Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


Ĉinoj monhelpas la landojn atakitajn de cunamo

Ankaŭ la ĉina popolo sentas grandan doloron pro la katastrofo de cunamo de la Hindia Oceano. En la 4-a de januaro, kiam ĉinoj revenis al sia laboro post 3-taga rizopo,* ilia unua afero estis fari monoferon al la katastrofitaj lokoj pro cunamo. Ĉiuj esprimis, ke la homoj en la mondo devas helpi kaj ami unu alian.

78-jara pekinano Zhou Jin oferis 1800 juanojn, ŝian tutan sumon de la kontanta mono. Ŝi diris, ke ŝi sentas doloron aŭskultante televizian raporton ĉiutage kaj volonte faros ion plenumeblan.

La monoferejoj establitaj en la 31-a de decembro 2004 estas vizitataj de seninterrompa fluo da oferantoj. Laboranto de monoferejo Zhang Ye diris: “Ni ne faras propagandon, sed oni venas kun granda simpatio.” Ŝi diris: “Helpi homojn en malfaciloj kaj kune trapasi krizan momenton, tio estas komuna sento de la homaro kaj devo de ‘monda civitano’.”

Ankaŭ monoferejoj en Ŝanhajo estas frekventataj de monoferantoj. 80-jaraj geedzoj venis brako en brako kaj oferis 4000 juanojn. Monoferis ankaŭ kamparano-laboruloj, studentoj, turistoj… Ĉino spertinta la katastrofon de cunamo dufoje venis oferi monon.

La oferitaj monsumoj estis malsamaj, sed la amo estas sama. Multaj laboruloj de iu prilaborejo de manĝaĵoj de Zhengzhou venis el la kamparo kaj ne estas bonhavaj, sed ili malavare monoferis por la katastrofitaj alilandanoj.

Ĝis nun la Ĉina Junulara Federacio kaj Fonduso de Ĉinaj Geknaboj oferis milionon da juanoj al la katastrofitaj gejunuloj. La Ĉina Federacio de Sindikatoj oferis al la sindikatoj de la katastrofitaj landoj 3 milionojn da juanoj. La kompanio (grupo) TCL oferis 3 milionojn da juanoj. La kompanio (grupo) Huawei donacis al Tajlando, Srilankao, Indonezio kaj Bangladeŝo po nombron da telekomunikaj ekipaĵoj en valoro de 500 mil usonaj dolaroj. Kaj la fama ĉina templo Shaolin en Henan petis la Ĉinan Budhisman Asocion transdoni 400 mil juanojn kiel mondonacon.

Wang Xiaohua, estro de la Interkomunika Departemento de la Ruĝa Kruco de Ĉinio, diris: “En la okazo de la katastrofo de cunamo la ĉinoj montras kortuŝan fervorecon. Oni senĉese telefonis al ni por oferi monon. Tio plene montras la helpemon de la ĉina nacio.” Ĝis nun la Ruĝa Kruco de Ĉinio helpis la katastrofitajn landojn per 660 mil usonaj dolaroj.

Li diris: “Tio ne estas la unua fojo por la ĉinoj helpi katastrofitajn popolojn eksterlande. En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento la ĉinoj monhelpis malsatajn afrikanojn, kaj poste la malfeliĉajn homojn pro la milito en Afganio kaj Irako. Sed la lastfoja monofero estas rekorda.”

----------------------------------------

* Salajratoj de Ĉinio rajtas ripozi en sabato, dimanĉo, la Novjara Tago, la unuaj tri tagoj de majo kaj oktobro, kaj ankaŭ en la unuaj tri tagoj de la Printempa Festo; kaj se la festoj koincidas kun sabato aŭ dimanĉo, oni rajtas ripozi ankoraŭ samajn tagojn en la sekvanta semajno.