Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Ujgura fraŭlino Jemile

Jemile estis mia kunlernantino en la Centra Universitato de Nacimalplimultoj (Pekino). Ŝi estas ordinara ujgura fraŭlino kun brunetaj haroj kaj grandaj okuloj. Ŝi lertas en kantado kaj dancado. Ŝia amato estas ujgura junulo. Aliflaneke mi povas opinii, ke ŝi ne estas ordinara —ŝi laboris kiel instruistino en elementa lernejo en la kamparo, kaj deziris esti lernejestrino. Ŝi laboris kiel prezidantino de televida programo. Ŝi daŭre studis 2 jarojn post diplomiĝo el la universitato kaj revenis al sia hejmloko, sed ne en Pekino. Ŝi scipovas la araban, kazaĥan kaj anglan lingvojn, kaj certe ankaŭ la hanan kaj ujguran. Sed ŝi ne estas memkontenta, ŝi volas fariĝi profesoro en universitato.

Lernado estas senfina

Diplomite de kolegio, Jemile venis de urbo al la kamparo kaj laboris en elementa lernejo kiel instruistino de matematiko kaj natura scio. Vidinte, ke en la lernejo estis nur dek-kelke da lernantoj, ŝi esperis fariĝi lernejestro por kolekti monon kaj akcepti pli multe da infanoj. Ŝi venis al supera instanco kaj petis al la subgubernia estro sendi ŝin al plej malproksima kaj malriĉa lernejo kaj nomumi ŝin lernejestro. La gvidanto diris: “Vi, 17-jara, ja volas esti lernejestro?” Poste ŝi eksiĝis el la lernejo, forlasis siajn amatajn infanojn kaj komencis studi la ujguran literaturon en la Xinjiang-a Universitato.

Post diplomiĝo Jemile revenis de Urumqi al sia hejmloko en la Bayingolin-a Mongola Aŭtonoma Subregiono kaj laboris kiel televida parolistino. Post certa tempo multaj rekonis ŝin. Foje ŝia portreto aperis sur kovrilo de gazeto. Sed tiam ŝi ne estis kontenta, ke ŝi nur laŭtlegas, opiniante, ke laboro de parolisto estas simpla. Ŝi forlasis la postenon kaj komencis intervjuadon kaj redaktadon. Tiun laboron ŝi faris 2 jarojn, dume ŝi estis plurfoje premiita pro sia laboro. Sed post nelonge ŝi denove sentis nekontenton pri sia laboro. Ŝi venis al la Centra Universitato de Nacimalplimultoj por viziti la kursojn de diplomitaj studentoj.

Por akiri magistrecon ŝi studis unu jaron pli longe kaj memlernis la anglan lingvon. En septembro ŝi venis al Pekino por diplomiĝo. Ŝi baldaŭ atingos novan celon.

Nun ŝi estas fakestro de la televizia stacio de la subregiono. Krom raportado de novaĵoj, ŝi ankaŭ prezidas specialan rubrikon kaj amuzan programon.

Penema lernado

Kiam Jemile ĵus venis al Pekino, ŝi apenaŭ konis la hanan lingvon, kaj ŝiaj kutimaj vortoj estas “kion tio signifas”. Ŝia nescio pri la hana lingvo mirigis nin. Sed ĉe diplomiĝo ŝi jam posedas la hanan lingvon — povas flue paroli kaj lerte verki disertaciojn en la hana lingvo. Ŝi opiniis, ke estas necese koni la kulturon por koni la nacion. Ŝi legis multajn librojn pri la historio kaj kulturo de han-nacio kaj kredis, ke ŝi jam pli multe konis han-nacion. Ŝi ĝojis pro tio.

Seriozeco kaj obstineco de Jemile profunde impresis min. Foje mi trovis, ke ŝi erare skribis la anglan vorton “feliĉa” kiel “heppy”. Pri tio mi atentigis ŝin. Sed ŝi ne kredis. “Ĉu mi eraris?” Mi refoje certigis, kaj ŝi malfermis sian ĉiam kunportatan vortaron por konfirmi. Fine ŝi serioze diris al mi: “Jes, vi pravas!” Tiam ŝi diris al mi, ke ŝi partoprenos en altklasa ekzameno de la angla lingvo. Mi nur ridetis por kuraĝigi ŝin, ĉar mi opiniis, ke estas tro malfacile por ŝi, sed fine ŝi sukcesis.

Ni ofte nin ekzercis per tradukado el la angla en la hanan. Dum Jemile tradukis unue en la ujguran kaj poste el la ujgura en la hanan pere de helpo de aliaj. Por plenumi hejmtaskon, ŝi bezonis multe pli da tempo ol aliaj. Sed ŝi ĉiam akurate plenumis la tradukan hejmtaskon.

En la tri jaroj ŝi navedis inter sia universitato, la Pekina Fremdlingva Universitato kaj anglalingva trejna kurso. Preskaŭ ĉiuvespere ŝi legis en klasĉambro, konsultante de tempo al tempo ĉinan kaj anglan vortarojn ĉiam kunportatajn. Ŝi ofte rakontis al ni pri sia vojaĝo en diversaj lokoj dum someraj ferioj. Pli kaj pli klariĝis mia juĝo, ke ŝi ne estas ordinara ujgura fraŭlino. Ŝi tutanime penadis en sia kariero kaj vivo, kaj senĉese efektivigadis siajn revojn unu post alia.

Ŝiaj eseoj ofte aperas en lokaj revuoj. Bedaŭrinde, mi ne konas la ujguran lingvon nek povas kompreni ŝiajn verkojn. Sed post konatiĝo kun ŝi, tute ŝanĝiĝis mia koncepto pri tio, ke ujguraj fraŭlinoj scipovas nur kanti kaj danci.