Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


Ĉinio garantios perfektan sendon de monhelpo de la ĉina popolo al la landoj katastrofitaj de cunamo

Kun simpatio al la hind-oceanaj landoj katastrofitaj de cunamo, la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio alvokis al la tuta lando monoferon en la 1-a de januaro de 2005. Samtempe kun tio la ministerio establis specialan administracion por organiza akordigo, datena kolekto kaj informo-publikigo.

Monoferon akceptas la Ruĝa Kruco de Ĉinio kaj ĝiaj lokaj filioj, la Ĝenerala Filantropia Asocio de Ĉinio kaj ĝiaj lokaj filioj kaj la tieaj registaraj fakoj pri civilaj aferoj. La mono akceptita de aliaj administracioj kaj sociaj organizoj devas esti transdonita al la supre menciitaj ruĝkrucaj, filantropiaj kaj civilaferaj fakoj. Ekde la 4-a de januaro la Ruĝa Kruco de Ĉinio, la Ĝenerala Filantropia Asocio de Ĉinio kaj lokaj civilaferaj departementoj devas ĝustatempe raporti al la Ministerio de Civilaj Aferoj la monoferadon de la respektivaj lokoj.

La ministerio promesis, ke ĝi plifortigos la administradon de la donacitaj materialoj kaj ĝustatempe nuligos diversformajn kontraŭleĝajn monkolektadojn kunage kun koncernaj fakoj. Akcepto de monofero estos submetita al koncernaj leĝoj kaj difinoj kaj devas havi perfektajn procedojn, specialan konton, plenrajtigitan prizorganton kaj klaran kontadon.

Wang Xiaohua, estro de la Interkomunika Departemento de la Ruĝa Kruco de Ĉinio, diris, ke la filioj de la Ruĝa Kruco de Ĉinio rigore observos la “Principojn kaj Regulojn de la Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento por Helpo Okaze de Katastrofoj” kaj komunikos la staton de kolektado de monofero al la Internacia Federacio kaj Ruĝkrescentaj Societoj. Ankaŭ la federacio ĝustatempe publikigos al la socio la staton de kolektado kaj uzado de la monhelpo. Kaj la Ruĝa Kruco de Ĉinio, transdonante helpmonon kaj materialojn, petos la Ruĝan Krucon de la helpataj landoj komuniki la uzadon de la helpmono.

La Ruĝa Kruco de Ĉinio obsevos ne nur la internaciajn regulojn, sed ankaŭ la koncernajn difinojn de la Financa Ministerio de Ĉinio pri oferado. Oni regule komunikos per diversaj vehikloj la staton de monkolektado, akceptos kontrolon de la publiko kaj ekzamenon de kontokontrolaj departementoj, por ke la monhelpo bone atingu la katastrofitajn landojn.