Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


21 ĉinaj aidosuloj donacis monon al regiono atakita de cunamo

La 4-an de januaro, kiam la ĉina popolo malavare donacis monon al la landoj atakitaj de la teruraj tertremo kaj cunamo de la Hindia Oceano, okazis kortuŝa afero en Linfen de Shanxi-provinco, Ĉinio. Informiĝinte pri la seriozeco de la terura cunamo, 21 aidosuloj faris mondonacon.

“Ni estas 21 aidosuloj, kuracataj nun en hospitalo de Linfen, Shanxi-provinco. Kvankam ni plejparte estas malriĉaj kamparanoj kaj ne havas multe da mono por helpi katastrofitajn homojn, tamen nia koro estas ligita kun la ilia. Ni volonte faras nian eblon kaj donacas po 20 juanojn (entute 420 juanoj) kaj ni petas vin transdoni la monon al homoj suferantaj de la katastrofo. Ni deziras al ili feliĉon, sanon kaj baldaŭan reprosperigon de la hejmloko,” tiel skribis ili en la letero al la Ĉina Ruĝa Kruco kaj tiu de Shanxi-provinco.

Ili diris en la letero: “Kiam ni estis minacataj de la Morto, la ŝtato kaj socio donis al ni sinceran helpon, donacis al ni monon kaj materialojn, senpage kuracis nin kaj per tio donis al ni firman volon venki la malsanon. Kaj dank’ al tio ni daŭre vivas. Ĉi-foje, kiam okazis teruraj katastrofoj, ni esprimas nian profundan simpation kaj koran kondolencon al la viktimoj de la landoj atakitaj de la cunamo.”

Ricevinte la mondonacon, respondeculo de la Ruĝa Kruco de Shanxi-provinco diris: “La aidosuloj mem bezonas nian helpon, sed ilia amo al aliaj kaj kontribuo al la socio estas kortuŝaj.”