Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


La mondo atentas la ĉinan helpon al la katastrofitaj landoj

La ekstreme grandaj tertremo kaj cunamo, atakinta Indonezion, katastrofis ankaŭ multajn aliajn landojn de sudorienta kaj suda Azio kaj vekis grandan atenton de la tuta mondo. La ĉinaj registaro kaj popolo komencis grandskalan humanisman aktivadon, kion multe atentas la monda publiko. Eksterlandaj vehikloj raportis tion multe.

Taksisto pri katastrofoj de la ĉina urĝsava trupo kaj oficisto de la Oficejo de UN pri Humanismaj Aferoj diris al ĉinaj ĵurnalistoj: “La medicina taĉmento de la ĉina urĝsava trupo estas unuaranga en la mondo.” Katastrofita popolo de Indonezio esprimis koran dankon al membroj de la ĉina urĝsava taĉmento: “Ĉinio estas granda lando en mia koro!” La urĝsava agado de Ĉinio vekis grandan eĥon en la loko. Taksisto pri katastrofoj s-ro Zhang renkontis mezaĝulon en katastrofita loko. La lasta demandis: “Ĉu vi estas membro de la ĉina urĝsava taĉmento?” Sed Zhang demandis anstataǔ respondi: “De kie vi informiĝis pri tio?” La mezaĝulo respondis: “Mi informiĝis pri via alveno el televizio. La ĉina urĝsava taĉmento estas brava!”

La 2-an de januaro Efe Novaĵ-agentejo raportis, ke Ĉinio komencis kolekti mondonacon por aliaj landoj, kio estas tute senprecedenca en la ĉina historio. La Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio publikigis anoncon pere de diversaj vehikloj, esperante, ke la ĉinaj loĝantoj montros sian amon al Indonezio, Sri-Lankao, Hindio, Tajlando kaj aliaj landoj atakitaj de la terura cunamo okazinta la 26-an de decembro.

Tiu ĉi novaĵ-agentejo diris, ke sub ĉiaj cirkonstancoj la ĉina popolo estas simpatia al la katastrofitaj landoj kaj popoloj kaj malavare donacas monon kaj materialojn al ili.

La Asociita Novaĵ-agentejo de Usono raportis, ke Ĉinio promesis donaci 60 milionojn da usonaj dolaroj por helpi la katastrofitajn landojn de suda kaj sudorienta Azio kaj samtempe kun tio la medicina taĉmento de Ĉinio jam atingis Indonezion kaj flugas al Tajlando. Ĉinaj budhistoj preĝis por ke la naturaj katastrofoj ne okazu plue. La ŝtata televizio de Ĉinio forstrekis la Novjaran Vesperon funebre al la viktimoj en la naturaj katastrofoj. Ĉefministro Wen Jiabao diris: “Ni sentas la saman malĝojon.” Li diris, ke Ĉinio estas disvolviĝanta lando ofte atakata de naturaj katastrofoj kaj en malfaciloj Ĉinio ricevis helpon de multaj amikaj landoj.

La Franca Novaĵ-agentejo raportis, ke Ĉinio donis helpon al la landoj atakitaj de cunamo en la Hindia Oceano. Per siaj propraj agadoj Ĉinio montris al la tuta mondo, ke ĝi, lando kun plej granda loĝantaro, ludas pli kaj pli gravan rolon sur la monda scenejo. 60 milionoj da usonaj dolaroj por helpi katastrofitajn landojn estas la plej granda sumo, kiun la plej granda disvolviĝanta lando donacis unufoje al katastrofitaj landoj. Proparolanto de la Monda San-Organizo diris: “Tio estas tre kortuŝa. Tio montras, ke Ĉinio faras sian kontribuon al la najbaraj lokoj kaj la tuta mondo.” Iu diplomato el okcidenta lando diris: “Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio donacas tiom grandan sumon. Supozeble Ĉinio deziras montri sian atenton al la feliĉo kaj sekureco de la nomita regiono.”

La Internacia Ruĝa Kruco diris la 2-an de januaro, ke la ĉinaj loĝantoj aktive respondas al la alvoko de sia registaro kaj malavare donacis monon al katastrofitaj aziaj landoj kaj la sumo donacata de la ĉina popolo kreskas pli kaj pli. Reprezentanto de la Ruĝa Kruco en Pekino diris, ke de la pasinta ĵaǔdo, kiam la ĉina registaro alvokis mondonacon, la ĉina popolo aktive eĥis kaj iuj tuj venis al la oficejo de la Ruĝa Kruco, kio estas vere kortuŝa.