Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


UN laŭdas Ĉinion pro ĝia helpo al
katastrofitaj landoj

La 4-an de januaro, en la stabo de UN, Nov-Jorko, asista ĝenerala sekretario de UN pri humanismaj aferoj laŭdis la helpon de aziaj landoj al la landoj atakitaj de teruraj tertremo kaj cunamo. Li diris, ke Ĉinio kaj Hindio estas inter la plej grandaj helpantaj landoj.

Li diris, ke post la terura cunamo li plurfoje intervidiĝis kun reprezentantoj de Ĉinio kaj Hindio. La du landoj donacis ne nur monon, sed ankaŭ multe da urĝe bezonataj materialoj kaj faris grandan helpon al la internacia urĝsava laboro.

Li laŭdis iujn malriĉajn landojn, kiuj malavare donacis monon kaj materialojn al la katastrofitaj landoj.Li diris, ke ankaŭNepalo kaj Orienta Timoro faris aktivan urĝsavan laboron kaj senprecedence grandan helpon al la katastrofitaj landoj. Li estis kontenta ankaŭ pro la helpoj de la landoj ĉe la Persa Golfo.