Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Ruĝa, blanka kaj blua
— Tri homoj en Tibet-naciaj areoj

de WEN ZHIHONG

Same kiel mi, mia intima amikino plurfoje vizitis Tibeton kaj estis demandita pri la signifo de ŝia frekventado.

Kial vojaĝi tiel malproksimen, kial preferi turmentan vojaĝon ol komforta vivo?

Ŝi diris, ke estas multaj respondoj por la demando: por apreci pejzaĝojn, por konatiĝi kun nesiaspeculoj, por vidi pli vastan mondon, por koni sin mem.

Antaŭ 5 jaroj mi unuafoje vojaĝis al Aba, tibet-nacia aŭtonoma subprovinco en norda Sichuan-provinco, ĉar min allogis ore tegmentitaj temploj, lamaoj en ruĝa vesto, sekala vino, butera teo, senfina kontinuo da montoj kronitaj de neĝo, tre malnovaj vilaĝoj kaj longa historio.

Aŭguste de 2005 mi refoje vizitis tibet-nacian areon Ganzi en Sichuan. La temploj, neĝaj montoj kaj sekala vino jam ne estis tiel allogaj, kaj la gusto de butero fariĝis familiara, kial mi refoje enprofundiĝis en la loko kiel scivolema infano kun deziro?

Super frostega rivero flosis tibet-lingva saluto, kaj la fiksa rigardado al dio venanta de malantaŭ lamplumo estis profunda. La vizaĝoj de la homoj de tibet-nacia regiono donis al mi pli klaran kaj profundan impreson.

Mi ofte pensis, kiamaniere memori la vizaĝojn sur la altebenaĵo, la popolan vivon kaj moron nekonatajn de la ekstera mondo.

Ili estis nekonataj, silentemaj, kaj vivas malluksan vivon. Ili baniĝas en rivero, laboras sub la arda suno, ripozas ĉe granda arbo. Ili vivas malfacile sed obstine, proksime al la naturo. Ili estas vivipovaj kaj obeemaj al la destino.

Ŝajne ili neniam rememoras la pasintecon, nek zorgas pri la estonteco. Multaj el ili neniam eliris el sia tereno, kaj iliaj saĝo kaj korpo fine malaperos en la loko.

La tero kaj religio dotis ilin per ganda eltenemo.

Ruĝa ∙ Sutropresejo ∙ Knabo Ani

Antaŭ dekoj, centoj aŭ eĉ pli multe da jaroj, regis en Dege escepte ruĝa koloro.

La koloro estas tiu de cinabro, kaj ankaŭ koloro de sutropresejo Dege.

La ruĝa koloro faris la sutropresejon simila al templo. De antaŭ 270 jaroj la presejo, situanta sur la limo inter Sichuan kaj Tibeto, faris kaj kolektis 320 mil sutrajn presplatojn, kaj la de ĝi presitaj sutroj disvastiĝis al diversaj lokoj de la mondo.

Ĝi kondensigis, reproduktis kaj disvastigis la kremon de la kulturo de tibet-naciaj areoj, kaj fariĝis antikva kultura centro same kiel Lhasa de Tibeto kaj Xiahe de Gansu-provinco.

Ani, tibet-nacia knabo. Maldika kaj bruna, sed la dentoj neĝe blankaj, kaj la okuloj brilaj. Antaŭ 2 jaroj li komencis labori en la presejo. Unue li faris nur pretigadon de papero, kaj nun li jam povas fari presadon.

Mi renkontis Ani ekster la presejo, kiam mi venis al Dege antaŭ nelonge kaj estis en “sutroturniĝo” kun tibet-nacianoj. En tibet-naciaj areoj, ĉu malgranda maso da ŝtonoj gravuritaj je sutro, ĉu templo aŭ lago kaj monto, ĉe kiuj flirtas sutroflagoj, ĉiuj estas rigardataj kiel animitaj diaĵoj, kaj la popolanoj senĉese faras rondirojn ĉirkaŭ ili dum sia tuta vivo. Ili nomas tian agon “sutroturniĝo”. Ĉiu rondiro signifas, ke ili jam citas sutron unu fojon kaj estos benataj.

