Unua paĝo >> Kulturo >> Literaturo


Ridetoj

LAŬLUM

Proverbo diras: Rido sanigas.

Mi ŝatas ridi, kaj ridi ne senkaŭze.

Mi ridetas pro agrabla interbabilo kun geamikoj; mi ridetas, kiam mi vidas komprenan mienon de miaj lernantoj dum mia klarigado; mi ridetas pro la iniciatemo de miaj gesamideanoj, kiuj persisteme penadas solvi problemojn en nia batalo por la venko de nia komuna afero.

Kaj mi ofte ridetas pro danko al homoj afablaj kaj simpatiaj, kiuj prete kaj senpete donas sian helpon. Surstrate oni diras al vojdemandantoj la ĝustajn direkton kaj vojlinion; en aŭtobusoj kaj trolebusoj junuloj cedas sian sidlokon al aĝuloj grizharaj kaj virinoj kun infaneto en la brakoj. Mi ekridetas, kiam oni dankas kun rideto.

Hieraŭ vespere, kiam mi descendis buson, la juna konduktorino etendis al mi sian helpan manon, por ke mi evitu stumblon de sur la busa ŝtupeto. “Atenton!” ŝi min avertis. Mi eĉ ne havis tempon por ŝin danki, ĉar la buso devis rapidi. Mi ekridetis danke.

Promenante laŭ la troturaro, subite mi estis haltigita de diketa sinjoro kun okulvitroj ĉe la buŝo de strateto. Li diris nenion. Pro kio do? Rimarkinte mian miran rigardon, li montris al nigra aŭto, kiu alkuras, kaj li ridetis. Mi komprenis. Ankaŭ mi ekridetis kore por lin danki, sed mi ne havis trempon por vorti, ĉar li promenis en la kontraŭa direkto.

Sanigas rido kaj rideto.

Se ĉiuj helpas eĉ sen peto,

Solviĝos ĉiaj vivproblemoj,

Feliĉo estos jam en preto.