Unua paĝo >> Esperantujo >> Rekomendo


Fundamenta verko pri eŭropa lingvo-politiko

de Detlev Blanke

Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al lingva politiko. Robert Phillipson. El la angla trad. István Ertl. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2004. 254p. ISBN 9738329191. 22cm. Prezo: € 21,00

La Esperanta traduko de la recenzata libro baziĝas sur la angla originalo English-only Europe? Challenging Language Policy (London-New York: Routledge, 2003. ISBN 041528807X). La libroj aperis en la tempo de la 15-landa Eŭropa Unio (kun [almenaŭ jure] 11 samrajtaj lingvoj). Post la plilarĝiĝo de EU (25-ŝtata unio kun 20 lingvoj) la kontraŭdiro inter jura samrajteco kaj lingva praktiko pliakriĝas kaj la plua angliĝo de la eŭropunia lingva komunikado tute klare evidentiĝas.

D-ro Phillipson vidas tiun danĝeron de nur-angla Eŭropo, ĉar li konstatas ĉe respondecaj politikaj rondoj neintervenemon en lingvo-politikaj demandoj kaj pledas por pli aktiva lingva politiko, povanta certigi pluan vivkapablon de ĉiuj lingvoj eŭropaj (p.13).

La aŭtoro aparte kompetentas pri problemoj de lingvaj hegemonio, samrajteco, rajtoj k.s. Li iam laboris ĉe British Council, la ĉefa brita lingvo-disvastiga institucio. Nun li profesoras en la Fakultato de Lingvoj, Komunikado kaj Kulturaj Studoj ĉe la Kopenhaga Altlernejo pri Komerco. Phillipson aperigis plurajn bonegajn ĉi-rilatajn studojn kaj antologiojn (ofte kunlabore kun sia similteme aktiva edzino D-rino Tove Skutnabb-Kangas). Fundamenta estas lia libro Linguistic Imperialism (Oxford University Press 1992), fakte legenda ne nur komprenige al la makdonaldigaj efikoj de la uson-angla globaligo* sed ankaŭ klarige al fonaj fenomenoj de la eŭropa lingvo-politiko. Laŭ li lingva imperiismo konstruiĝas sur la supozoke unu lingvo estas preferinda al aliaj (p. 162 de la recenzata libro). Cetere, la koncepto pri lingvo-imperiismo jam ludis rolon en la rondoj de TEJO [Komisiono por Eksteraj Rilatoj, KER] dum la 70-aj jaroj.

La libro konsistas el 6 ĉefaj ĉapitroj ( kun 35 subĉapitroj; ilia mencio en la enhavtabelo faciligus la orientiĝon).

En la unua ĉapitro (La risko de neintervenisma lingva politiko, p.11-32) la aŭtoro karakterizas lingvopolitikajn defiojn por Eŭropo, klarigas la nocion lingvo-politiko kaj montras per ekzemploj, kiam lingvo-politikaj temoj atingas novaĵvaloron (ekz. en la amaskomunikiloj).

La dua ĉapitro (Eŭropaj lingvoj. Familioj, nacioj, imperioj, ŝtatoj, p. 33-66) aparte reliefigas trajtojn de kulturoj kaj lingvoj en Eŭropo. La aŭtoro tie i.a. komparas la samajn kaj malsamajn rolojn de la latina kaj de la angla kiel eŭropaj pontlingvoj, traktas la rilatojn inter lingvo kaj naciismo kaj kritikas la ideologion de lingva supereco ( ekz. lige kun la franca). Li diskutas problemojn de nacia kaj supernacia identeco (i.a. atentigas pri la laŭlande tre malsama ligiteco de la loĝantaroj al Eŭropo, p.65).

En la tria ĉapitro (Tutmondaj tendencoj kiuj influas la eŭropan lingvan politikon, p. 67-108) la leganto trovos tre utilan materialon ekz. pri la faktoroj (strukturaj kaj ideologiaj), kontribuantaj al la kreskanta uzo de la angla en Eŭropo. Phillipson detale diskutas la pozicion kaj tendencon de disvastiĝo de la angla aparte en la kampoj de komerco, scienco, kulturo kaj edukado. Li krome informas pri la pozitivaj ekzemploj de solvo de lingvo-politikaj problemoj en Kanado, Aŭstralio kaj Sudafriko, kie ekzistas streĉiĝo inter la potenco de la angla kaj la rajtoj de alilingvaj parolantoj (p.73), kaj kiujn li poste komparas kun la situacio en EU (p. 143-145).

En la kvara ĉapitro (Lingvoj en EU-institucioj, p. 109-139) la aŭtoro ekzamenas la funkciadon de la lingva komunikado ene de EU kaj montras, ke lingvo-politikaj temoj en decidhavaj medioj de EU kutime estas evitataj, kvankam -- aŭ pli bone ĉar -- ili estas io politike eksplodema ( p.111). Ni ricevas multajn informojn pri la strukturo, funkciado, problemoj kaj kostoj de la lingvaj servoj de EU, kiuj -- kvankam kun enorma laborkvanto -- neniel povas certigi la samrajtan trakton de ĉiuj EU-lingvoj.