Ani lernis kelke da jaroj kaj iom scipovas en la han-nacia lingvo. Li kondukis min al lia parenco por mia pasloĝo kaj promesis al mi viziti la sutropresejon en la sekvanta mateno.

En la sekvanta mateno mi venis al la presejo. Antaŭ komenco de laboro de la skipo, mi sekvis Ani en kvietan halon, kie oni faras presadon.

Mi venis kvazaŭ en labirinton. La dispozicio en la ĉambro ne estas komplika, sed la lignaj bretaroj plenaj de presplatoj inter la dikaj kaj altaj kolonoj estas eksterordinare altaj, kaj oni facile perdas la vojon inter ili. Ĉiu bretaro havas 15 bretojn plenplenajn de presplatoj. Ĉiu presplato havas tenilon. Ŝtupareto estas nepre necesa por preni presplatojn el la supraj bretoj.

La bretaroj kaj presplatoj estas ruĝaj same kiel la ekstera muro de la presejo.

Ŝajne en la halo ne estas lampo, kaj la natura lumo estas malforta. La bretaroj kaj presplatoj sin kaŝas en obskuro, kaj oni ne povas vidi la finon. La plej malnovaj presplatoj de “Okmil Odoj de Prajna” estis faritaj en 1777, kaj tiuj de la du plej famaj sutroj “Kanjuro” kaj “Danjuro” — en la 18-a jarcento.

Ani diris al mi, ke presplatoj estis faritaj el ligno de ruĝfolia betulo. Oni bakas ŝtipojn en malforta fajro, ruas ilin en merdobaseno tra vintro, kuiras ilin en akvo, sekigas, rabotas kaj pretigas ilin por gravurado.

Lerta laboristo povas fini gravuradon de ideogramoj sur du flankoj de presplato en 2 tagoj, sed por gravuri bildon, oni bezonas 7-10 tagojn. Elpreno kaj redono de presplatoj devas esti registritaj. Post presado, antaŭ redono, oni devas forlavi inkon sur la platoj kaj ŝmiri ilin per butero. La tenejaj zorgantoj povas facile trovi bezonatajn platojn.

Mi atenteme eltiris platon kaj sentis grandan pezon, ke mi ne povis levi ĝin per unu mano. Mi metis ĝin sur la genuojn kaj palpis. Ĝi odoris strangan odoron, ne aroman, nek delikatan. La pezo kaj odoro de ĉiu plato ŝajne rilatis ĝian historion.

Mi iris supren laŭ ŝtuparo kaj venis al klostro sur la dua etaĝo. Tie dekoj da junuloj estis en laboro. Du junuloj formis grupon. Unu fiksas paperon kaj trempas silkan penikon en inko, kaj la alia enmetas paperon, rulpremas sur ĝi per cilindro el malfajnaj haroj. La procedo de preso estas plenumita en unu spiro. Adjektivo “rapida” ne estas sufiĉa por priskribi ilian rapidecon en laboro. Presitaj paperoj faladis kiel neĝflokoj. Mieltiris unu pecon kaj trovis, ke la literoj estas tre klaraj.

Ani estis tre serioza en la laboro. Ĉar tiu laboro estas ne nur vivteno, sed ankaŭ religia ceremonio de Ani kaj liaj samnacianoj. Ili opinias, ke ili scias budhisman veron kaj foriras de malfeliĉo post nirvano dank’ al legado de sutroj, tial ilia presado estas sankta kaj nobla misio. Ĉiu grupo devas presi milojn da paperoj kaj laborante ili senbrue legas la sutrojn.

En pli supra etaĝo mi vidis alian knabon klasifikanta sekiĝintajn paperojn. Li elprenis fuŝe presitajn pecojn kaj ordigis la taŭgajn por bindi. Kiam mi diris al la knabo “ĝis revido”, li eltiris du pecojn el la presitaj sutropaperoj kaj donacis al mi: “Bonvolu bone konservi. Se vi ne ŝatas, metu ilin almenaŭ en pura loko.”

