Unua paĝo >> Esperantujo >> Recenzoj


Imitinda ekzemplo de kameraistoj
-- Recenzo pri la DVD-disko “Muroj de Miljaroj kaj Ie en Ĉinio” farita de Roman Dobrzyinski

de LAŬLUM

Ĉu vi ĉeestis la 89-an UK en Pekino? Se jes, havigu al vi la DVD-diskon “Muroj de Miljaroj” faritan de s-ro Roman Dobrzyinski, ĉar ĝi refreŝigos vian memoron pri scenoj kiujn vi travivis kaj montras al vi ankaŭ scenojn neviditajn de vi en la dirita plej grava evento de Esperanto en la jaro 2004. La bildserio komenciĝas per viva sceno de mirinda akrobata ludo per teleroj turniĝantaj sur vergetoj dum dancado kaj transkapiĝo kaj prezentas la plej gravajn erojn de la evento. Vi vidos la gajan viglon de la internacia balo, ĉinajn folklorajn dancojn kaj ĉinan operon pri morta lukto per glavoj, ekzercon de ĉina tradicia gimnastiko tajĝiĉjŭan-o kaj Esperatajn aktivojn de infanoj. Kaj krome vi aŭdos ankaŭ parolojn de komercistoj, turistoj, instruistoj, artistoj kaj denaskaj esperantistoj pri ilia sperto en praktika uzo de Esperanto; kaj vi vidos ĉin-stilajn konstruojn inkluzive de la Ĉiela Altaro (la simbola konstruo de Pekino) en somera pluvo kaj modernajn nubo-skrapantojn en komerca kvartalo. Kredeble ĉio ĉi valoros por vi pro reĝuo de la plezuro, kiun la 89-a UK havigis al vi. Kompreneble ĝi utilos des pli al la esperantistoj, kiuj ŝatus sed ial ne povis persone ĉeesti la 89-an UK.

Kaj aldone al tiu parto pri la 89-a UK,la disko por daŭro de unu horo enhavas ankaŭ bildraporton “Ie en Ĉinio” pri la vizito de s-ro Roman Dobrzyinski al Hefei, ĉefurbo de Anhui-provinco. Per serio da scenoj vi vidos la vivon de tiu moderniĝanta urbo kun historio de pli ol 2000 jaroj. Kvankam en la raporto ne multe aktivis lokaj esperantistoj, tamen certe vin impresos Esperanta aktivo de s-ro Liu Jianguo, kiu ebligis al Roman Dobrzyinski la viziton al tiu urbo en Orienta Ĉinio kaj la disko praktike montras al ni la utilon de Esperanto en turismo kaj kulturaj aktivadoj. Kredeble, tiu sukcesa raporto kuraĝigos aliajn eŭropajn esperantistojn viziti Ĉinion per la helpo de Esperanto kaj tia aktivado certe kuraĝigos la ĉinajn esperantistojn kaj akcelos la disvolviĝon de la ĉina E-movado, kiu ludas pli kaj pli gravan rolon en la internacia Esperanto-movado.

Post rigardo de tiuj du novaj bildserioj kun Esperantaj klarigoj, ni sentas la emon danki nian profesian kameraiston s-ron Roman Dobrzyinski pro lia nelacigebla klopodado vigligi la E-movadon per sia akra vido por kapti bonajn ŝancojn por sia videkamerao kaj lerteco en sia fako. Imitinda estas lia ekzemplo por ĉiuj profesiaj kaj amatoraj kameraistoj, kiuj deziras ion fari por la prospero de nia movado.

Ĝi estas mendebla ĉe la libroservo de UEA. La prezo: 21 eŭroj.