En la kvina ĉapitro (Al justa komunikado, p. 140-173) Phillipson diskutas i.a. celojn kaj premisojn de lingva politiko, la rilatojn inter ekonomio kaj lingvo (kiuj ne redukteblas al lingvaj kostoj!), la koncepton pri lingvaj rajtoj, la paradigmon de lingva ekologio kaj la demandon, kiun anglan varilaĵon oni uzas/uzu kiel pontlingvon. Tre gravas la subĉapitro pri lingvoj kaj Eŭrojuro (p. 157-160). Ŝanĝo de la lingva reĝimo ankoraŭ necesigas unuanimecon de la registaroj. Tamen Phillipson povus imagi ke iam en la estonteco eblus dekreti restrikton de la laborlingva nombro[…], ĉi tio signifus grandegan renverson politikan, sed ne estas nepenseble ke la parolantoj de la ‘grandaj’ lingvoj premos tiucele ( p. 159). Se mi ne eraras, ili jam tre premas…

La leganto rimarkos, ke por Phillipson Esperanto estas realaĵo, ne nur utopia ideo. Ĝi ankaŭ simbolas la idealismon, la pasion por lingvoj kaj la principon de lingva egaleco (9), pri kiu li povis konvinkiĝi dum universalaj kongresoj (Prago 1996, Berlino 1999; vd. p. 16). Kaj li vidas en ĝi defion al la nur-anglisma pensado (9), do praktikatan lingvo-politikan alternativon. Tiun vidpunkton li pliprofundigas en subĉapitro Ĉu lingvo por komunikada egaleco? (170-173), kie li donas bazajn socilingvistikajn informojn pri Esperanto kaj pri ĝia potencialo kiel eventuala komunikilo en EU. Ankaŭ aliloke li plurfoje mencias Esperanton (i.a. 143, 167, 176, 179,182, 185) kaj postulas ĝian seriozan konsideron kaj esploron.

En la sesa ĉapitro la aŭtoro donas 45 Rekomendojn por lingvopolitika agado (p. 175-190) direktitajn al Eŭropa Unio kaj avertas: Se daŭros la lingvo-politika senageco je supernacia kaj nacia niveloj, tiam ni eble survojas al Eŭropo sur usona, nur-angla lingva fundamento. Ĉu do tion volas la civitanoj kaj gvidantoj de Eŭropo? (p.190)

En la libro troviĝas 13 informriĉaj “skatoloj” kaj 3 tabeloj. Jen du skatoloj: Faktoj kaj ciferoj pri tradukado kaj interpretado ĉe EU (p. 116-118), La lingva ĉarto de Eŭropa Unio ( p.122).

Kvin apendicoj (kial ne simple aldonoj?) prezentas lingvo-politikajn rezoluciojn. Sekvas listo kun 13 leksikaj glosoj (morbo-malsano??) de la tradukinto (p. 205), en kiu mankas eŭrokrato (p.124). La laŭĉapitre ordigitaj finaj notoj enhavas tre gravajn klarigojn, bibliografiajn indikojn kaj fontojn el la reto (p. 206-246). Ilia aperigo kiel piednotoj plifaciligus la tralaboron de la libro. Bedaŭrinde mankas alfabeta bibliografio. Ĉe la fino de la libro troviĝas miksita indekso (temoj kaj personoj).

La traduko de István Ertl estas tre bona kaj legiĝas flue (cetere, li ĉiam skribas la Eŭropa Unio, la EU, ĉu ne kun superflua artikolo?). Li tradukis konscia pri la specifa celgrupo (kion multaj tradukistoj ignoras), kaj ofte enkrampe donas utilajn rimarkojn kaj klarigojn, krome la esperantigojn de ĉiuj alilingvaj titoloj kaj citoj. (Foje la konvertilo de -tekstoj aŭ-igas francajn vortojn: ekz. Bordeaŭ. p. 209).

La libro de Robert Phillipson klare montras la sekvojn de lingva hegemonio por i.a. politiko, ekonomio, kulturo, eduksistemoj kaj profesiaj kvalifikiĝoj de aliaj lingvoj kaj kulturoj. Ĝi ja ankaŭ estas instrua por naciaj lingvopolitikoj, ĉar vastskala pruntado el la angla estas simptomo de tutmonda usoneciĝo (p. 148). Vere fundamenta verko, tradukinda ankaŭ en aliajn lingvojn.

La angla eldono devus troviĝi sur la tablo de ĉiuj lingvopolitikaj institucioj en Eŭropo.

La libro estas fundamenta por ĉiuj lingvopolitike interesatoj, aparte por tiuj esperantistaj rondoj, kiuj klopodas lobii por lingvaj rajtoj, por konservo de eŭropa multlingveco kaj kiuj vidas en Esperanto rimedon por tion subteni.

(Valoras legi ankaŭ la studon de la sama aŭtoro Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj, Esperanto-Dokumento N-ro 37).

Mi deziras al la libro grandan disvastiĝon.

(El “Esperanto 4/2005”)