Unua paĝo >> Kulturo >> Literaturo


Ginkoj ekster fenestro (eseo)

de CHEN SHUANG*

Ekster la fenestro de mia ĉambro estas du vicoj da ginkoj.

Estis frua somero. Ŝajne en nur unu nokto la folioj de la ginkoj fariĝis freŝe verdaj, densaj sed travideblaj, profundaj sed ne premaj. Ĉiumatene la smeraldaj folioj ornamitaj per roso, la maldikaj sed elegantaj branĉoj, la humida aero kaj la grizaj brikaj domoj ekster la fenestro purigas mian animon kaj refreŝigas mian spiriton. En suna tago, kiam mi promenas sub la arboj, mi vidas la libere disetendiĝantajn branĉojn plenajn de viveco kaj agitiĝas de pasio akumuliĝinta dum la tuta vintro.

En varma somermezo, la densa foliaro de la arboj kovras kiel volba kurteno kaj la peze kliniĝantaj branĉoj pro la malhela verdo etendiĝas ĝis mia fenestro. Ili ŝirmas kontraŭ la arda suno kaj donas sufoketan friskon. Vespere, kiel flosanta kuireja fumo, la bruo de haketado el teretaĝa kuirejo enŝvebas en la fenestron, kaj en iluzio mi kvazaŭ revenis al la granda korto loĝata de multaj familioj, kie mi pasigis la infanecon. La ombraj arboj, brikaj muroj, subiranta suno, kuireja fumo... Ĉe vespero oni bruligis fornon, kaj mi sidis hejme aŭ sidis sur benketo en la korto, aŭskultis bruadon de manĝpreparado, perceptis la apetitvekan odoron el kuirejoj, malpacience atendante surtabligon de pladoj. En mia infaneco mi rigardis tion la tuta mondo.

En malfrua aŭtuno, brile orflavas la folioj de la ginkoj kaj montras densecon, travideblecon, profundecon kaj malproksimecon. Sunradioj difuziĝas tra la folioj de la ginkoj kaj ŝajnas, ke ili malproksimiĝos kunportante la hieraŭan varmon. Sed la paradiza belo kaj impono de la folioj de la ginkoj varmigas mian koron, kiu ne volas malvarmiĝi kune kun la sezono. La folioj falas kaj flirtas valse. Malgraŭ ke ili fine fariĝos aroma pulvoro, ili volonte prezentos al si mem la plej belan momenton por fascini la rigardantojn. La falintaj molaj folioj mallaŭte zumkantas pri la aŭtuno de Pekino, rakontas pri la foririnta somero kaj proksima vintro, kio vekas ĉe mi ĉian romantikan imagon.

Jes, mi jam profunde enamiĝis al la ginkoj eskter la fenestro. Ili ĉiam varme sin ĵetas en novan sezonon, sed ne forgesas foririntan sezonon. Ili enverŝas en la buntan printempon novan freŝecon, ĵetas melankolion en la bakan kaj malpaciencan someron, brule briligas la depresian aŭtunon kaj prezentas esperon por la nigra vintro. Ili freŝe, bunte kaj okulfrape montras sian ĉarmon kaj entuziasmon. Ili ĉiam povas surprizi min per skuo kaj emocio, donas al mi kuraĝigon en mia deprimiĝo kaj konsolon en mia malpacienciĝo. Promenante inter la ginkoj, mi ĉiam levas la kapon por saluti tiujn intimajn amikojn kaj verŝi al ili mian ĝojon aŭ ĉagrenon. Eble la ginkoj ne atentas min, sed mi gravuros la superban impreson en mian memoron por ĝui remaĉadon.

----------------------------------------

* Studento de la Pekina Universitato