Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


Mi eskapis el la cunama malfeliĉo

Fama usona filmstelo Leonardo de Holivudo iam ludis la ĉefan rolon en la filmo “Strando”, kies belaj pejzaĝoj mirigis multe da rigardantoj. La pejzaĝoj estis filmitaj ĝuste en la insuleto Koh Phi Phi en la suda parto de Tajlando kaj en la lastaj jaroj la loko nomata homa paradizo estis multe vizitata de tutmondaj turistoj. La terura cunamo okazinta fine de 2004 atakis tiun belan lokon.

Zhang Qi estas filino de ĉina esperantisto Zhang Haiping. Jam en sia infanaĝo ŝi ofte vizitis la Ĉinan Esperanto-Ligon, kie laboris ŝia patro. Pro Esperanto ŝi multe aspiris al la ekstera mondo. En la lastaj jaroj ŝi vizitis multe da belaj lokoj kaj fine de 2004 ŝia vizito al la insuleto Koh Phi Phi havigis al ŝi multe da novaj scioj pri turismo, pri la mondo kaj pri la homa vivo.

Kiel postvivinto de la terura katastrofo, reveninte la patrion, ŝi estis multe intervjuita de vehikloj. Ankaŭ mi vizitis tiun feliĉan knabinon postvivintan la teruran cunamon. Kvankam la ruiniga cunamo okazis antaŭ pli ol duon-monato, tamen kiam oni mencias tion, ŝi montriĝas ankoraŭ terurita. Estas imageble, ke la postsigno de tiu animskua rememoro ne malaperos en la proksima estonteco. Sube estas ŝia rakonto:

Mi kaj mia amiko informiĝis pri la insuleto Koh Phi Phi kaj ĝiaj mirindaĵoj. Oni diris al mi, ke ĝi estas “unu el la dek plej belaj turismaj lokoj de la mondo”, “strando de junaj geamantoj”, “homa paradizo” ktp. Tie oni faris multe da filmoj kaj MTV. Ĝi troviĝas en la suda parto de Phuket, Tajlando. De ĝi al la centro de Phuket oni devas ŝipveturi 3 horojn. Ĝi estas malgranda kaj por fari pasumadon laŭ ĝiaj bordoj oni bezonas nur dekojn da minutoj. Eŭropanoj kaj amerikanoj ofte prenas ĝin kiel idealan somerumejon. Tie la vetero estas serena, ĉielo estas lazura, akvo klara, strando pura, aero freŝa kaj prosperas altaj kokosarboj, inter kiuj punktiĝas bonordaj budoj. De novembro ĝis februaro de la sekvanta jaro la loko eniras en sian turisman sezonon. En la tago de Kristnasko vigla dancado daŭras la tutan nokton kaj profunde impresas ĉiujn turistojn. Ni laboris la tutan jaron kaj jarfine ni volis iom distriĝi kaj veturis tien por ĝui la feriojn.

La 26-an de decembro, gaje pasiginte la Kristnaskon la tutan nokton, oni ellitiĝis malfrue. Je la naŭa horo kaj kvindek minutoj, kiam oni sin distris en la maro, mi kaj mia amiko trinkis kafon, banate en la sunlumo iom malproksime de la marbordo. Subite mi vidis, ke ondego forĵetis turiston tre malproksimen. Ĉiuj leviĝis, ne sciante kio okazis. En palpebruma daŭro venis ondegoj unuj post aliaj. Oni komencis krii el la tuta gorĝo kaj plenforte kuris foren de la bordo. Ankaǔ mi ne sciis, kio okazis. Sed vidante, ke la aliaj freneze kuris, mi teruriĝis. Mia amiko kaptis mian manon kaj ni freneze kuris al la loko kompare alta. La ondegoj rapidege postkuris nin kaj ni tute perdis la forton por returni nian kapon kaj povis nur kuri antaŭen. Unue la akvo superis niajn piedojn, poste niajn genuojn kaj en nur kelke da sekundoj jam atingis nian bruston kaj plurfoje eĉ superis mian kapon. Domoj ruiniĝis atakate de la furiozaj ondoj, pecoj kaj pecoj da mebloj, kiaj tiuj de sofoj, tabloj kaj seĝoj sencele frapis unuj kontraǔ aliaj kiel ebriuloj. Oni vundiĝis pro tio. Mi englutis kelke da buŝoj da amara akvo. Mi jam ne povis plu kuri. Kaj en la momento, kiam mi sentis, ke mi tuj mortos, sud-afrikano etendis manon al mi ĉe lumturo. Helpate de aliaj, mi eniris en la lumturon kaj venis ankaǔ mia amiko, kiu disiĝis de mi en la akvo. Tajoj, eble lokaj ĉiĉeronoj, diris, ke ni devas retiriĝi al la malantaŭa monto. En nur dekkelkaj minutoj la montodeklivoj jam pleniĝis de centoj da homoj kaj sub niaj piedoj estis senlima maro.

