Unua paĝo >> Historio de E-o


Kroniko de ĉina E-movado IV (1999-2001)

1999

De la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto, la Ĉina E-delegacio estrata de Tan Xiuzhu partoprenis la 84-an UK.

En la 17-19-a de aŭgusto, la 4-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazis en Guilin, kaj la kongresa temo estis “Strategio, Ŝanco kaj Defio de la Ĉina E-movado en la 21-a Jarcento”.

De la 22-a ĝis la 25-a de aŭgusto pli ol 60 ĉinaj esperantistoj partoprenis la 2-an Azian Kongreson de Esperanto en Hanojo, Vjetnamio.

En la 7-a de decembro, okazis te-kunveno memore al la 35-a jubileo de la ĉina E-disaŭdigo en la domego de la Ĉina Radio Internacia.

2000

Marte, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio aprobis la inviton de UK al Ĉinio en 2004.

Maje, la Redakcio de EPĈ okazigis te-kunvenon memore al ĝia 50-jara jubileo.

De la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto, la Ĉina E-delegacio estrata de Yu Tao ĉeestis la 85-an UK en Tel-Avivo, Israelo. En la kongreso Yu Tao, en la nomo de ĈEL, prezentis al UEA la oficialan inviton de la 89-a UK al Pekino.

De la 6-a ĝis la 12-a de aŭgusto, en Hongkong de Ĉinio okazis la 56-a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto, kaj samtempe la 19-a Seminario de Ĉinaj, Japanaj kaj Koreaj Junaj Esperantistoj.

De la 10-a ĝis la 13-a de novembro, la plivastigita kunveno de la 6-a komitato de ĈEL okazis en la urbo Fuzhou, kaj Yu Tao, ĝenerala sekretario de ĈEL, prezentis “Sukceso-projekton” de ĈEL.

Ekde la 24-a de novembro, oni malfermis la E-paĝon en la Ĉina Informa Interreta Centro.

2001

Ekde la 1-a de januaro, El Popola Ĉinio aperis en interreto.

En la 24-a de februaro, okazis celebrado de la 20-jara jubileo de la Pekina Esperanto-Asocio.

La 30-an de marto ĈEL celebris sian 50-jaran jubileon.

De la 21-a ĝis la 28-a de julio, la 7-membra Ĉina Esperanto-Delegacio estrata de Wang Xifu ĉeestis la 86-an UK en Zagrebo, Kroatio.

De la 10-a ĝis la 13-a de aŭgusto, okazis la 3-a E-Kongreso de la Nordorienta Ĉinio, en Changchun, Jilin-provinco.

De la 5-a ĝis la 15-a de septembro, Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, vizitis Ĉinion por inspekti preparadon por la kongreso en 2004. En novembro, d-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kaj prof. Lee Chongyeong, vicprezidanto de UEA, vizitis Ĉinion kun la sama celo.

Decembre, la Pekina Federacio de Soci-sciencaj Rondoj okazigis la simpozion 2001, kaj interalie, je la 25-a, estis aranĝitaj prelegoj pri Esperanto sub la temo “Problemo de Internacia Lingvo en la Nova Jarmilo”.