En la longa klostro estis multe da streĉitaj ŝnuroj, sub kiuj pendis ĵus presitaj sutroj malsekaj. Venteto kaj preterpaso de homoj flirtigis ilin, kio donis al la papero vivecon.

De mateno ĝis vespero multaj tibet-nacianoj venintaj de diversaj lokoj rondiradas ĉirkaŭ la presejo murmurante sutrojn, aŭ eniras en la presejon kaj genuiĝas adore al la presplatoj. La sutraj libroj faritaj per manlaboro kaj tradicia maniero estas rigardataj de tibet-nacianoj plej sanktaj.

Elirante el la pordo mi aŭdis konatan litanion el malgranda ĉambro apenaŭ rimarkebla en teretaĝo. Laŭ la sono mi iris tien. Malantaŭ duonfermita pordo sidis murmuranta maljunulo kun longa bastono en mano. Mi enpaŝis post ilia konsento kaj vidis alian maljunulon sidanta kontraŭ la unua. Ambaŭ portis plastan antaŭtukon longan ĝis tibio kaj tenis inter siaj genuoj grandan lignan sitelon. La malsupra parto de iliaj antaŭtukoj estis ruĝigita.

En la siteloj estis cinabra solvaĵo. Ili kirladis la likvaĵon kun kristala pulvoro de cinabro kaj aliaj substancoj por fari inkon.

Ili diris al mi, ke la papero por presi sutrojn estas farita el radiko de ia vegetalo. La papero estas falva kaj kruda sed fortika. Tiu vegetalo estas kuracherbo kaj malforte venena, tial papero el tia herbo estas imuna de tineo kaj muso kaj longe konsevebla, kaj ĉiuj sutrolibroj en la tibet-naciaj regionoj estas faritaj el tia papero.

Kun granda ĝojo mi pririgardis la sutropaperojn donacitajn de Ani. Mi ŝatis ĝian koloron kaj filigranecajn fibrojn de herbo en la papero svage rimarkeblajn en la sunlumo, kaj mi ŝatis vibrigi ilin por aŭdi la sonon similan al vento.

Elirinte el la presejo mi trovis ke pluvis. En susuro de pluvo leviĝis rumoro de la mondo ekster la presejo. Ani kaj liaj kamaradoj daŭre laboris en silento, kaj la maljunuloj en malhela ĉambreto fermis la okulojn kaj daŭrigis la kirladon akompanatan de litanio. Pia beno kaj volo de la budho enfandiĝis en la cinabran likvaĵon kaj ankaŭ en sutrolibrojn.

Vivo fakte estas maldikaj kaj fortikaj paperoj.

Blanka ∙ Urbeto Shiqu ∙ Ŝtongravuristo Zhacuo

Ĉu ambaŭflanke de ŝoseoj aŭ en sovaĝejo, ĉu sur pasejoj sur altaj montoj aŭ vojoj por pilgrimantoj, ĉie en tibet-naciaj regionoj oni povas vidi grandajn kaj malgrandajn mani-masojn el palaj ŝtonoj. Ŝtonoj origine ordinaraj fariĝas portanto de deziro de tibet-nacianoj, kiam oni gravuras sur ili sesliteran sezamon aŭ sutrojn.

Mi ne scias, krom tibet-nacio, ĉu estas alia nacio, kiu memvole dialogas kun malvarmaj ŝtonoj, diras al ili sian nomon kaj dezirojn, profundigas la ŝtonan komplekson en la lingvon kaj profundon de la animo per unudirekta entuziasmo.

34-jara Zhacuo, deveninta de Qinghai-provinco, lernis ŝtongravuradon de sia patro en sia knabeco. Poste li migris en Sichuan-provincon kaj komencis duonnomadan vivon. Spertante sufiĉan sunlumon kaj venton dum la migrado, li komencis malcedeman kaj malfacilan vivon kiel nedresita ĉevalo.

