Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


Kial Ĉinio konstruas la Qinghai-Tibetan Fervojon

de HUICONG

La Tibeta Aŭtonoma Regiono kun totala areo de 1220 mil kvadrataj kilometroj kaj averaĝa alteco de pli ol 4 mil metroj super la marnivelo, situas sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo en sudokcidenta Ĉinio, kaj estas nomata “Tegmento de la Mondo” kaj “Tria Poluso de la Terglobo”.

La Tibeta Aŭtonoma Regiono estas unika loko de Ĉinio, en kiu ne funkcias fervojo. La postrestintaj trafikaj instalaĵoj serioze limigis disvolviĝon de la tieaj ekonomio kaj socio kaj igis la regionon, unu el la plej malriĉaj lokoj de Ĉinio. Sekve de ekspluatado en okcidenta Ĉinio, la Qinghai-Tibeta Ŝoseo ne plu povis kotentigi la bezonon de ekonomia disvolviĝo.

Jam pasis pli ol 10 jaroj post kiam ekfunkciis la unua parto de la Qinghai-Tibeta Fervojo (de Xining al Golmud). Nun ĝi jam fariĝis ĉefa trafika vojo por ekspluati Qaidam-basenon de Qinghai-provinco kaj antaŭenpuŝi ekonomian disvolvon de Qinghai-provinco kaj Tibeto. Nun pli ol 85 procentoj da materialoj bezonataj de Tibeto estas transportitaj tra Golmud. La daŭrigita parto de la Qinghai-Tibeta Fervojo (de Golmud al Lhasa) multe altigos la transportan kapablon kaj plibonigos la trafikan kondiĉon kaj investan medion de la du provincoj.

La Qinghai-Tibeta Fervojo iranta tra Qinghai kaj Tibeto, estas ĉefvojo por ligi Tibeton kaj Qinghai-provincon kun landinternaj regionoj, kaj ankaŭ grava parto de vojreto en okcidenta Ĉinio. Dank’ al ekfunkcio de la Qinghai-Tibeta Fervojo formiĝos en okcidenta Ĉinio tri-dimensia trafiko fervoja, ŝosea kaj aera, kaj komplete solviĝos la problemo pri malfacileco por eniri Tibeton.

La Qinghai-Tibeta Fervojo malaltigos la transportan koston de produktaĵoj de agrikulturo kaj brutobredado, naciaj metiartaĵoj kaj minaĵoj, kaj grandigos ties transportan kvanton. Tio akcelos la ekonomian disvolviĝon de Tibeto kaj altigos la nivelon de la popola vivo.