Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


Ĉina helpa taĉmento alportis konsolon kaj ĝojon al regionoj trafitaj de cunamo

de ZHAO YAHUI

“Mi amas vin, Ĉinio...” Posttagmeze de la 4-a de januaro, el la rifuĝejo Lampaya en la antaǔurbo de Banda Aceh en Indonezio elflugis ridoj de tempo al tempo. Ĉirkaŭante la membrinojn de la ĉina kuraca taĉmento kelkaj knabinetoj diris tiun frazon en la malflua ĉina lingvo, kiun ili ĵus lernis.

Alveninte al Lampaya eble vi ne kredas pro la gaja etoso, ke tie estas rifuĝejo. Sed escepte de la ridoj de homoj, ĉio antaŭ viaj okuloj -- simplaj kaj kaosaj tendoj, homoj en malordaj vestoj kaj multe da vunditoj montras, ke tie vere estas rifuĝejo.

Fakte la lokanoj suferis grandan doloron antaŭ 8 tagoj. La urbeto Blang Padong, kie ili loĝis, havis pli ol 6000 homojn antaǔ la cunamo, sed nun restas nur 1500 homoj pro la katastrofo. Ankaǔĉiuj domoj estis detruitaj. Eltenante la grandan malĝojon kaj suferon, la postvivantoj devas konstrui provizorajn kaj simplajn domojn en la baŝoaroj kaj palmaroj.

Pro la cunamo la rifuĝintoj ne nur perdis siajn familianojn, sed ankaǔ estis vunditaj mem. Tial ili tre bezonis kuracan helpadon. Ĝuste tiam alvenis kuracistoj de la ĉina internacia helpa taĉmento. Dum 2 tagoj ili kuracis pli ol 550 vunditojn kaj malsanulojn. La 24-jara Hasra diris al mi: “Ni bezonas multajn kuracistojn pro la serioza katastrofo. La alveno de la ĉinaj kuracistoj multe helpis nin. La ŝultro forte doloras min, frapite de tabulo, kiu estis alportita de la cunamo. Dank’ al la kuracistoj, mi estas trankvila nun.”

Kuracante la membroj de la taĉmento popularigis sciojn pri malsano-prevento, faris laboron kontraŭ epidemio kaj disdonis antisepsaĵojn. Pro siaj belaj ridetoj la 4 membrinoj fariĝis plej bonvenaj al geknaboj. Kien ili iris, tien la geknaboj ilin sekvis. Multaj el la geknaboj povas diri en la ĉina lingvo: “Ĉinio, Pekino, mi amas vin...”

La lokanoj estas kortuŝitaj de la agoj de la ĉinaj kuracistoj. Ili havas profundan impreson pri la ĉina internacia helpa taĉmento. Kiam ili vidis la ĉinan kuraciston, ili ridante kriis “China” kaj starigis sian dikfingron. Astri Yulia, 21-jara studento, diris: “Mi tre amas Ĉinion kaj ĉinajn kuracistojn. Ili estas tre bonkoraj!” Iu maljunulo propramane plukis fruktojn de sia arbo kaj donacis ilin al la taĉmento. La 52-jara Burhanuddin, alte estimata en la urbeto Lampaya, diris al la ĉinaj kuracistoj: “Vi, bravaj, Ĉinio, tre granda!” Pli multe da katastrofitaj popolanoj donacis siajn elkorajn ridetojn al la ĉinaj kuracistoj por danki ilin.