Unua paĝo >> Socio >> Modo


Vivo de mezklasanoj en ĉinaj urbegoj

de XIA TIAN

May laboras en fremdlanda kompanio. Ŝia monata salajro superas 5 mil juanojn (ĉ. 8.1 juanoj egalas al unu usona dolaro). Ŝi kutimas trinki kafon sen sukero kaj lakto kaj amaran teon, kiaj Kuding kaj Wulong. Dolĉaj trinkaĵoj entenantaj karbonatan acidon estas rifuzataj. Semajnfine ŝi ofte piedire ekskursas kune kun amikoj, portante grandan sakon surdorse. Jen moda vivmaniero furoranta inter mezklasanoj en ĉinaj urbegoj.

Tiuj homoj estas bone klerigitaj kaj nemalalte salajrataj kaj havas kompare altkvalitaj hobioj. Rigardataj kiel avangardoj de moda fluo, ili estas hedonistoj, sed pli ŝatas provi memsuferigon, ĉar post sufero ili povas pli profunde kompreni kaj ĝui la plezuron de la vivo. Pro tio ili de tempo al tempo kolektiĝas por memsuferigo.

Tiuj homoj povas esti klasifikitaj en tri klasojn:

La unua klaso: preni maldolĉajn trinkaĵon kaj manĝaĵon

Homoj de tiu klaso emas preni iom maldolĉajn trinkaĵon kaj manĝaĵon, kaj ne tre sukerajn fruktojn. Ĉar maldolĉaj manĝaĵoj povas ne nur liveri pli da vitaminoj, sed ankaŭ helpi al la haŭto elimini elementon malutilan kaj al la virinoj protekti sanon kaj gardi energion. Tamen ili ne tute rifuzas dolĉajn manĝaĵojn kaj prenas foje dolĉetan frandaĵon. Se iutage vi renkontos en kafejo virinon trinkantan nesukeritan kafon, ŝi eble estas de tiu klaso. Fakte, ili ne vere ŝatas preni kafon sen sukero, ili tion faras nur por sekvi la modon.

La dua klaso: ĝui ŝvitadon

Sin ekzerci pere de gimnastiloj kaj de jogo en varmo, preni vaporbanon kaj saŭnon por ĝui ŝvitadon. Tion preferas homoj de la dua klaso.

Jogo-ekzercado en varmego furoras en la lastaj du jaroj. Helen tuj enamiĝis al tiu ekzerco. En la tagoj en temperaturo de 37 ºC, ŝi pli preferas sin ekzerci per jogo en ejo de 42 ºC ol rifuĝi en ĉambro klimatizita. En varmega jogejo ŝi faras movojn sekvante trejniston. Kiam ŝvito malsekigis ŝiajn veston kaj harojn, ŝi ankoraŭ absorbite sin ekzercas. Ŝi diris, ke ŝi ŝatas tian ŝvitadon. Krome, ŝi ofte iras “ĝui” skrap-terapion*. Kiam ŝi suferas malsaneton, ekz., malvarmumon, ŝi tuj vizitas kosmetikejon. Kiam oni skrapas sur ŝi per bovkorna peco kaj la skrapata haŭto fariĝis purpura, ŝi, anstataŭ vekrii, diras, ke ŝi sentas sin tre bona.

La tria klaso: piedira ekskurso

Kompare kun la antaŭaj du klasoj, la tria estas multe pli suferiga. En semajfino ili aranĝas pakaĵon por piedira ekskurso. Ili, ŝerce nomas sin sadisto kaj havas pli kaj pli multajn kompanojn.

Vintre de 2004, unu el miaj amikoj partoprenis en karavano por piedira vojaĝo laŭ la antikva vojo de Anhui-provinco al Zhejiang-provinco. La karavano konsistis ĉefe el homoj de la tria klaso. Ili ekgrimpis monton je la 16-a. En nokto, ili, portante ĉapelon kun lampo kaj necesaĵojn por tendumo, grimpis laŭ vojeto mallarĝa por irado de nur du aŭ tri homoj, ĝis la 22-a nokte, ili kampadis sur malvarma kaj humida montsupro por tranokti. Estis en decembro, kaj averaĝa temperaturo reduktiĝis al 5-6 ºC kaj tiu sur la montsupro al 0 ºC. Tremante en frosta vento, ili manĝis kun apetito rizon kaj fumaĵitan ŝinkon kvazaŭ en restoracio. Post la vojaĝo ili ĉiuj malpeziĝis je kelkaj kilogramoj. Kvankam ili aspektis tre lacaj, tamen ilia spirita fizionomio estis tre bona kaj vigloplena ekster atendo. Ili diris, ke ili partoprenis en tiu vojaĝo por sin hardi.

--------------------------------------------------------

* Skrap-terapio estas popola terapio por kuraci iujn malsanetojn per skrapado sur la brusto, nuko aŭ dorso de malsanulo per kupra monero, porcelana kulero aŭ bovkorna peco trempita en akvo aŭ oleo, ĝis kiam la skrapata haŭto kongestiĝas kaj purpuriĝas.