Unua paĝo >> Socio >> Junularo


Dalong, ĉu vi bonfartas en fremda loko?

de WANG XINLING

Orienta Placo estas unu el la modernaj komercaj distriktoj de Pekino, kie svarmas multaj ĉinaj kaj alilandaj komercistoj. La de mi intervjuita usonano Mike estas unu el ili. La 30-jara Mike Williams akiris kontan magistrecon de komerca administrado en la Ŝtata Universitato de Arizono de Usono. Nun li estas direktoro de la Angla-lingva Kultura Centro de Wall-strato en Pekino. Li vivas en Ĉinio jam 4 jarojn kaj edziĝis kun ĉinino. Kelkfoje li aperis en ĉina televida programero. Interparolante kun li, oni sentas plezuron kaj harmonion.

Mike Williams havas ankaŭ ĉinan nomon Dalong. Liaj kolegoj kaj amikoj kutimas nomi lin per la ĉina nomo. Ankaŭ li mem presigis tiun ĉi nomon sur la vizitkarto. “Nomu min Dalong. Mi tre ŝatas ĉinan filmstelulon Bruce Lee (Li Xiaolong, en la ĉina lingvo Xiaolong signifas malgrandan drakon), kaj rigardis preskaŭ ĉiujn liajn filmojn. Pro tio, ke mi estas pli altkreska ol li, mi donis al mi la nomon Dalong (Dalong signifas grandan drakon). Kun alteco de 1.85 metroj kaj blondaj haroj, Dalong aspektas iom maldika, sed tre sana kaj bela.

Lia kolego diris al mi: “Se vi serĉas ‘Mike’ en la kompanio, akceptistinocerte demandas: ‘Kiun Mike vi volas?’ Se vi diris, ke vi volas Dalong, ŝi tuj helpas vin kontaktiĝi kun li.” Poste, miaj kelkfojaj telefonaj alvokoj pruvis la diron de lia kolego.

Enamiĝo al Ĉinio kaj la ĉina lingvo

“Jam en mia infaneco, mi aŭdis pri Ĉinio, sed ne havis ideon pri ĝi nek povis imagi, kia ĝi estas. Nur post kiam mi vizitis Hongkong kaj Kantonon en 1997, mi havis la unuan konon pri Ĉinio. Tiam mi estis 22-jara.”

“En 1998, la fondaĵo de Edward sendis min al Ĉinio kiel volontulon por instrui la anglan lingvon. Tion firme oponis miaj gepatroj pro zorgo pri mia sekureco. Fine mi konvinkis ilin kaj iris al la Normala Lernejo de Weifang, Shandong-provinco por labori tie 2 jarojn laŭ interkonsento.” Weifang estas urbeto meze de Shandong-duoninsulo, kie pli-ol-20-foje okazis la Internacia Kajta Festivalo. En la jaro, kiam Dalong venis al Weifang, la loko estis konfirmita kiel “Urbo de Kajtoj en la Mondo”. Dum la tagoj en Weifang, Dalong enamiĝis al Ĉinio. “En mia hejmloko, mi havas aŭton kaj geamikojn. Mi feriis kaj iris al renkontiĝoj de amikoj. Sed en la unuaj tagoj en Weifang, mi ofte sentis min sola. Por faciligi interŝanĝojn kun lokanoj, mi decidis lerni la ĉinan lingvon, kaj persistis en ekzercado de la lingvo, ekz., rigardi televidon, aŭskulti sonbendon, legi librojn kaj babili kun aliaj ĉine.”

Escepte de lia haŭtkoloro, kiu atentigis min, ke li estas usonano, mi preskaŭ forgesis lian ŝtatanecon pro lia flua parolado en la ĉina lingvo, kaj eĉ liaj pensmaniero kaj humureco iafoje montriĝas ĉin-stila. Kiam mi laŭdis, ke li bone konas Ĉinion aŭ li tre lerte parolas ĉine, li ege ĝojis kaj dankis min elkore. Kiam mi demandis, kiom li scias pri Ĉinio, li respondis kun modesteco: “Je unu procento.”

Bedaŭro en grimpado sur E’mei-monto

Kiam Dalong laboris kiel instruisto en Weifang, lia monata salajro estis 1000 juanoj (siatempe ĉ. 8.3 juanoj egalas al unu usona dolaro), el ili, 300 juanoj estis uzitaj por ĉiutaga vivo, dum la aliaj por vojaĝo en feriado. Por ŝpari monon, li ĉiam vojaĝis per trajno kaj ofte tranoktis en malgranda kaj malmulte kosta gastejo. Tiele, li sola vizitis multajn lokojn en Shandong-provinco, Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono kaj Sichuan-provinco. “Nur tiel, mi povas vere komprenis pensadon, kulturon kaj vivmanieron de ĉinoj.”

