Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Hieraŭ senlaboriĝintino, hodiaŭ mastrino

de LIU SIGONG

Aprile de 2005, en komerca kvartalo de la urbo Handan, Hebei-provinco, inaŭguriĝis bele dekoraciita restoracio, t.e. la kvara filio de kaĉo-butiko Xiangyun. La filio estas en du-etaĝa dometo kun plankareo de pli ol 1000 kvadrataj metroj. Tiutage tie svarmis gratulantoj kaj klientoj. Mastrino de kaĉo-butikoj Yin Xiangyun gaje salutis ĉiujn vizitantojn kaj afable interparolis kun ili por esprimi sian dankemon.

La amikoj de Yin Xiangyun bone scias, ke ŝi spertis multajn malfacilojn post perdo de la laboro en fabriko, sed nun ŝi fariĝis mastrino de kelkaj restoracioj.

En 1993 la Tria Plasta Fabriko, kie laboris Yin Xiangyun, falis en depresion, kaj Yin Xiangyun kaj aro da laboristoj perdis sian laboron. En tiu vespero ŝi deprimiĝis de perdo de la laboro. Ŝi larmis. Ŝia patro laboris aliloke. Ŝia patrino forlasis la familion jam antaŭ 6 jaroj. Ŝi havas 4 plijunajn gefratojn senlaborajn aŭ lernantajn. Ili ĉiuj vivis ĉe ŝi. Ŝia 3-jara filo vivis en infan-ĝardeno. La tutan familion vivtenis ŝi kaj ŝia edzo. En tiu situacio ŝi perdis la laboron.

Pro tio, ŝi multe ĉagreniĝis en la sekvantaj tagoj. Ŝi bone sciis, ke por venki la malfacilon ŝi devas fari pli da penado kaj krom tio estas neniu alia elirejo. Ĉe la komenco ŝi atentis komercadon sur la merkato. Ŝi pensis, ke profita estas komercado de vestoj kaj ŝtofoj, sed tio bezonas grandan monsumon por investo; profitaj estis ankaŭ barbirado kaj vestolavado, sed tio bezonas teknikon kaj sufiĉan lokon. Ili ja estis ne konvenaj por ŝi. Ŝi povis fari nur tion, kio bezonas malgrandan investon kaj estas facile praktikebla. Ŝi hazarde vidis, ke proksime de ŝia hejmo prosperas butikoj de kolazionaĵoj, ke la specoj estis multaj, sed malgraŭ tio mankis milia kaĉo, tre ŝatata de la loka publiko. La ideo lumigis ŝian menson kaj ŝi decidis vendi milian kaĉon.

Ŝi revenis hejmen kaj interkonsiliĝis kun la edzo pri tio. En la sekvanta tago ŝi ellitiĝis je la 4-a matene, preparis kelke da specoj da peklaĵoj kaj poton da milia kaĉo. Ŝi eldomiĝis je la 6-akaj komencis sian vendon sur la strato. En timemo kaj necerteco ŝi ne kuraĝis levi eĉ sian kapon, nek laŭte oferti. Tie ŝi silente staris 3 horojn, sed vendis tre malmulte. Ŝi povis nur reveni hejmen kaj lasi la tutan familion preni ekskluzive la kaĉon tagmeze kaj vespere. La edzo admonis: “Ĉesigu la aferon. Vi ne taŭgas por tio kaj restu hejme.” Ŝi diris nenion, sed fakte neniom submetiĝis al la malsukceso. Ŝi pensis en si: “Se aliaj taŭgas, kial mi ne?” Ŝi pensis ankaŭ, ke por sukceso ŝi povas fari ĉion, sed plej grave estas venki timemon.

Ŝi petis alian skribi la ideogramojn “Milia Kaĉo” sur tabulon, kaj fiksis ĝin sur sian ĉaron. En la sekvanta mateno ŝi denove eliris vendi kaĉon. La elpendaĵo multe helpis ŝin, ke multaj venis aĉeti ŝian kaĉon. Oni laŭdis, ke la kaligrafaĵo estas bela kaj kaĉo bongusta. La kaĉo elvendiĝis en unu horo. Ŝi ĝojis pro sia unua sukceso.

Por kontentigi la klientojn, ŝi donis grandan atenton ne nur al la pureco de la stando, sed ankaŭ al preparado de kaĉo. Ŝi aldonis al la kaĉo verdajn kaj ruĝajn fazeolojn, liciojn kaj jujubojn, kaj ŝia kaĉo estas bongusta kaj nutroriĉa, sed ne multekosta. Oni frekventas ŝian standon kaj volonte diskonigas ŝian kaĉon, tiel ke ŝin vizitas pli kaj pli multe da klientoj, kiuj nomis ŝian standon per ŝia nomo Xiangyun, kio montras ilian kontenton pri ŝia servado. La kaĉo-butiko Xiangyun rapide famiĝis tra la tuta urbo kaj ŝia komerco fariĝis pli kaj pli prospera. Post 2 jaroj ŝi havis tri filiojn.

Sekve de disvolviĝo de ŝia kariero ŝi bezonis pli da laborulojn, kaj ŝi preferis dungi senlaboriĝintojn. Ŝia entreprenado senĉese disvolviĝis kaj ŝia propra vivo multe pliboniĝis, sed ŝi neniam forgesis senlaboriĝintojn. Multaj el ili jam akiris novan laboron, helpate de registaraj departementoj kaj sociaj organizoj, dum la aliaj ankoraŭ ne trovis laboron. Xiangyun, kiu iris la similan vivovojon , tre kompatis ilin kaj decidis helpi ilin laŭ sia eblo en laborreakiro, tial ŝi volonte dungis senlaboriĝintojn. Ŝia unua dungito estis pli-ol-40-jara Zheng Aiqin, kiu antaŭe laboris en fabriko de lavtuko. Zheng diris, ke ŝi longe serĉis laboron, sed oni ne dungis ŝin pro ŝia kompare granda aĝo. Laborante en la kaĉo-butiko, Zheng venis ĉiutage tre frue por fari purigadon en la butiko. Post nelonge Xiangyun decidis, ke ŝi gvidu aliajn du laboristinojnentrepreni standon de ĝjaŭzi-oj. Post certa tempo ŝi havis la kapablon memstare funkciigi butikon. Zheng do forlasis labutikon de kaĉo kaj malfermis sian propran entreprenon. Xiangyun dungis entute 50 senlaboriĝintojn. Ŝi traktis ilin amike. Komence ŝia dungo garantiis nur ilian vivtenadon kaj poste ili kapablis mem funkciigi novan entreprenon aŭ trovis novan laborpostenon. En tio Xiangyun sentis koran ĝojon kaj sincere gratulis ilian sukceson.

Nun Xiangyun estas bonhava. Helpate de ŝi, ŝia juna frato finis sian universitatan studon kaj funkcias kiel prokuroro kaj ŝia alia frato, la plej juna, finis sian servadon en la armeo kaj laboras en ŝtala fabriko. Ŝiaj du fratinoj jam edziniĝis. Ŝia patro emeritiĝis kaj vivas kune kun siaj nepoj. Ŝia tuta familio vivas feliĉe.

Xiangyun deziras funkciigi kaĉo-butikon en Pekino en 2006. Se eble, ŝi funkciigos tian butikon eksterlande.