Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Xu Xiuzhen – kamparano-ĉiĉerono parolanta fremdajn lingvojn

de ZUO YAN

“Ĉu vi estas Lun-panjo?”

Sub la Luna Monto en Yangshuo-gubernio de la Guangxi-a Ĝǔang-nacia Aǔtonoma Regiono, iu usona turisto demandis maljunan ĉinan virinon kun iom da miro.

Tiu maljuna virino altas nur 1.5 metrojn. En sunĉapelo, kun bruna haǔto, ŝi aspektas malgranda.

“Jes, mi estas Lun-panjo, ĉu vi ne kredas?” ride respondis la virino en la angla.

Vidinte la duban vizaĝesprimon de la usona turisto, la virino elprenis kajeron el la sako, kiun ŝi portis kun si. Sur la kajero estas multaj notoj skribitaj de turistoj en la angla, japana, korea, germana kaj franca lingvoj.

Vidinte la notojn, la usona turisto fine kredis, ke la maljuna virino staranta antaǔ ili estas Lun-panjo, kiun la amiko menciis, kaj kiu estas la plej aĝa kaj plej fama ĉiĉerono en Yangshuo-gubernio.

“Lun-panjo, mi petas, ke vi estu mia ĉiĉerono,” diris la usona turisto.

Pro ŝia famiĝo multaj fremdlandaj turistoj venintaj al la Luna Monto deziras, ke ŝi estu ilia ĉiĉerono.

La origino de la nomo Lun-panjo

Lun-panjo, kiu nomiĝas Xu Xiuzhen, estas 60-jara kaj loĝas en vilaĝeto ĉe la montpiedo de la Luna Monto.

En 1999 la Lun-monta Parko estis malfermita. Por perlabori iom da mono kaj helpi sian familion, Xu Xiuzhen, kiu neniam komercis antaǔe, ekvendis trinkaĵon kun kesto surdorse en la parko.

Iutage, kiam Xu Xiuzhen vendis trinkaĵon sur la monto, ŝi vidis du kanadajn junulojn. Unu el ili ventrodoloris grave kaj pro tio sur lia frunto aperis ŝvito. Ŝi demandis lin en la ĉina lingvo: “Kio okazis al vi?” Tiuj du junuloj ne komprenis, do ili faris gestojn. Vidinte ke la tuta vizaĝo de la junulo ŝvitis pro ventrodoloro, Xu Xiuzhen ŝmiris al li balzamon, sed tio ne efikis. Ŝi komprenigis al la du junuloj per gestoj, ke ili restu tie kaj ne iru for, ŝia domo estas proksime kaj ŝi alportos ion al ili iom poste.

Xu Xiuzhen revenis hejmen kaj faris infuzaĵon el loka herbodrogo. Poste ŝi alportis ĝin al la ventrodolora junulo, ke li trinku ĝin. Post la trinkado la junulo sentis sin iom bone. Li gestis, ke li estas malsata. Xu Xiuzhen mansvingis al la alia junulo, ke li kune kun ŝi helpu la malsanan malsupreniri la monton. Tiel la du junuloj venis al la hejmo de Xu Xiuzhen. Ŝi preparis ĉinan kamparan manĝaĵon por la du fremdlandaj gastoj.

“Nun mi ankoraǔ memoras tiun manĝaĵon -- frititaj ovoj kaj saǔrkraǔta supo, kaj la du junuloj manĝis kun granda ĝuo,” diris Xu Xiuzhen.

La du junuloj volis pagi por la manĝaĵo, sed Xu Xiuzhen ne akceptis. Ŝi diris al la du junuloj: “Vi estas honoraj gastoj de mia familio, do regali vin estas mia plezuro.” La bofilino de Xu Xiuzhen estas ĉiĉerono de Yangshuo-gubernio kaj povas paroli en la angla. Ĝuste tiam ŝi revenis hejmen, do ŝi interpretis la diron de Xu Xiuzhen al la du junuloj.

Aǔdinte tion, la du junuloj estis tre emociitaj kaj diris: “Dankon! Koran dankon! Vi faris tion kiel patrino. Maljuna, vi ankoraǔ vendas trinkaĵon sur la Luna Monto, do ni nomu vin Lun-panjo.”

Tiel la nomo Lun-panjo rapide komunikiĝis.

“Komence mi min ĝenis akcepti tiun nomon. La luno sur la ĉielo estas tiel granda, mi ne meritas la nomon,” diris Xu Xiuzhen.

Lerni fremdajn lingvojn

Guilin estas fama turisma urbo de Ĉinio, kaj kiam fremdlandaj turistoj venas al Guilin, ili senescepte volas rigardi Yangshuo. En Yangshuo estas strato nomata Okcidenta Strato. Tie servas diversstilaj drinkejoj. Multaj fremduloj pasloĝas tie unu aǔ du monatojn, eĉ unu aǔ du jarojn.

Xu Xiuzhen, kiu lernis en elementa lernejo nur 3 jarojn, ne komprenis fremdajn lingvojn kaj ne povis interparoli kun fremduloj, kaj pro tio fremduloj malofte aĉetis ŝian trinkaĵon.

“Fremdlandaj turistoj, kiuj vizitis Yangshuo, estis tre multaj, sed ĉar mi ne povis paroli angle, do ili ne aĉetis mian akvon. Aliaj vendis kelkajn kestojn da akvo, sed mi ne povis forvendi eĉ unu botelon da akvo en 3 tagoj,” diris Xu Xiuzhen. Do ŝi decidis lerni la anglan lingvon kaj ŝia bofilino fariĝis ŝia instruistino.