Parolante pri vojaĝo, Dalong vidigis grandan ĝojon sur vizaĝo. “E’mei-monto estas por mi la plej bela kaj ankaŭ estas unika monto, kiu venkis min. Mi foje uzis tri horojn por surgrimpi Taishan-monton, kaj mi sukcese surgrimpis ĉiujn montojn, kiujn mi deziris. Sed tiu-februare mi malsukcesis en grimpado sur E’mei-monto. Komence mi supozis, ke mi surgrimpos ĝin en tri aŭ kvar horoj. Sed fakte, 4 horoj pasis, mi ankoraŭ ne vidis la montpinton, kaj tiam ekneĝis. Miaj vestoj estis tre maldikaj. Sur mia korpo estis kaj neĝo kaj ŝvito. Ĉu daŭrigi la grimpadon aŭ malsupreniri? Hezito regis min. Poste, mi tranoktis en templo sur montdeklivo. En la sekvanta tago, mi ellitiĝis je la 6-a, kaj post matenmanĝo kun bonzoj, mi daŭrigis mian grimpadon. Post 4 horoj, mi forlasis la grimpadon pro forta malvarmo.” “Se ne estus tiel malvarme, se mi portus kun mi sufiĉe dikajn vestojn, mi certe surgrimpus la montpinton.”

Feliĉa vivo en fremda loko

Plenuminte la interkonsenton por du jaroj, Dalong revenis al Usono. Li studis por konta magistreco de komerca administrado en la Ŝtata Universitato de Arizono kaj samtempe laboris kiel analizisto por valorpapera investado dum libera tempo. Sed en feriado li certe revenis al Ĉinio por vidi sian amatinon Xiaohui. Nun ŝi estas lia edzino.

“Ni enamiĝis unu al la alia antaŭ 6 jaroj kaj geedziĝis pasintjare. Kiam ni decidis vivi kune, ŝi estis en Weifang kaj mi en Usono. Pro diferenco de la ŝtataneco kaj kulturo, niaj gepatroj forte oponis nian amorilaton, sed mi kaj Xiaohui persistis.” En la jaro 2003, Dalong denove revenis al Ĉinio pro amo kaj Xiaohui lernis tiam en la Pekina Universitato por magistreco. Post multaj malfacilaĵoj, la gepatroj de Xiaohui finfine akceptis sian usonan bofilon.

“Lastatempe, miaj bogepatroj venis al Pekino kaj gastis ĉe ni kelkajn tagojn. Mi kaj Xiaohui akompanis ilin al la Granda Muro. Xiaohui kaj mia bopatro haltis post duon-hora grimpado, dum mi kaj mia bopatrino sukcese grimpis sur la supron. Ambaŭ ni ne sentis nin lacaj.” La hejmloko de Xiaohui estas en Qingzhou, Shandong-provinco, ŝia patrino parolas en la loka dialekto. Akompanante sian bopatrinon en grimpado sur la Granda Muro, Dalong babilis kun ŝi en la Shandong-a dialekto. Preterpasantoj estis surprizitaj ke tiu eksterlandano povas paroli en la Shandong-a dialekto. “Mi volas plaĉi al miaj bogepatroj, kaj doni al ili impreson, ke mi estas ilia bona ‘duonfilo’.”

Nun Xiaohui laboras kiel konsilantino en filio de la Angla-lingva Kultura Centro de Wall-strato. Menciante sian edzinon, Dalong estis plena de feliĉo kaj ĝojo. “Ŝi aĉetas donacon pro si mem okaze de la naskiĝtago, ĉar ŝi scias, ke mi ne donacos al ŝi tiajn objektojn. Mi ŝatas donaci al ŝi praktikajn objektojn, ekzemple lakto, oranĝa suko.” Vidante mian surprizon, Dalong ridis por komprenigi min, ke li nur ŝercis. “Post kelkaj tagoj estos ŝia naskiĝtago, mi planas vojaĝi kune kun ŝi al Tajlando.”

“Mi estis en Ĉinio pli ol 4 jarojn, Shandong estas —kiel mia hejmloko, kie naskiĝis mia edzino kaj vivas miaj bogepatroj, do mi prenas Shandong-anojn kiel miajn samlokanojn. Mi tre sopiras al Shandong-aj manĝaĵoj, kaj certe manĝas bolvon da Shandong-aj vermiĉeloj ĉiufoje, kiam mi revenis al Shandong. Dum Pekino estas loko, kie mi laboras kaj vivas. Ĝi donis al mi multajn ŝancojn por gajni monon kaj monhelpi miajn gepatrojn.”

