Unua paĝo >> Socio >> Junularo


Dum la tagoj plenaj de E-etoso

La aŭtoro laboras en la Pekina Internacia Poŝtoficejo. Li partoprenis la 89-an Universalan Kongreson de Esperanto kiel volontulo de poŝt-servo. Post tio li publikigis artikolon pri la kongreso en la ĵurnalo "Pekina Junularo". Ni ĝin Esperantigis kaj prezentis al vi ĉi-sube.

--- La Red.

de YAN YUXIANG

Inter miaj kelkfojaj volontulaj servoj min plej profunde impresis tiu por la 89-a Universala Kongreso de Esperanto.

Somere de 2004 okazis en Pekino la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. Mi partoprenis ĝin kaj servis por ĝi kiel volontulo. Antaǔ la kongreso mi havis plenan memfidon pri mia tasko, ĉar mi ofte kontaktiĝas kun fremdlandanoj dum la laboro en la Pekina Internacia Poŝtoficejo kaj kapablas iom paroli angle. Sed la reala situacio estis ekster mia atendo. Jam en la unua tago de la kongreso mi rimarkis, ke la angla lingvo estis senutila ĉi tie, ĉar ĉiuj kongresanoj parolis Esperanton, kiun mi ne aǔdis antaǔe kaj kies prononco estis iom stranga por mi. Mi trovis, ke iuj el ili ne scias paroli angle, sed multaj el ili scipovas paroli angle, tamen ili persistis en parolado de Esperanto en la kongresejo, inkl. de tiuj, kiuj venis de anglalingvaj landoj. Foje mi prezentis en la angla lingvo memorigajn poŝtmarkojn pri la kongreso al iu usona kongresano. Finaǔskultinte mian prezenton, tiu afabla maljunulo torente alparolis min tute en Esperanto, tio min embarasis, ke mi sciis nenion alian fari ol rideti amare.

Por ne plu paroli per gestoj, mi eklernis Esperanton de LKK-anoj. Mi kaj miaj kolegoj reciprokis Esperante: “Saluton” kaj “Dankon”. Iom post iom multiĝis interŝanĝoj inter mi kaj kongresanoj. Kiam Esperantaj vortoj elpuŝiĝis el mia buŝo, kongresanoj direktis al mi intimajn rigardojn, el kiuj mi rikoltis ĝojon kaj trankvilon. Maljuna kongresanino el Japanio plej profunde kortuŝis min per tio, ke dum paŭzo de kunvenoj ŝi pacience ĝustigis mian Esperantan prononcadon kaj donacis al mi la de ŝi propramane faritan paper-gruon, sur kies flugiloj estas skribita “Mondo — Paco”. Nun mi ankoraŭ bone memoras la prononcon de la de ŝi instruitaj E-vortoj kaj bone gardas la paper-gruon en tirkesto de mia tablo. Mi certe konservos ĝin kiel valoran donacon kaj ne forgesos tiun afablan japanan esperantistinon.

En la tagoj plenaj de E-etoso mi lernis kaj komprenis alian lingvon – sincera rideto, kiun komprenas ĉiuj homoj en la mondo. Mi pensas, ke ĉiuj volontuloj devas koni, kompreni kaj popularigi ĉi tiun lingvon. Mi deziras, ke ili transportu ĝin al la tuta mondo.