Shiqu estas malgranda kvieta urbeto ĉe fonto de rivero, sur la limo inter Tibeto, Sichuan kaj Qinghai. Tie vivas 18 nomadaj triboj. Ili portas tibet-stilajn robojn, bredas poefagojn kaj kaprojn, manĝas maldelikate, zorgas pri la lazura ĉielo kaj herbejo.

La urbeto formiĝis en hasteco antaŭ kelke da jaroj kaj estas nur kelke da stratetoj kun sporadaj butiketoj. La mondo preskaŭ forgesis ĝin kaj tie oni ne sentas triston.

Profunde en herbejo 80 kilometrojn for de Shiqu, sub sutra muro el mani-ŝtonoj ekzistantaj pli ol 300 jarojn, mi renkontis tibet-nacianon Zhacuo, kiu alportis mani-ŝtonojn per traktora remorko.

Mani-muro kun longo de 1600 metroj estas rigardata de la lokanoj kiel “Granda Muro de Kredo”. La plej alta parto de la muro altas 3 metrojn kaj larĝas 2-3 metrojn.

Ĉie ajn, sola ŝtonpeco malfacile vekas rimarkon. Sed kontinuo da mani-ŝtonoj en longo de pli ol unu kilometro ja estas impona.

Du vojoj kondukas de la urbeto al la muro. Sed la malpli longa vojo estis rompita pro detruiĝo de ponto en pluvego, ni devis ekiri pli frue kaj meandri longan vojon. Tute sereniĝis ĉe nia atingo en tagmezo. Ĉielo de la loko en altitudo de 4300 metroj fariĝis dika kaj purega, kaj grandaj nuboflokoj estis kvazaŭ tuŝeblaj de mano.

Eksterordinara kvieteco regis ĉe la muro. Estis nur kelke da tibet-nacianoj sutroturniĝantaj. En serena kaj sunbrila posttagmezo, Zhacuo, eniris subite en nian vidkampon stirante traktoron.

Li metis nove gravuritajn mani-ŝtonojn ĉe la piedon de la muro kaj lia rigardo montris trankvilecon.

De antikve ŝtonaĵoj estas uzataj de homoj en farado de loĝejo kaj instrumento. Antaŭ pli ol 1000 jaroj jam aperis en tibet-naciaj areoj masoj da gravuritaj ŝtonoj. Prapatroj de tibet-nacianoj kredis, ke monto, ŝtono, herbo kaj arbo havas animon kaj diecon, kaj homoj povas komunikiĝi kun ili, se la homoj kredas tion. Ĉie sur la altebenaĵo videblas ŝtonaj masoj grandaj kaj malgrandaj, kiuj reprezentas altecon kaj fortecon, formante skulpturan kulturon de tibet-naciaj areoj. Tibet-nacianoj naskiĝas, kreskas kaj forlasas la mondon en litanio de seslitera sezamo. Ĉu riĉaj, ĉu malriĉaj, ĉiuj laŭeble spezas por aldoni al la muro pli da ŝtonoj kun gravuritaj sutroj, sed ili ne lasas sian nomon sur la ŝtonoj. La budho sentas ilian piecon, kaj ili trovas en tio trankviliĝon de la koro kaj interkompreniĝon de la spirito. Ili faras tion dum la tuta vivo, en plena memvolo.

Multaj ŝtongravuristoj sin okupas per tio tra generacioj de sia familio. En la aĝo de 10 jaroj Zhacuo pilgrimis al Lhasa sekvante onklon, farante gravuradon dum la tuta vojaĝo. Fine ili haltis ĉe Shiqu kaj komencis kontribui mani-ŝtonojn al la muro. Li preskaŭ travojaĝis plejparton de tibet-naciaj areoj kaj ne volis forlasi la lokon. Li posedas 50 kaprojn kaj 30 poefagojn. La edzino kaj filo plenumas paŝtadon kaj hartondadon, kaj lia filineto vizitas elementan lernejon en Shiqu. Li starigis standon ĉe la muro por vendi gravuritajn ŝtonojn. Lia onklo foje kaj foje helpas lin, kiam li estas en intensa laboro. En alia tempo la onklo ĝuas senfaran vivon sub la lazura ĉielo.