Trovi laboron pere de televida programero

En Usono li estis elstara analizisto por valorpapera investado kaj nun laboras kiel ĉefa respondeculo de la Angla-lingva Kultura Centro de Wall-strato en Pekino. Tiun laboron li gajnis en novembro de 2003, post kiam li revenis al Ĉinio kaj partoprenis programeron de la rabriko “Absoluta Defio”. La “Absoluta Defio” estas programo de la Ĉina Centra Televida Stacio pri laborigo. Multaj famaj ĉinaj kaj alilandaj kompanioj publike elektas laborantojn pere de tiu ĉi programo. Post kelkaj profesiaj ekzamenoj en televido, la sukcesinto akiras la promesitan laboron.

“Estis la unua fojo por mi tiel proksime vizaĝi al kamero, ke mi sentis grandan ĝenatecon.” “La gepatroj de Xiaohui unuafoje vidis min en la programero. Post tio, iliaj parencoj kaj amikoj telefonis al ili kaj laŭdis min. Nur tiam ili konsentis intervidiĝi kun mi.”

Dalong estis iam embarasita kaj afliktita pro ŝanĝiĝo de laboro, sed la nova laboro ebliĝis al li kunvivi kun sia edzino,servi al lernantoj de la angla lingvo, tial li jam ekamis tiun laboron.

Xu Min, kolego de Dalong, diris al mi: “Dalong estas afabla kaj tolerema al ĉiuj. Li neniam koleris kontraŭ iu ajn. Ĉiutage li iras al la laboro per metroo, kunportante manĝaĵojn preparitajn de la edzino. Se li ne alportis manĝon, li aĉetas simplajn manĝaĵojn plej malmulte kostajn.” Efektive, la Angla-lingva Kultura Centro de Wall-strato en Pekino, kie Dalong laboras, estas branĉo de la grupo CARLYLE en Vaŝingtono. La grupo havas historion de pli ol 30 jaroj kaj posedas pli ol 400 lernajn centrojn en 25 landoj. En Pekino, ĝi havas 7 lernajn centrojn kaj ĉirkaŭ 10 mil lernantojn, inter kiuj estas famaj aktoroj, elstaraj personoj en diversaj kampoj kaj altrangaj oficistoj el registaraj departementoj. En tia kultura centro, plej ordinaraj laborantoj povas gajni monatan salajron de kvar aŭ kvin mil juanoj. Dalong, kiel ĝia ĉefrespondeculo tamen vivas la vivon simplan sed feliĉan.

Zorgado pri la gepatroj

En Pekino, Dalong ankoraŭ ne havas siajn proprajn domon kaj aŭton, sed tio ne malhelpas lin ĝui la vivon plenan de ĝojo kaj feliĉo. Li bedaŭras nur pro unusola afero, ke Xiaohui ankoraŭ ne havas ŝancon iri al Usono pro vizo, nek intervidiĝi kun sia bogepatroj, kaj la gepatroj de ambaŭ flankoj ne vidas kun la alian.

Dalong estas la unua filo de siaj gepatroj. “Mia patrino tre sopiras al mi kaj deziras, ke mi vivu en Usono. Kvankam ŝi jam havas pli multajn konojn pri Ĉinio pro mi, kaj mi ĉiam diras al ŝi ke ni bone vivas en Ĉinio, sed ŝi ankoraŭ esperas, ke mi revenos al Usono kune kun Xiaohui kaj vivos apud ŝi. Mia patro estas pli prudenta, li diris, ke ne gravas, kie ni vivas, se nur ni amas unu la alian. Estos bone, se ni ofte revenos al Usono por ilin vidi.

Dalong portas sur la dekstra manartiko flavan braceleton, kiun li aĉetis dum sia 7-a vojaĝo al Francio. Li diris: “Ĝi estas simbolo de la sano kaj feliĉo. Mi esperas, ke ankaŭ miaj gepatroj kaj aliaj familianoj estos sanaj kaj feliĉaj por ĉiam.”

Post intervjuo al Dalong, mi eliris el lia oficejo. Rigardante la preterpasantojn, inter kiuj ne mankis fremdlandanoj, mi refoje memoris tion, kion diris Dalong: “Ne gravas, kie oni vivas. Kie ajn oni estas, oni devas klopodi por esti kompetenta por la laboro kaj bone plani la vivon.” Pro tio, mi pensas, ke multaj fremdlandanoj vivas en Ĉinio kaj ankaŭ multaj ĉinoj vivas fremdlande. Iasence ili ĉiuj estas kiel Dalong. Ili forlasis sian patrolandon kun malsama celo, sed ili havas similan kialon por resti, tio amo al la loka kulturo kaj medio kaj deziro pri kunfendiĝos kun la loka vivo.