Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


Ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio ĉeestis la ministran konferencon de regiona kunlaboro
de cunama alarmo

La 29-an de januaro Li Zhaoxing, ministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, ĉeestis la ministran konferencon de regiona kunlaboro de cunama alarmo, okazintan en Phuket, Tajlando.

Li diris en la konferenco, ke post la cunama katastrofo okazinta en Hindia Oceano la ĉinaj registaro kaj popolo aktive partoprenis en savado, laŭeble helpis la plagitajn landojn kaj subtenis ilin en rekonstruado per mondonaco de 1.2 miliardoj da juanoj. La ĉina registaro subtenas kaj partoprenas la internacian kaj regionan kunlaboron de alarma sistemo pri cunamo.

Li emfazis, ke rekonstruado estas peniga kaj longtempa tasko, kiu postulas de la internacia socio daŭran subtenon kaj plenumon de la promesoj kun la celo garantii efikan, ordan kaj daŭran rekonstruadon. En la rekonstruado oni devas akcenti realan rezulton, konformi al la reala bezono de la plagitaj landoj, respekti iliajn dezirojn kaj alpreni avangardajn teknologiojn. Starigo de efika regiona alarma sistemo pri cunamo estas nedisigebla de harmonia kunlaboro kaj starigo de kapabloj. La internacia socio devas fortigi fundamentajn kapablojn de la disvolviĝantaj landoj, akcelante kunlaboron kun ili en forigo de malriĉeco, konstruado de fundamentaj instalaĵoj, edukado, trejnado kaj ekspluatado de homaj riĉfontoj. Por helpi la plagitajn landojn establi reton de observo kaj alarmo de tertremo kaj cunamo, Ĉinio proponis starigi observan, preventan kaj taksan sistemon pri gravaj katastrofoj kaj okazigis seminarion pri tertrema kaj cunama alarmo kadre de Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj.

La konferencon ĉeestis ministroj kaj altrangaj oficistoj de pli ol 40 landoj kaj regionoj kaj delegitoj de pli ol 10 internaciaj kaj regionaj organizoj. La tajlanda ĉefministro ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladon. Ĝenerala sekretario de UN Annan sendis delegiton al la konferenco.