Zhacuo prenas blankan marmoron, ruĝajn kaj bluverdajn ŝtonojn el proksimaj montoj kiel materialon por mani-ŝtonoj. Li foje kolorigas ŝtonajn platojn per ruĝa, blua, blanka, verda kaj nigra farbo, aŭ faras ruĝan kadron sur blanka ŝtono. En tibet-naciaj areoj, kiam ŝtono estas gravurita je sutro, ĝi tuj fariĝas diaĵo kun magia forto. Tial, malgraŭ kvalito, koloro kaj grandeco, ĉiu sutro-ŝtono estas spirita totemo.

Instrumentoj de Zhacuo por gravurado estas tre simplaj, nur martelo kaj ĉizilo. Ŝtono kun seslitera sezamo kostas kelkajn aŭ dekojn da juanoj. Por gravuri tutan sutron, li bezonas unu monaton kaj povas enspezi 500 juanojn. Zhacuo enspezas milojn da juanoj en jaro.

Laŭdire unu rondiro ĉirkaŭ la muro signifas citanion de ĉiujn sutrojn sur la muro. Pli da rondiro signifas pli da memkulturado. Ĉiutage tie troviĝas budhanoj litanie rondirantaj ĉirkaŭ la muro. Ili rapide kaj silente ĉirkaŭiras la muron senĉese turnante preĝturnilon. Ilia vizaĝo radias per pieco. Ili ofte kunmetas la manplatojn, tuŝetas per ili la frunton, lipojn kaj bruston por esprimi, ke la korpo, lingvo kaj animo interligiĝas kun la budho. Poste ili genuiĝas, rampas antaŭen, etendas la brakojn antaŭen, kaj tuŝas per frunto la teron.

Zhacuo diris al mi, ke tibet-nacianoj tion ripetadas almenaŭ cent mil fojojn dum la tuta vivo por adori ĉiujn budhojn sur la folioj de la budha arbo.

Mi silente rigardis ĉion. Neniu el ili rimarkis min, nek rigardetis min. Ili dronis en sia mondo, en litanio.

Zhacuo loĝas ne malproksime de la muro. Antaŭ foriro li invitis min al lia hejmo por trinki buteran teon.

En granda nigra tendo mi vidis lian edzinon. Kun gaja rideto ŝi prezentis varman teon kaj plenigis mian akvobotelon je butera teo. Ŝi portis tibet-nacian robon, la haroj estis multaj kaj longaj, karbe nigraj. Ŝi odoris per odoro de butera teo kaj aromo de blua irido. Ŝia vizaĝo estis nigre ruĝa, eĉ iom purpura. La arĝenta diademo estis inkrustita je ruĝaj kaj bluaj ŝtonetoj. Ŝi malmulte parolis, kaj aspektis pli aĝa ol ŝi fakte estis. Ŝia rigardo estis rigideta, ŝajne sen memoro pri ekzakta ĝojo kaj tristo.

Kiam oni volas reteni eternecon, oni ekmemoras gravuron.

Por Zhacuo, vivo estas dronigo de tristo kaj ĝojo en ŝtonskulptado.

Kaj por lia edzino, vivo estas nenio alia ol tio, ke ĉiumatene, vekiĝinte, ŝi ekrigardas la edzon kaj infanojn apud si, malfermas la pezkoloran pordon de la tendo kaj vidas sunlumon radiantan sur herbofolioj.

Blua ∙ Revenvojo ∙ Mi mem

Revenvoje mi refoje transiris neĝmonton Queer, la plej alta montpinto sur la limo inter Tibeto kaj Sichuan.

Super la neĝa monto estas lazura ĉielo, kaj sub la monto estas akvamarina lago.

Ju pli alte estis, des pli malebena estis la vojo, kaj neĝa tavolo fariĝis pli kaj pi dika. Antaŭ ol degeli la neĝo de lasta sezono, falis jam nova neĝo. Tavolo kaj tavolo da neĝo parte miksiĝis en grundo cinabrokolora.

