Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Maria, la unua ujgura stevardino de Ĉinio

de QIN HONGLI

Je la unua vido al Maria, mi estis allogita de ŝiaj grandaj belaj okuloj kun longaj okulharoj. En la ujgura lingvo (ujguro estas unu el la naciminoritatoj de Ĉinio) Maria signifas lunan diinon.

En 1979, 18-jara Maria fariĝis la unua ujgura stevardino de Ĉinio. Pri sia laboro Maria uzis la vortojn “laciga sed ĝojiga”. Tiam ŝi laboris en malgrandaj aviadiloj Iljuŝin-14 kaj Andonov-24. Tiaj aviadiloj flugis en la alteco de nur 3 mil metroj. En ĉiu aviadilo de la kompanio deĵoris nur unu stevardino, kiu devis plenumi ĉiujn servojn en la kajuto. Ĉiutage ŝi devis labori dekkelke da horoj en malgranda aviadilo kun malbonaj kondiĉoj.

Somere, en la aviadilo sen klimatizilo estis tiel sufoke varme, ke oni baniĝis en ŝvito eĉ sen moviĝi. Vintre Maria devis bonvenigi kaj adiaŭi la pasaĝerojn en frosto je kelkdek gradoj sub nulo, senĉese iri kaj reiri en la kajuto portante botojn pezajn je 3 kg.

Kvankam la laborkondiĉoj estis malbonaj, tamen la juna stevardino estis gaja. Maria ĉiam revis fariĝi aktorino. Ŝi pensis, ke la kajuto, kvankam malgranda, tamen ŝajnis granda scenejo, ĉar ĉiutage diversaj pasaĝeroj prezentis tie malsamajn rakontojn.

Maria klare memoris la flugon de Urumqi al Yining en 1985 per la aviadilo Andonov-24. Flugante super Tianshan-montaro, la aviadilo renkontis fortan aerfluon kaj forte skuiĝis, pro tio maljuna pasaĝerino falis en malsanon. Maria tuj aplombe donis al ŝi kuracan helpon pere de memlernitaj medicinaj scioj kaj revenigis ŝin en normalan staton. Descendante la aviadilon, la maljunulino plorsingulte diris al Maria, karesante ŝiajn manojn plenajn de bluaĵoj: “Filino mia, pardonon! Vidu, mi vundis al vi la manojn. Sen vi, mi perdus mian vivon.” Maria diris poste, ke tiam ŝi sentis sin kuracistino.

Estis rakonto pri denta protezo dum flugo de Urumqi al Pekino. Iu pasaĝerino perdis sian dentan protezon en manĝoskatoleto. Informiĝinte pri tio, Maria kaj aliaj 2 stevardinoj traserĉis lagrandajn rubsakojn. Post unuhora priserĉado ili trovis ŝian dentan protezon. Kaj la pasaĝerino diris kun emociiĝo: “La servo de la Xinjiang-a Aerkompanio estas la plej bona kaj venontfoje mi flugos ankoraŭ per via aviadilo.”

Nur en 1981 Maria akiris sian unuan uniformon el blanka ĉemizo kaj blua pantalono, kiujn oni donis en ĉiuj 3 jaroj. Tiutempe junaj stevardinoj sentis sin ege feliĉajpro posedo de tia uniformo, tial antaŭ ĉiu flugo Maria zorgeme gladis ĝin.

26 jaroj pasis nerimarkite. Maria diris, ke ŝi estas atestanto de la disvolviĝo de la civila aviadilo de Xinjiang. Kiam ŝi venis al la Xinjiang-a Civila Aerkompanio, ĝi posedis nur kelkajn malgrandajn aviadilojn. En la unuaj 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la kompanio posedis dekkelkajn malgrandajn aviadilojn kaj funkciigis 9 flugliniojn en Xinjiang. Tiam, vidinte grandajn aviadilojn el Pekino, Maria kaj ŝiaj kolegoj ege enviis kaj revis servi iutage en tia granda aviadilo.

Ĉe la fino de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, la kompanio aĉetis por si la unuan pasaĝeran jeton Tu-154, kiu flugis rekte al Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono. Ekde tiam Maria flugis en la aero kun alteco de dekmil metroj.

En 2002 la kompanio uzis ĉefe aviadilojn Boeing kaj aliajn avangardajn aviadilojn el Eŭropo kaj Ameriko. Nun 22 tiaj aviadiloj de la kompanio flugas laŭ 53 aerlinioj enlandaj kaj internaciaj.

Sekve de disvolviĝo de la nacia ekonomio la aviadiloj servis ne ekskluzive por politikaj gravuloj kaj riĉaj komercistoj, sed ankaŭ por ordinaraj civitanoj. Maria diris, ke kelkdek-jara flugado plej profunde impresis al ŝi, ke multe ŝanĝiĝis la aertrafika merkato kaj pasaĝeraro de Ĉinio. En la 70-aj jaroj de la lasta jarcento necesis atestilo por vojaĝi per aviadilo, en la 80-aj jaroj, pro malfacila aĉetebleco de flugbileto, oni devis peti helpon de konato laboranta en aerkompanio, kaj nun la aerkompanio sendas flugbileton al la hejmo de pasaĝeroj. Antaŭe pasaĝeroj ne havis postulon pri la servado, kaj sufiĉis por ili atingi cel-lokon. Sed nun la pasaĝeroj estas elektemaj en biletprezo, tipo de aviadilo, servo, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj liveritaj en aviadilo.

26-jara flugado bakis el naiva knabino Maria talentan ĉefstervadinon. Intertempe ŝi estis multe hardita kaj multfoje honorita. Nun ŝi funkcias kiel vicestrino de la pasaĝera fako de la unua flugtaĉmento de la kompanio.Parolante pri sia profesio, Maria ĉiam montris brilan rideton, ĉar ŝi atestis 30-jaran disvolviĝon de la Xinjiang-a Civila Aerkompanio.