Unua paĝo >> Historio de E-o


Kroniko de ĉina E-movado III (1994-1998)

1994

La 15-an de aprilo, naskiĝis en Pekino la Ĉina Vejĉi-a Esperanto-Asocio kaj la Ĉina Filatela Esperanto-Asocio.

La 18-an de aprilo, naskiĝis la Ĉina Medicina Esperanto-Asocio en la urbo Zaozhuang de Shandong-provinco, oriente de Ĉinio.

De la 24-a ĝis la 30-a de julio, la 13-membra Ĉina E-Delegacio estrata de Zou Guoxiang partoprenis la 79-an UK en Seulo, Koreio.

De la 15-a ĝis la 22-a de sept., la 9-membra japana vizitgrupo estrata de Umeda vizitis la urbojn Ŝanhajo, Wuhan, Chongqing, Harbin kaj Jiamusi laŭ la spuroj de Verda Majo.

La literatura revueto Penseo ricevis la honoran premion de Grabowski.

1995

La 10-an de majo, la redakcio de El Popola Ĉinio aranĝis la te-kunvenon por la 45-jara jubileo de EPĈ.

De la 22-a ĝis la 29-a de julio, la 3-membra Ĉina E-Delegacio estrata de Tan Xiuzhu ĉeestis la 80-an UK en Tampere, Finnlando.

De la 11-a ĝis la 14-a de aŭg., okazis en Tianjin la 14-a Komuna Seminario de Ĉinaj, Japanaj kaj Koreaj Junaj Esperantistoj, kaj ĝia nomo estis “Junularo kaj Tradicia Kulturo”.

De la 29-a de sept. ĝis la 3-a de okt., okazis la 3-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Chongqing, kaj la kongrestemo estis “Esperanto kaj Paco”.

1996

La 21-an de marto, ĈEL okazigis la kunsidon de sia 45-a jubileo.

De la 20-a ĝis la 27-a de julio, okazis la 81-a UK en Prago, kaj ĝin partoprenis la Ĉina Esperanto-Delegacio el kvar membroj, estrata de Tan Xiuzhu.

Inter la 22-a kaj la 25-a de aŭg., okazis la 1-a Azia Kongreso de Esperanto en Ŝanhajo, kun 584 esperantistoj el 18 landoj, kaj la kongrestemo estis “Azio kaj la 21-a Jarcento”.

De la 2-a ĝis la 7-a de sept., en Pekino okazis la 5-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto, sub la aŭspicioj de la Ĉina Akademio de Sciencoj.

1997

De la 19-a ĝis la 26-a de julio, la Ĉina Esperanto-Delegacio el ses membroj, estrata de Hou Zhiping, vizitis la 82-an UK en Adelaido, Aŭstralio.

De la 11-a ĝis la 14-a de dec., la 3-a laborkunveno de ĝeneralaj sekretarioj de provincaj E-asocioj de Ĉinio prenis la lokon en Conghua, Kantono, kaj ĝin ĉeestis la reprezentantoj el 20 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj, kaj Hongkong.

1998

La 28-an de aprilo okazis la kunsido honore al la 90-a jubileo de UEA sub la aŭspicoj de ĈEL, la societo amikoj de Esperanto, la Redakcio de EPĈ, la Ĉina Radio Internacia, la Pekina E-Asocio kaj Sciencista-Teknikista E-Asocio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj.

Ekde aprilo, EPĈ estis legata kaj konsultata en la interreto.

De la 24-a ĝis la 27-a de julio, en Pekino okazis la Komuna Seminario de Ĉinaj, Japanaj kaj Koreaj Junaj Esperantistoj.

De la 1-a ĝis la 8-a de aŭg., la Ĉina E-Delegacio estrata de Dai Song’en, el kvin membroj, partoprenis la 83-an UK en Montpellier, Francio.

De la 22-a de aŭg. ĝis la 3-a de sept., invitite de la amika urbo Lodz, Pollando, la Delegacio de la Tianjin-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj ĉeestis la celebran aktivadon de la 90-jara datreveno de la naskiĝo de la Lodz-a E-movado kaj la 29-a Polan Kongreson de Esperanto en tiu urbo.