Unua paĝo >> Esperantujo >> Rekomendo


Li Bai kaj Du Fu en Esperanto

de HU GUOZHU

Ĉinio estas lando de poezio. La alta pinto kaj brilo de la ĉina antikva poezio aperis en Tang-dinastio (618-907), tiel estiĝis eĉ la specifa termino Tang-poezio. Inter la poetoj de Tang-dinastio sendube Li Bai (701-762) kaj Du Fu (712-770) ĝuis la plej grandan prestiĝon kaj famon. Ili estis ĝemele nomataj per la komuna kunmetita nomo Li-Du. Li Bai estis granda poeto de romantikismo, kun kromnomo Feo de Poezio. Du Fu estis granda poeto de realismo, honore nomata kiel Sanktulo de Poezio. Han Yu (768-824), fama literaturisto en Tang-dinastio, versis "Longvivos verkoj de Li-Du geniaj, kun briloj dekmilfute disradiaj". Tiuj versoj bone esprimas la admiron kaj altan takson de ĉinoj al Li-Du kaj cirkulas ĝis hodiaŭ.

Kiom plezure estas se ni povas legi la versojn de Li Bai kaj Du Fu en nia kara lingvo Esperanto! Ho jes! Frue en 1957 William Auld jam esprimis tiun saman deziron. Siatempe li esperis, ke ĉina esperantisto tradukos poemojn de Li Bai. Tamen la eĥo el Ĉinio venis tro malfrue post longa atendado de 35 jaroj, ke pretiĝis manuskriptoj de Poemoj de Li Bai esperantigitaj. Por trovi eldonejon, oni klopodis pli ol 5 jarojn. La libro finfine aperis en 1997 en Japanio. De tiam ĝis nun, forfluis aliaj 7 jaroj. La novaj tradukoj por poemoj de Li Bai malrapide akumuliĝis, plimultiĝis, kaj dume ellaboris ankaŭ la kolekto de Poemoj de Du Fu. Ne vidante la eblon eldoni en Ĉinio la paperajn eldonojn, mi komencis mem fari elektronikajn librojn por la du poemaroj. Tio fine pretiĝis en 2004-11-08. Por faciligi retan elsendon kaj ricevon, volumeno de ĉiu elektronika libro ne estu granda. Do ĉiu libro konsistu el 3 kajeroj, kies enhavon mi konigas koncize sube.

POEMOJ DE LI BAI enhavas 140 tradukojn de 140 poemoj sub 122 titoloj.

La Unua Kajero (179 KB) enhavas 47 tradukojn de 52 poemoj sub 40 titoloj.

La Dua Kajero (854 KB) enhavas 57 tradukojn de 53 poemoj sub 50 titoloj.

La Tria Kajero (939 KB) enhavas 36 tradukojn de 35 poemoj sub 32 titoloj.

POEMOJ DE DU FU enhavas 149 tradukojn de 155 poemoj sub 125 titoloj.

La Unua Kajero (236 KB) enhavas 49 tradukojn de 50 poemoj sub 40 titoloj.

La Dua Kajero (174 KB) enhavas 59 tradukojn de 67 poemoj sub 50 titoloj.

La Tria Kajero (219 KB) enhavas 41 tradukojn de 38 poemoj sub 35 titoloj.

La du libroj kune enhavas 289 tradukojn de 295 poemoj sub 247 titoloj.

La 12 tradukintoj el 6 landoj estas: William Auld (Skotlando), Armand Su (Ĉinio), Gerrit Berveling (Nederlando), Hu Guozhu (Ĉinio), Kalman Kalocsay (Hungario), Kris Long (Britio), Laŭlum (Ĉinio), Ossaka Kenĵi (Japanio), Shi Chengtai (Ĉinio), Vejda (Ĉinio), Xie Yuming (Ĉinio), S. J. Zee (Ĉinio).

William Auld faris antaŭparolon por la Poemoj de Li Bai. Gerrit Berveling skribis antaŭparolon por la Poemoj de Du Fu. Shi Chentai verkis postparolojn (pri la vivo de la du poetoj k.a.). Mi rimprefacis per du rimportretoj ilustritaj per antikvaj koloraj bildoj de Li Bai kaj Du Fu. Suplemente troviĝas la kronologiaj tabeloj de Li Bai kaj Du Fu, dulingvaj indeksoj, kompilitaj de mi.

Estas facile konkludi, ke tio estas frukto de kunlaboro de multaj tradukintoj el multaj landoj dum multaj jaroj. Antaŭ tiu ĉi frukto, ni havas motivojn ĝoji, ke ni havas finfine la unuan elektronikan libron de Poemoj de Li Bai kaj la unuan poemaron de Du Fu en Esperanto; la amplekso kaj kvanto de kolektitaj pecoj ambaŭ kreis rekordon; la ĉefajn poemojn de la du poetoj ni jam povas legi en Esperanto; la nomlisto de la tradukintoj iagrade sugestas fidindecon de la traduka kvalito, ĝuste kiel Du Fu foje versis "ne senelekte viciĝis la homoj, kun jam delonge famkonataj nomoj"; elektronika libro havas belan kaj plaĉan aspekton, kelkfoje eĉ pli impresas ol papera eldono, ekz-e la efekto de movanta bildo pri la dancanta Li Bai, kiu drinkis sola sub la luno, estas neatingebla per papera eldono; se mi mem propramane faras elektronikan libron, mi pagas neniom da mono al presejo, ankaŭ la legantoj legas senpage, krome oni facile plibonigas kaj printas ĝin.

Sed ĉu ĉio estas rozkolora? Certe ne. ekz-e: Tiuj du poemaroj pretiĝis neniam sub zorga planado, kunaranĝo sub iu organizo, sed nur dank' al fervora kolekto far individuoj. Ankoraŭ mankas iaj gravaj pecoj en la kolekto, ekz-e "Adiaŭi al infanoj en Nanling por veturi al la metropolo" de Li Bai, "La brava vojaĝo" de Du Fu k.a. Ĝis nun ni ankoraŭ ne antaŭvidas la eblon aperigi ilin en papera eldono. Ĝuste tiu senelirejeco instigis min sukcese mem fari E-Librojn kaj, dank' al favora helpo de s-ano Don J. Harlow, fondi la paĝon E-Libroj de Hu Guozhu je http://www.esperanto.org/literaturo/huguozhu/, kiu kreskas de tempo al tempo, monaton post monato.