Sed tiam Xu Xiuzhen estis jam pli-ol-50-jara, kaj lerni la anglan ne estis facile por ŝi. Ŝia bofilino diris al ŝi: “Se fremdlandaj turistoj demandos vin pri la prezo, ili uzos la vortojn How much.” Xu Xiuzhen memoris tion post ripetado. Sed kiam ŝi eliris el la hejmo kaj atingis la Lunan Monton, ŝi jam forgesis tion. Kiam fremdlanda turisto demandis ŝin “How much”, ŝi gapis por longa tempo, sed ne povis memori, kion tio signifas. La fremdlanda turisto kapskuis kaj foriris.

Kiam ŝi revenis hejmen vespere, ŝi petis sian bofilinon instrui ŝin refoje kaj ŝi ĉiam ripetis la vortojn ĉe sia enlitiĝo. La sekvantan tagon, kiam iu fremdulo demandis ŝin “How much”, ŝi komprenis kaj starigis tri fingrojn signifantajn: tri juanoj por unu botelo da akvo. Vidinte ŝiajn tri fingrojn, la fremdulo demandis plu: “Ĉu tri usonaj dolaroj aǔ tri juanoj?” Ŝi ne komprenis.

Do en ĉiu vespero, kiam ŝi revenis hejmen, ŝi petis sian bofilinon instrui al ŝi pli multajn vortojn kaj vortkombinojn. La sekvantan tagon, kiam ŝi vidis fremdlandajn turistojn, ŝi babilis kun ili ne konsiderante, ĉu ili aĉetis aǔ ne.

“Ĉiutage mi lernis kelkajn vortojn, multaj fremduloj venis al la Luna Monto, venis ankaǔ ĉinaj studentoj. Ili instruis al mi la anglan lingvon,” diris Xu Xiuzhen.

Kun la paso de la tempo, la anglalingva nivelo de Xu Xiuzhen multe altiĝis. Ŝi ne nur povas komunikiĝi kun fremduloj dum la komercado, sed ankaǔ amikiĝis kun nemalmultaj el ili.

“La vizitantoj de la Luna Monto venas el diversaj partoj de la mondo, do estas ne sufiĉe kompreni nur la anglan. Do mi petis Daka instrui al mi la nederlandan lingvon. Li estas nederlanda komercisto en Yangshuo.”

Poste Xu Xiuzhenlernis, krom la angla kaj nederlanda, ankaǔ la italan, francan, germanan kaj japanan. Ŝi povas flue interparoli kun turistoj en la angla, nederlanda kaj japana kaj iom konversacii en la aliaj.

La plej aĝa ĉiĉerono

Kun necesa fremdlingva nivelo Xu Xiuzhen trapasis la ekzamenon por la ĉiĉerona diplomo kaj fariĝis la plej aĝa ĉiĉerono en la loko.

Kiel ĉiĉerono ŝi servis unuafoje al itala geedza paro por viziti la Lunan Monton. Ili pagis al ŝi po 2.5 usonajn dolarojn. Ŝi estis tre ĝoja, ke ŝi perlaboris kvin usonajn dolarojn en unu tago, kiom ŝi gajnis en 4 tagoj, kiam ŝi vendis trinkaĵon.

De kiam ŝi fariĝis ĉiĉerono, oni malofte vokis ŝian nomon, sed nomis ŝin Lun-panjo. Eĉ se iu menciis la nomon de Xu Xiuzhen, lokanoj demandis: “Ĉu Lun-panjo?”

Lun-panjo estas ŝatata de turistoj, ĉar ŝi ne nur bone konigis la vidindejojn, sed ankaǔ ebligis al ili sperti ĉinan kamparan vivon kaj ĝui kamparan manĝaĵon. Kiam turistoj aĉetas ion, ŝi eĉ helpas ilin marĉandi.

Ĝenerale ĉiĉerono postulas de ĉiu turisto 7.5 usonajn dolarojn por la servo. Multaj fremdlandaj turistoj preferas elekti Lun-panjon kiel ĉiĉeronon, ĉar ŝi postulas nur 2.5 usonajn dolarojn. Kelkfoje la turistoj volis pagi al ŝi pli multe. Iuj elpoŝigis dek usonajn dolarojn kaj aliaj 7.5, sed Lun-panjo rifuzis: “Dankon! Sed mi ne povas akcepti. Mi estas Lun-panjo kaj ne povas pagigi vin laǔvole. Se mi akceptus, mi ne estus Lun-panjo.”

Lun-panjo estas tre zorgema pri la aferoj de turistoj. En Yangshuo turistoj ŝatas vojaĝi bicikle. Kiam gastoj formetas la biciklojn, ŝi plukas kukurban foliaron kaj kovras la selon, por ke la bicikloj ne estu sunumataj. Se iu turisto estas mordita de moskito, ŝi enfrotas drogoherbon en ties mordlokon. Foje ŝi eĉ plezurigas la turistojn per popolkanto aǔ danco.

Lun-panjo diris, ke multaj turistoj fariĝis ŝiaj amikoj. Eĉ kiam ili revenis sian landon, ili komunikiĝis kun ŝi ofte. Ŝi faris el dika papero grandajn nomkartojn, sur kiuj estas ŝiaj nomo kaj telefonnumero. Ŝi donacis ilin al turistoj. Estas neatendite, ke ili fariĝis kara konservaĵo de multaj turistoj.