Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


Ĉinaj urĝsavaj taĉmentoj en katastrofitaj lokoj

de LUO QINWEN

“Vi povos labori ĉi tie, se vi ne timas malpurecon kaj fiodoron.” Tion diris novzelanda akordiganto al la membroj de la specialista taĉmento por DNA-ekspertizo en iu templo uzata kiel provizora sepultejo en suda Tajlando. La ĉinaj specialistoj senhezite restis tie por fari DNA-ekspertizon por identigi la viktimojn.

Nun ili jam komencis preni specimenojn por DNA-analizo. Sed en la 2-a de januaro ili ankoraŭ ne povis komenci la laboron, ĉar la bezonataj aparatoj ankoraŭ ne atingis la lokon. Ili povus reiri al Phuket-insulo por iom ripozi. Sed la taĉmentanoj senhezite restis kaj helpis en traktado de kadavroj.

En la 1-a de januaro, nome unu tagon post sia atingo al Tajlando, ili jam traktis en alia templo 50 kadavrojn de viktimoj de la cunamo. Ili ne scipovas la tajlandan lingvon kaj ne povis skribi noton pri la nekropsio, tial ili ne povis memstare trakti kadavrojn kaj nur faris helpadon.

En ekzamenado de la kadavroj de la viktimoj oni devis marki la horon, daton kaj lokon de trovo de la kadavroj, numeri ilin, detale noti la fizionomion, vundon, operacian spuron, anormalan fenomenon de la kadavroj, diĝite filmi la kadavrojn, kolekti kaj bone konservi la postlasaĵojn de la mortintoj. La specialistoj atenteme faris laboron plenumeblan por ordinaraj medicinistoj.

Ili estas junaj. La plej aĝa estas 32-jara kaj la malplej aĝa estas 22-jara. Ili devis elteni haladzon de la kadavroj kaj ŝvitegis en la dikaj izolaj vestoj. Sed ili neniom retiriĝis kaj bone sciis, ke rapida putriĝo de la kadavroj malfaciligas DNA-ekspertizadon.

Deng Yajun, doktorino de la Pekina Geno-instituto sub la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj estro de la specialista taĉmento, diris al mi: “Ni ne mendis reiran flugbileton. Ni restos ĉi tie tiom longe kiom oni bezonas. Ni venis por humanisma helpo por la katastrofita loko laŭ nia povo.”

En la katastrofitaj lokoj en suda Tajlando laboras ankaŭ helpantoj el Francio, Germanio, Aŭstralio, Singapuro, Novzelando k.a. Ankaŭ filantropiaj institucioj de Tajlando sendis tien helpantojn. Ili sinforgese laboras en diversaj anguloj de la katastrofitaj lokoj. Kaj tien oni senĉese sendas mondonacon al diversaj lokoj de la mondo.