Unua paĝo >> Socio >> Modo


Mi ĝojas de kuirado

de KUN KUN

En varmega tago mi vizitis superbazaron kaj aĉetis 200 gramojn da bovviando, pecon da celerio, unu savojan brasikon kaj 250 gramojn da tomato, unu ladfiŝaĵon kaj unu pecon da fromaĝo. Mi lavis la legomojn kaj tranĉis la viandon. Mi surhavis antaŭtukon kaj ekbruligis gasfornon. Mi laboregis ne por mildigi la malsaton, ĉar mi penis sveltigi min, nek por montri mian mastrecon. Mi prenas preparadon de pladoj kiel arton.

Mi ekhavis ĝojon de kuirado en la pasinta jaro. Antaŭe mi scipovis prepari nur la plej simplan pladon: Tomato kun ovo. En la pasinta jaro mi kaj mia amiko pasloĝis en Britio. Por havigi al mi ĉipajn kaj bongustajn ĉinajn pladojn, mi kaj mia amiko decidis kune prepari la manĝaĵojn. Ĉar li estis mallerta pli ol mi en la kuirado, mi do prenis sur min la ĉefan taskon prepari pladojn. En la praktiko mi lertiĝis por fari kelke da ĉinaj pladoj: Chongqing-aj kokaĵoj kun kapsiko, karea bovaĵo, celerio kun lilio. Mi lernis prepari ankaŭ kelke da eǔropaj pladoj. Mi sentis ĝojon ne de la pladoj, sed de ilia preparado.

Antaŭ ĉio mi trovis, ke prepari pladojn estas arto, per kiu oni povas ŝanĝi la krudan bovaĵon en bongustan pladon ruĝan kaj nigran aŭ flavan karean bovaĵon. Ĉar mia amiko ne prenas restaĵojn de pladoj, tial mi metis ovoblankon en la restaĵojn kaj prilaboris ilin en mikroonda forno. Post kelkaj minutoj mi havis okulplaĉan ovoblankan kremaĵon. Kaj pli grave, prepari pladojn povas montri la saĝon en la ordinara vivo. Sen rigardi horloĝon mi bone scias, kiam la oleo fariĝas tiom varma kiom necesa por prepari pladojn. Mi povas modifi la kuirarton de iuj famaj pladoj. Ekzemple estas plado nomata “Sur kampara pado” el koriandro kaj rostitaj pork-piedoj. Ĉar foje estis malfacile trovebla koriandro, mi do faris la pladon el giromitro kaj stufitaj pork-piedoj. Mi aldonis iom da kafo al karea bovaĵo, por ke ĝi estu maldolĉeta, kaj foje mi aldonis al ĝi ankaŭ iom da limono, por ke ĝi estu pli freŝa. Dum la kuirado mi ĉiam estis bele vestita, kun antaŭtuko, kiu surhavas bildon de aminda Mickey Mouse. Kaj miaj movoj de kuirado estas graciaj. Mi prenis malgrandan olebotelon kaj klinetis ĝin al la kaserolo por ke la oleo ne elŝprucu sur miajn manojn. Post tio mi delikate formovis la trulon kaj ĵetis spicojn, kiaj zingibro, ajlo kaj ŝenoprazo en la kaserolon. Mi rigardas la kuirejon kiel produktejon de artaĵoj.

Mi ĝojas de kuirado. Mi pensas, ke aliaj tion ne spertos, se ili ne klopodas en kuirejo. Mi intence demandis mian amikon, kiu tre kontentas pri miaj pladoj: “Ĉu la pladoj estas bongustaj?” “Kompreneble.” “Do lavu la manĝilojn. Prepari pladojn estas arto, sed lavi manĝilojn ne.”