En centro de neĝaj montoj en altitudo de 5050 metroj flirtis kvinkoloraj sutroflagoj. Forte blovis vento kaj la aero estis frosta. Mi eliris el aŭto, ĵetis alten manplenon da preĝpaperoj imite tibet-nacianojn. Forta vento tuj disblovis tiujn kolorajn paperojn pli alten al la neĝa monto. Eĉ en tiu neĝa lando, en magreco, oni ornamas siajn vestojn, konstruaĵojn kaj eĉ ĉiun vojkruciĝon kaj monton je helaj kaj varmaj naturaj koloroj, kaj ili pacience kaj saĝe vivas kaj generas.

Post kelkfoja vojaĝo en tibet-naciaj areoj mi ekŝatis la vivon respegulitan sur la vizaĝo de ĉiuj tibet-naciaj popolanoj kaj kolportistoj sur stratoj, ŝatis la bolantajn kolorojn, formojn, tuŝojn kaj odorojn sub la suno de altebenaĵo, kaj ŝatis la altan stelplenan ĉielvolbon. En tibet-naciaj areoj mi renkontis tre diversajn homojn: en budhisma lernejo mi vidis vizaĝojn kun naiveco kaj timideco, tute samajn kiel tiuj en laikaj lernejoj. Multaj el ili ne scias la han-nacian lingvon. Ili tenas en sia mano lernolibron pri sutroj, aŭ akvobotelon aŭ brasikon. Ili fingrotuŝetis mian ŝulton okulsignante, ke mi fotu ilin. Virinoj kun sulkoj ĉe la tempioj pendigis diversajn saketojn sur min kaj brakumis min por fotiĝi. Hontemaj paŝtistoj lertaj en popola dancado afable konsentis mian petveturon, kaj gaja kantado kaj dancado akompanis tutan veturadon. Eble maljunulo senfare sidanta en la sunlumo apud vojo kaj silente rigardas forpason de la tempo, estas neniu alia ol majstra epopeisto.

Multaj el ili vivas en la suba tavolo de la socio, ne estas klerigitaj, tamen el ili eble aperos eksterordinaruloj, kiuj havas brilan saĝon, profundan kiel nesondebla lago inter altaj montoj. Mi memoras, ke mi englutis bovlon da varma nudelo el sekala faruno, kiam mi malsaniĝis en vilaĝo en altitudo de 4000 metroj, kaj mirakle malaperis febro. La mastro diris al mi senekscite: “Greno eble ne povas nutri nin por eterne, sed estas utila al nia korpo. Eĉ kiam ni ne scias nian malsanon, ĝi jam forigis la rigidan parton en nia korpo, faciligas nin kaj ĝuigas al ni puran kaj intensan ĝojon.”

Eĉ nun mi ofte meditas pri la vortoj. La origina stato, interna kerno aŭ naturo de religio estas nenio alia ol subita konscio kaj iluminiĝo de soleca kaj ermita persono, aŭ ia ensorbiĝo longe persistata. La popolanoj de altebenaĵoj vivas en ordo konata de malmulte da homoj, en simpleco, soleco kaj eble ankaŭ povro. Sed ilia sorto montras eksterordinaran stabilecon pro ia vivsfero rilata al religio.

Ĉe mia foriro de Shiqu, Zhacuo donacis al mi grandan bluetan ŝtonon. Mi kunportis ĝin al Pekino kaj ĝi havas sian lokon sur mia librobretaro.

Foje mi renkontis avinon en butiko. Ŝi foje kaj refoje atentigis min, ke mi estu singardema dum vojaĝo. Ŝi demandis: “Kion vi volas rigardi, tiel malproksimen vojaĝante fore de la hejmo, de la patrino, sen akompano de familiano?”

Mi dankis ŝin kun rideto kaj humidiĝis la okuloj.

Ĉu mi, vojaĝanta en tibet-naciaj areoj, povas esti rigardata homo en la tibet-naciaj areoj?