Unua paĝo >> Socio >> Modo


Orienta silko, bela floro de virinoj

de WANG XINLING

Silko nature estas disponata de virinoj. Ĉu korpulenta aŭ osteca, virino en silko fariĝas pli bela.

Kun 5000-jara historio, silko estas tradicia kvintesenco de la ĉina kulturo. Ĉu delikata silko de Tang-dinastio aŭ brokaĵo de Song-dinastio, ĉu moda silko de moderna tempo, ĉiuj radias karakterizan trajton de Ĉinio. De antikveco ĝis nuntempo, multe da instruituloj prifosis el silko valoron kaj intereson koncernantajn virinojn. Ili prikantis ilin kaj faris silkon simbolo de virino: la moleco kaj glateco de silko imagigas pri virina haŭto; la gracieco kaj flirtemo sugestas subtilan senton de virino; la delikateco de la kvalito spegulas fajnan senton de virino; la firmeco de volvita silko metaforas tenacecon kaj neŝanceblecon devirino. Se kapornamo estas esprimo de spriteco kaj gracieco de virino, silko estas rakontado pri virina moleco kaj mildeco. Virinoj amas silkon pro tio, ke ĝi entenas aspiron de virino al belo kaj altkvalita vivo.

Silko estas natura. Silko kiel natura proteina fibro konsistigas nur 0.2% de la totala tekstila fibro. Silko nomiĝas ankaŭ “reĝino de fibro” aŭ “la dua haŭto de homo". Ĉar silko venas de naturo, ĝi ne ekscitas la haŭton. Silko entenas 18 specojn da aminoacido kaj povas sanigi niajn korpojn kaj teni humidecon de la haŭto. En moderna socio, homoj alte atentas sian sanon, tial silko havas nekompareblajn superecojn.

Silko estas nobla. Menciante la noblecon de silko, ni ekpensas la Hongkong-an filmon “Flora Tempo”, ĝian heronion Maggie Cheung, belulinon kreitan de la tempo, kaj ŝiajn kolorajn robojn. La beleco de silkaj roboj en la filmo ĝis nun ravas sennombrajn virinojn.

Silko estas moda. La brilaj aspektoj de orientaj virinoj vestitaj per silkaj festaj vestoj sur internacia T-scenejo; la gaja rido de snobemaj knabinoj en belaj vestoj sur stratoj; la memfido kaj matureco odorataj de la delikataj silkaj tukoj kaj mansakoj de virinoj; la vaste ŝatataj vestoj de ĉinaj antikvaj fasonoj… ĉiuj prezentas la modecon de silko.

Nun estas abundego da materialoj por vesto, sed virinoj akcentantaj kvaliton de vivo ankoraŭ preferas silkon. Silkaj vestoj kaj aliaj silkaĵoj ne plu estas en monotonaj fasonoj. Per samtaktiĝo de alta kvalito kun epoko, kaj enmiksiĝo de pli kaj pli multaj modaj elementoj, silko altiras la rigardon de preskaŭ ĉiuj modernaj viroj kaj virinoj. Dank’al kreado de fasonistoj kaj amo de virinoj, tiu delikata kaj bela materialo radias sian novan brilon kaj ĝuas kareson de modernaj virinoj.

Modernaj virinoj libere kaj ĝoje serĉas sian disvolviĝan spacon. Estas plibonigata ankaŭ la teknologio de silko por pli bone kontentigi la bezonon de la amanto de silko. Sekve de la disvolviĝo de tekniko, aperis multaj novaj materialoj, kiuj jam povas sin kompari kun silko en delikateco, koloro kaj mansento. Sed malgraŭ tio, mankas ol ili neesprimebla trajto de silko. Virino jam fariĝas la sinonimo de silko. Silko fariĝas nemankigebla elemento de virino.