Kvankam ni atingis la monton, tamen ĉiuj maltrankviliĝis, ke la akvo leviĝos plue, ĉar la monto altas nur iom pli ol 100 metrojn. Ni trankviliĝis nur tiam, kiam la ondoj kvietiĝis. Mi rimarkis, ke preskaŭ ĉiuj estis vunditaj. Oni elprenis poŝtelefonon por kontakti la eksteran mondon cele ricevi helpon. Post mallonga tempo, alflugis helikoptero kaj iuj serioze vunditaj personoj estis transportitaj aliloken. Sur la monto mi pasigis neforgeseblan nokton. La turistoj el diversaj landoj helpis kaj konsolis unuj aliajn. Ĉiuj elprenis siajn poŝtelefonon, manĝaĵojn kaj akvon por ke la aliaj kune uzu kun ili. Iuj ŝaltis sian radioaparaton por aŭskulti informojn pri la katastrofo. Nur tiam mi sciis, ke tio estas cunamo. Iuj ŝerce nomis nian grupon UN sur la insuleto Koh Phi Phi.

Ni atendis en maltrankvilo 24 horojn kaj nur tiam grandaj savboatoj de tajlanda registaro forportis nin unuj post aliaj. Ni returnis la kapon kaj vidis, ke la insuleto Koh Phi Phi havas nur du sporadajn montpintojn super la akvo. Oni diris, ke post retiriĝo de la tajdo malaperis jam la antaŭa homa paradizo kaj anstataǔ la belaj pejzaĝoj tie vidiĝis timigaj fenomenoj: kuŝis centoj da kadavroj.

Ni revenis en la insulon Phuket. La tajlandaj volontuloj portis ĉiujn vunditojn al hospitalo por senpagaj ekzameno kaj kuraco. Tie ni renkontis oficistojn de la Ĉina Ambasado en Tajlando. Ankaŭ la ĉinaj diplomatoj faris eblan helpon al ĉinaj civitanoj atakitaj de la terura cunamo. Ĉar niaj pakaĵoj plejparte restis en Phuket, tial nia perdo ne estis granda, kaj estis tre feliĉe, ke niaj flug-biletoj estis konservitaj, tial ni glate revenis en Pekinon.

Ŝia rakonto kvazaŭ kondukis nin al la katastrofejo. La cunamo estis malkompatema, tamen en la malfeliĉaj tagoj Zhang Qi ricevis grandan helpon de aliaj. Dum sia rakontado ŝi plurfoje kun granda dankemo menciis la tajojn, kiuj alvokis ŝinretiriĝi, kaj la sud-afrikan turiston, kiu etendis manon al ŝi en ŝia kriza momento. Ĝuste tiuj homoj sentigis al ŝi la homan amon kaj humanisman forton. Kiel ĉina civitano kaj precipe pro sia travivaĵo en la terura cunamo en la Hindia Oceano, reveninte la patrion, Zhang Qi same kiel aliaj ĉinoj donacis grandan sumon al la katastrofitaj lokoj.

(Rakontita de ZHANG QI, redaktita de JIANG LIMIN)