra lego kaj vojaĝo,
Fariĝas vivplezur’ kaj saĝo. |
Plezuron donas la pejzaĝoj,
Kaj saĝon donas legopaĝoj. |
4 voki 1 Krii al iu por turni al si ties atenton. 2 Krii al iu, ke li venu aŭ ion faru: Oni ~as la bovojn ne festeni, sed treni. 3 Sciigi al iu, ke li devas veni; inviti: Oni sendis ~i la kuraciston.
|
Mi vokas la taksi-ŝoforon,
Por iri voki la doktoron. |
Ĉar frat’ malsana vokis min,
Ke mi mildigu lian doloron. |
2 voli 1 (absolute) Pli-malpli energie uzi la spiritajn fortojn, per kiuj efektiviĝas la agoj: Kiu ~as, tiu povas. 2 Koncentri sian atenton al la ideo de la ago, por ke ĝi efektiviĝu: Mi ~as, ke vi tien iru. 3 ~i akiri, ricevi: Mi ne ~as baton, mi ne ~as kompaton.
|
Li volas manĝi, sed ne estas pano.
Li volas dormi, sed ne estas domo. |
Li volas flugi, ne aeroplano.
Mi ja ne volas esti tia homo. |
2 vorto 1 La plej malgranda parto de parolo. 2 Serio da ~oj, formantaj unu aŭ plurajn mallongajn frazojn: Per unu ~o li estas perfekta. 3 Buŝa promeso: Mi neniam rompas mian ~on; Tenu vian vorton donitan.
|
Lernadu vortojn! Memoru vortojn!
Signifas vortoj esprimajn fortojn. |
Se multajn vortojn vi bone konos,
Esprimajn fortojn do vi disponos. |
|
Mirindaj estas niaj vortoj.
En ili kuŝas grandaj fortoj. |
Per vortoj ni ne nur parolas,
Sed pensas, kreas por komfortoj. |
|