Unua paĝo >> Esperantujo >> Rekomendo


Vojaĝo al libero

de JOZEFO E. NAGY

Sensorteco. Imre Kertész. El la hungara István Ertl. Budapest: Aranygolyó, 2003. 207p. 20cm. Bind. Numero 37 en la serio Oriento – Okcidento. ISBN 9632062175. Prezo:€ 13,50

Kun rimarkinda rapideco la eldonejo Aranygolyó (Orglobo 2002) eldonis sub la redaktado de Oszkár Princz la Esperantan tradukon far István Ertl de la Nobelpremiita romano Sensorteco de Imre Kertész.

Bedaŭrinde, la recenzo ne sekvis same rapide. Ne, ne skribi la recenzon estis malfacile, sed legi, pli ĝuste eklegi la romanon. Mi havis la saman senton, sed de la kontraŭa direkto, kiel Humphrey Tonkin, eĉ se mi ne kapablas formuli ĝin tiel elegante: kial denove disŝiri la vundojn, kial rerakonti la malnovan historion? Ja ĉiuj konas ĝin: Li iris la vojon al Auschwitz kaj mortis [...] Nu, kion plu diri? Kial denove priplori Hekubon, se ŝiaj larmoj jam delonge sekiĝis?

Nu, sed la tempo urĝis, la redaktoro premis, kaj finfine mi eklegis la romanon. Kaj mi legis ĝin senhalte, seninterrompe, preskaŭ senspire, ĉar ĝi estas granda romano, unu el la plej grandaj, kiujn mi iam legis. Ne, Imre Kertész ne volas eligi larmojn. Li cizelis por si glatan, egalan, senpasian stilon, kiun oni povas senhezite akcepti kiel tiun de dekkvinjara knabo, sensperta, kelkfoje eĉ naiva, kiun oni fortrenis de liaj gepatroj rekte en la koncentrejon. La knabo rakontas siajn travivaĵon, eĉ la plej terurajn – terurajn pro ni, ĉar plejparte li eĉ ne perceptas ilin tiaj – preskaŭ sen komentoj, tute neŭtrale, senemocie, eble, kelkfoje, iom mirigite. Nur unu fojon mi sentis lin emociita, ĉe la ekzekuto de la rekaptitaj forfuĝintoj, kiam la rabeno ekmurmuras la kadiŝon, kaj la tuta lager*, bloko post bloko, vico post vico, kunmurmuras: jiskadal, vejiskadal. Sed eble ankaŭ tio estis nur mia emocio, ne lia.

La knabo perceptas siajn travivaĵojn kiel vojaĝon, kaj fakte ili estas vera odiseado, kun la brikfarejo por la groto de la ciklopo, kun Cajco por la insulo de Circo kaj la zal zeks** por tiu de Kalipso. Aŭ, pli ĝuste, ĝi estas speco de inicada vojaĝo dum kiu, kun ĉiu ŝtupo, li mergiĝas en suferojn kaj mizeron, ĝis la kvazaŭa forperdo de sia homeco. Kaj je la fino de tiu inicado, sur la plej profunda ŝtupo de tiu submergiĝo, dum li kuŝis sur malvarma pajlo humida pro diversaj suspektaj likvaĵoj, sur skuiĝanta vagonplanko, dum la flamo de la vivo apenaŭ flagretis, apenaŭ bruletis en li, okazis io tiel kredi: unuafoje mi estis kaptita de iu malkutima, nenormala, iu timema, kvazaŭ mallerta sento – eventuale la amo, mi kredas. Por mi, ĉi tiu bruletanta, flagretanta, nekredebla amo estas la ĉefa mesaĝo de la romano, kaj ne tiu spite provoka Malamon...mi malamas...ĉiujn, kiun, fine de la romano, jam ree en Budapeŝto, li alĵetas al la demando de la ĵurnalisto.

La lasta linio de la romano respondis ankaŭ al miaj komencaj duboj pri la senco de la rememoro. Jes, oni devas rememori la historion, por ne forgesi ĝin. Ĉar la forgeso minacas ne nur tiujn, kiuj kredas jam koni la rakonton, sed ankaŭ tiujn, kiuj travivis ĝin. Tial oni devas paroli. Se ili ja demandos. Kaj se nur mi mem ne estos forgesinta. Sed mia plej granda surprizo estis konsciiĝi, ke mi misinterpretis la vorton sensorteco. Ĝi ne aludas la forrabitan junecon de la heroo. György Köves, nek la forrabitajn vivojn kaj destinojn de la milionoj kiuj ne transvivis la koncentrejojn, sed la liberecon!: se ekzistas sorto, tiam ne eblas libereco; sed se ekzistas libereco, tiam ne estas sorto, aŭ pli bone dirite[...] ni mem estas la sorto. Oni povas do kompreni kial la komunisma diktaturo prisilentis la romanon kiu, krome - meze de la plej gaja barako de la socialisma tendaro - aŭdacis proklami ke en koncentrejo ĉio tio [mankoj, mizeroj, malsato, batoj] estas komprenebla [...] sed la koncentrejo en si mem ne estas komprenebla!

La verko kaj la persono de Imre Kertész estas malkomfortaj ankaŭ por certaj dekstrulaj nostalgiuloj, kiuj volus minimumigi aŭ forgesigi la kontraŭjudajn krimojn. Kertész estas honesta atestanto – unu el la ŝlosilaj vortoj de Sensorteco estas honesto – kies atestaĵon oni ne povas tutsimple flankenŝovi. Oni ne povas akuzi lin pri kunlaborado kun la komunisma diktaturo, nek pri manko de patriotismo: ĉi tiu homo revenis el la koncentrejo al Budapeŝto kaj decidis resti en Hungario ankaŭ post 1956. Li verkadis en la hungara, la lingvo kiun li plej bone konas, kaj gajnis per sia hungarlingva verko – por si mem, sed nedisigeble de la hungara literaturo – la Nobelpremion. Kaj tamen oni atakadis lin furioze kaj senracie, eĉ – kiel konfesis du el liaj kontraŭuloj en televida elsendo – sen legi nur unu linion de li. Eble pro tio ili ne konsciis, ke Kertész jam delonge ridindigis ilin en la figuro de la bakisto.

Ŝajne mi nenion diris pri la traduko mem, sed tio estas nur ŝajno, ĉar ĝuste pri la Esperanto-traduko mi parolis ĝis nun. Ja mi legis la romanon – senhalte, seninterrompe, preskaŭ senspire – unue en la Esperanto-traduko, kaj estis nenio en la traduko, kio ĝenus tian legadon, kaj mi trovis nenion ĝenan eĉ dum la posta komparo kun la hungara originalo. Jam delonge mi enviis la tradukinton, Istaván Ertl, ĉar li hungarigis La infana raso-n de Auld. De nun, mi enviegas lin ankaŭ ĉar li elhungarigis la Sensorteco-n de Kertész.

* koncentrejo

** la sesa ĉambrego

(El “Esperanto”)