Unua paĝo >> Socio >> Modo


Kiam la virinoj ekĝuis servon de viroj

Dum longa tempo oni kunligas belecon kun virino, aŭ eĉ identigas tiun kun porno. Multaj terciaraj profesioj kaj konkursoj de beleco prenas virinojn kiel ĉefan enhavon. Virinoj estas ĉarmaj, facilmovaj kaj koketaj. Ili estas bele ornamataj de diversaj personoj per diversaj manieroj. Sed kun evoluo de la socio, ankaŭ vira ĉarmo estas konsumata de virinoj, kaj la virinoj komencis ĝui servon de viroj.

Tipa fenomeno en tio estas teatraj steluloj, kiuj altiras al si grandan parton de la virinoj inkluzive de grandaĝaj virinoj. Tio estas unu el la speco de konsumo. Tion pruvas recitaloj de steluloj: sennombraj knabinoj ŝire kriegas svingante fluoreskan bastoneton en mano. Oni povas facile imagi la profitegon de la organizantoj.

En la ĉiutaga vivo pli kaj pli multaj virinoj kutimiĝis al plezuro pro servo de viroj. Kiam ili vizitas restoracion, frizejon, vestobutikon, piedmasaĝejon, tenisludejon, naĝejon ktp, kial ili ne elektas lokon kie servas belaj junuloj? Kiam la fingroj de la servantaj junuloj senintence tuŝis la orelojn de la virinoj, aŭ kiam la servantaj junuloj kaj klientinoj kune rigardas en spegulo por provi novan veston, aŭ junaj knaboj instruas al virinoj naĝi aŭ ludi tenison en minimuma distanco, kiam la tute fremdaj korpoj havas delikatan apenaŭan kontakton, tuj leviĝas ĉe ili tute alia sento, kaj la maskla kaj femala hormonoj tenere kolizias kaj naskas ekscitiĝon nekompreneblan por homoj ekster la afero. Kaj negoco glate sukcesis en la subtila atmosfero.

Ĝuste pro tiu subtila ekscitiĝo, oni frekventas kutimajn restoracion,vestovendejon, frizejon ktp. Kaj en frizejo oni ŝatas servon de plej bela kaj plej afabla junulo. Tio ne aludas fiintencon, tio estas nur kutimo, normala konsumo. En tiuj lokoj viroj fariĝas amindaĵoj kaj ornamaĵoj por la ĉiutaga konsumado, same kiel punca ĉerizo sur torto, kiun oni ne manĝas, sed nepre bezonas.

Kaj konsekvence estiĝis temo: Kiam ĝui servon de viroj fariĝiskutimo...

Iu antropologo antaŭdiris, ke virino fariĝos la unua sekso en la 21-a jarcento. La plej sentemaj al tiu diro estas komercistoj. Fakte “servi al ŝi” jam fariĝis komerca strategio en la terciaraj industrioj en Okcidento. Merkata enketo de restoracioj de Britio raportis, ke sen servo al virinoj oni perdos 40% de la klientoj.

Kaj ĉinoj jam konsciis tion. En entreprenoj frekventataj ĉefe de virinoj, viroj viglas kaj multe profitas.

Konsumado de virinoj portas evidentan karakterizaĵon de sento. Konstanta psika ŝanĝiĝo de virinoj kaŭzas ilian evidentan hezitemon en konsumado kaj facile faras neracian konsumon pro influo de humoro kaj allogo. Iuj komercistoj travidis ilin kaj servigis belajn junulojn al ili kaj multe profitas de tio.